Nylén ankaŭ estis vicprezidanto de la Esperanto-Klubo en Upsalo kaj Stokholmo, kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) en 1906, post ĝia rekonstruo post la Ido-skismo 1909 ĝia vicprezidanto kaj de 1918 ĝia prezidanto, ekde 1934 honora prezidanto (sed aktiva). Prezidanto de Esperanto-grupo en Stokholmo 1909–1928, li ankaŭ prezidis la Skandinavan Kongreson de Esperanto en Göteborg en 1918. Inter junio 1918 kaj decembro 1920 li, kune kun la norvego Honoratus Bonnevie, estis la redaktoro de la bulteno La Espero, la nacia Esperanto-periodaĵo pri Svedio kaj tiutempe ankaŭ de Norvegio.
En 1910 li akiris profesian diplomon de la Internacia Instituto de Esperanto. Li partoprenis 8 Universalajn Kongresojn (UK), inter ili la unuan en 1905 kaj la duan en 1906. Membro de la Lingva Komitato li estis ekde 1905, membro de la Akademio de Esperanto ekde 1908 kaj ĝia vicprezidanto ekde 1933. Interalie li distingiĝis per la honormedalo de la Internacia Centra Komitato en 1933.
Lia Esperanto-sveda vortaro, Esperantisk-Svensk Ordbok, de 1932 baziĝas sur Plena Vortaro de SAT kaj aperis en dua eldono en 1954. Ĝi estas senrivala ĝis hodiaŭ. Por la inversa direkto nun ekzistas Ordbok Svenska-Esperanto, de Ebbe Vilborg de 1992.
Sonoj kaj vortoj de Esperanto. Komentario pri Prononco kaj Vortfarado 1946(/)
Nylén estis la aŭtoro de multaj svedlingvaj informaj broŝuroj pri Esperanto, kaj ankaŭ estis redaktisto de la sveda Esperanto-gazeto La Espero, inter junio 1918 kaj decembro 1920 kune kun Honoratus Bonnevie, kaj denove en 1927, kaj krome konstante kunlaboris pri la gazeto. Sed li kontribuis ankaŭ al multaj aliaj gazetoj, kaj nelaste estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto eldonita en 1934.
Pri Esperanto-Sveda Vortaro (Esperantisk-Svensk Ordbok) de 1932
„ La E.-sveda vortaro de la mortinta sveda E-pioniro G. H. Backman pro la granda disvolviĝo kaj prospero de la sveda E.-movado elĉerpiĝis. Paul Nylén, tut-esperantuje konata pioniro, Lingva Komitatano kaj Akademiano, membro de Internacia Honora Komitato de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, akceptis la gravantaskon ellabori novan vortaron. Nylen jamde 1892 partoprenante la E.-laboron estis en 1896 kunredaktoro de Lingvo Internacia, tiameldonita en Upsala, Svedujo. Lia nuna verko havas tre grandan valoron, ĉar majstre li estras la svedan kaj E-lingvojn — Li estas la plej granda aiitoritatulo inter la svedaj s-anoj — kaj ne nur la vivanta sed ankaŭ venontaj generacioj ĝuos la fruktojn de liaj multjaraj studoj.
La oficialaj vortoj estas signitaj per steleto. Sub la radikvortoj, speciale la plej gravaj, sekvas la plej ordinaraj derivaĵoj kaj kunmetitajoj, klarigitaj per multaj bonegaj ekzemploj, kiuj ege interesis min kaj ankaŭ interesos samideanojn, ne komprenante la svedan lingvon.
„ La floriĝo de la esperanto-movado en Svedujo havis interalie la sekvon, ke la Esperanto-sveda vortaro de G H Backman, la mortinta esperanto-pioniro sveda, elĉerpiĝis. La gravan taskon de ellaboro de nova vortaro ricevis la Lingva komitatano kaj akademiano Paul Nylen. Inter la svedaj esperantistoj li estas la plej granda aŭtoritatulo. De post la jaro 1892 li partoprenis la Esperanto-laboron, kaj estis jam en la jaro 1896 kunredaktoro de Lingvo Internacia, tiam eldonata en Upsala, Svedujo. Por la esperantistaro sveda lia nun eldonita verko havas tre grandan valoron, ĉar li majstras egale bone la svedan kaj la esperantan lingvojn. Ne nur la nun vivantaj esperantistoj svedaj, sed ankaŭ venontaj generacioj ĝuos la fruktojn de la multjaraj studoj kaj laboroj de s-ro Nylen.
La oficialaj vortoj estas signitaj per steleto. Sub la radikvortoj, speciale la plej gravaj, sekvas la plej ordinaraj derivaĵoj kaj kunmetitaĵoj klarigitaj per multaj bonegaj ekzemploj. ”
„ Jen dense presita kaj ĉiel modela kaj praktika vortaro, verkita de la plej eminenta sveda Esperantisto. Ĝi sendube estos helpilo netakseble valora por la sveda Esperantistaro. Alilingvaj
samideanoj ankaŭ trovos ĝin tre konsultinda. ”
„ Detalaj kaj saĝaj konsiloj pri Esperanta fonetiko de Sveda vidpunkto. Ankaŭ kelkaj paĝoj pri vortformado, ĉe kiuj la
aŭtoro iom favoras la teoriojn de D-ro Panei. Eble ĉi tie, kaj aparte ĉe la klarigoj pri ig kaj iĝ, oni povas opinii iom malsame, kaj preferi la vidpunkton de De Saussure. ”