Eŭzebo de Verĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭsebio el Verĉelo)
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri kristana verkisto, mortinta en 371. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebo.
Eŭzebo de Verĉelo
Sankta Eŭzebo de Verĉelo,ilustraĵo eltirita el la Nurenberga Kroniko
Sankta Eŭzebo de Verĉelo,
ilustraĵo eltirita el la Nurenberga Kroniko
Persona informo
Naskiĝo 283 p. K.
en Sardio
Morto 1-an de aŭgusto 371 (0371-08-01)
en Verĉelo
Religio Kristanismo [#]
Profesio
Profesio Li estis la unua episkopo de Verĉelo kaj estis unu el precipaj elstaruloj de la reago kontraŭ la disvastiĝo de la Arianismo. Estas kultata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio.
Verkoj Codex Vercellensis
1-a episkopo de Verĉelo
Regado 340-
Sanktulo, Patro de la Eklezio
Adorita en Katolika eklezio
Festotago 16-a de decembro, 2-a de aŭgusto
Patroneco Eklezia Regiono Piemonto
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Eŭzebo de Verĉelo laŭ hagiografia tradicio, naskiĝis en Sardio kaj translokiĝus kune kun la patrino kaj plijuna fratino al Romo tuj post la martiriĝo de sia patro: en tiu Urbo estis antaŭe Liturgia lektoro. Ordinita sacerdoto far papo Marko kaj konsekrita episkopo per la manoj de papo Julio la 1-a la 15-an de decembro 345.

Pri lia episkopeco oni havas infornojn nur ekde 354, kiam li estis menciata en letero de Sankta Ambrozio de Milano kiu lin laŭdas pro la fakto ke li altrudis al la ekleziuloj de sia diocezo komunuman vivon, kiel okazadis en la monaĥaj cenobitoj, imitante en tio la praktikan kutimon de orienta klerularo. Ĝuste pro tio li estas ankaŭ honorata kiel kunfondinto de ilia ordeno ĉe la konfederaciitaj Laŭregulaj kanonikoj de Sankta Aŭgusteno.

Ĉar persista subtenanto de Atanazio, li estis diplomatimisie sendita de papo Libero kune kun Lucifero episkopo de Kaljaro al la imperiestro Konstancio la 2-a por lin puŝi al kunvoko de koncilio kiu decidu pri la kverelo inter la arianoj (subtenataj de la imperiestro mem) kaj la sekvuloj de la ortodoksio: la koncilion oni celebris en Milano en 355, sed ĉar la ariaj episkopoj estis la plimulto, Eŭzebo rifuzis subskribi la ediktojn altruditajn de la imperiestro.

Tiam Eŭzebo estis tuj depostenigita el episkopa ofico kaj ekzilita en Skitopolo (Beit She'an, nun Israelo), kaj poste en Kapadokio kaj fine en Tebaido (kristana ermitujo). En 361, post la morto de Konstancio la 2-a, la imperiestro Juliano, kiu kontraŭis kristanismon kaj katolikan kaj arianan, konsentis ke li reposedu sian episkopan sidejon. En 362 Eŭzebo partoprenis la koncilion de Aleksandrio en kiu estis decidite “pardoni” la episkopojn arianajn, kondiĉe ke ili revenu al la laika stato.

Eŭzebo mortis en Verĉelo en 371.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio celebras lian liturgian memorigon la 16-an de decembro, sed ĵusaj reformoj (1969) ŝanĝis la daton kiu nun estas la 2-a de aŭgusto kun “laŭvola memorigo”.

Sankta Eŭzebo estas la precipa patrono de la “Eklezia Regiono Piemonto”. Al lia nomo referencas diversaj institucioj kaj katolikaj laikaj aktivecoj.

Redaktaj verkoj de Eŭzebo de Verĉelo[redakti | redakti fonton]

Codex Vercellensis verkita de Eŭzebo

La Katolika Enciklopedio atribuas al li la sekvon: tri mallongaj leteroj de Eŭzebo estas presitaj en Migne (LAT. , XI, 947-54 kaj X, 713-14). Hieronimo en De viris illustribus kaj en Epistolo n. 2 atribuas al li la latinan tradukaĵon de Komentaĵo pri la Psalmoj, verko originale greklingva de Eŭzebo de Cezareo; sed tiu laboro estis perdita. Ekzistas konservite en la katedralo ĉe Verĉelo la Codex Vercellensis (Kodekso Vercellensis), la plej frua manuskripto de la malnovaj Latinaj kodeksaj Evangelioj kiu estas ĝenerale konsiderita verkita fare de Eŭzebo. Ĝi estis publikigita fare de Irico (Milano 1748) kaj Bianchini (Romo, 1749), kaj estas represitaj en Migne, Patrologia Latino XI, 9-948; nova eldono estis aperigita pere de Belsheim (Kristianio, 1894). Krüger (Lucifer, Bischof von Calaris [Leipzig, 1886, 118-30) atribuas al Eŭzebo baptoparoladon de Caspari (Quellen-Sur Geschichte des Taufsymbols, Kristianio, 1869, II, 132-40).

La konfeso de kredo (De trinitate confessio) foje atribuita al Eŭzebo, ne estas lia redaktaĵo.

Moderna eldono de liaj skribaĵoj troviĝas en la 9-a volumo de Corpus Christianorum eldonita en Belgio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]