Ella Adajevskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ella Adajevskaja
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1846 (1846-02-22)
en Sankt-Peterburgo
Morto 29-an de julio 1926 (1926-07-29) (80-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germanarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioGermana Imperiestra RegnoVajmara Respubliko
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio
Familio
Patro Georg Julius von Schultz
Frat(in)o Pauline Geiger
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • pianisto
vdr
Monumento sur la tombo de Adajevskaja de Antonio Dal Zòtto

Ella Georgijevna ADAJEVSKAJA (Ella Adaïewsky; ruse Элла (Елизавета) Георгиевна Адаевская; la 22-an de februaro 1846 [O.S. 26a] - la 26an de julio 1926) estas la pseŭdonimo per kiu la rusa-germana komponisto, pianisto kaj etnomuzikologisto Elisabeth von Schultz fariĝis konata.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ella naskiĝis en Sankt-Peterburgo, filino de la elstara verkisto pri estonia kulturo, Georg Julius von Schultz [1]. En la aĝo de ok, ŝi komencis preni pianolecionojn, kiujn ŝi daŭrigis kaj kompletigis ĉe la Sankt-Peterburgo-Konservatorio ĝis sia 16-jaraĝo [2].

Kiel komponistino ŝi komencis verki muzikon de la rusa ortodoksa liturgio por la Imperiestra Kapel-Koruso [2]. Sekvis pianokonĉertoj, voĉaj muzikoj kaj operoj. La unua opero kiun ŝi verkis estis la unuakta komedio "La Filino de la Bojaro"(1873), sur teksto de Rudolf Minzlow [3]; ĝi temas pri fikciigita rilato inter la Caro Vasili la 3-a kaj lia edzino Solomonia Saburova. Malgraŭ ke la libreto en la rusa estis presita, la partituro restis kiel manuskripto. Tamen, estas registritaj la prezento de ario por soprano kaj orkestro kondukita de Nikolaj Rimsky-Korsakov (1870), kaj ankaŭ estis luditaj uverturo kaj diversaj eltiraĵoj de la opero ĉe la Théâtre des Italiens en Parizo (1877).

La pli ambicia opero de Ella Adajevskaja, "La Tagiĝo de Libereco" (1877) en kvar aktoj, laŭ libreto de Richard Genée, tradukita en la rusan fare de Adajevskaja mem, ne estis aprobita de la cenzuristoj [4].

La temo de tiu ĉi opero okazis en Ukrainio en 1762, jarcento antaŭ sia verkado. La nobelulino Olga kaj la servutulo Pierre amas unu la alian ekde infanaĝo, sed li ne havas socian statuson por edziĝi kun ŝi. Olga akceptas geedziĝi kun Nyrkoff, se ŝi gajnas la liberecon de Pierre. Tamen, kiam Pierre eltrovas la eblan oferon de Olga por li, li faras sinmortigon. La opero finiĝas per antaŭsenta koruso de kamparanoj kiuj laŭdas la estontan abolicion de la servuteco, kiun Aleksandro la 2-a efektivigus jarcenton poste (1861). Malgraŭ la dediĉo de la verkistino al la Caro Aleksandro la 2-a, la opero estis malaprobita de la cenzuristoj, ĉar “ĝi prezentis scenaron de kamparana ribelo”.

Ne estas dokumentitaj kompletaj prezentoj de tiu ĉi opero, tamen la kamparana uverturo kaj la koruso estis prezentitaj kun Ella Adajevskaja en piano ĉe la Théâtre des Italiens en Parizo, en la sama jaro de sia verkado (1877). Naŭ jarojn poste la sama programo sed kun la koruso aranĝita por orkestro, estis ludita ĉe Universitato en Estonio, kaj en la 20-a jarcento (1953), la uverturo estis prezentita ĉe koncerto en la urbo Saalfeld en Germanio.

Ella Adajevskaja faris plurajn solludajn koncertturneojn tra Eŭropo, ekloĝante en Venecio (1882). Dum siaj turneoj ŝi interesiĝis pri folkloraj kaj naciaj muzikoj. Ŝi kolektis italajn naciajn danc-kanzonojn, kaj ŝi esploris la muzikon de la antikva Grekio, de la Greka Ortodoksa Eklezio kaj la slava popolmuziko. Inspirita de tiu studo ŝi uzis kvarontonojn por verki sian “Grekan Sonaton” por klarnetoviolono kaj piano [5].

Ŝi translokiĝis al Germanio (1909) por aliĝi al la intelekta kaj pli liberal-inklina arta rondo formita ĉirkaŭ la poetino Carmen Sylvia, pseŭdonimo de la rumana Reĝino Elizabeth [2]. La muzikaj agadoj de Adajevskaja estis poste dediĉitaj al esplorado pri popolmuziko; ŝi fariĝis plej elstara akademiulo rezultigante grandan produktadon de publikaĵoj pri la temo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Neprigozhaya (La Malbela Knabino), 1873
  • Zarya svobody (La Tagiĝo de Libereco), 1877

Voĉa muziko[redakti | redakti fonton]

  • Yolka (La Abia Arbo), kantato, c. 1870; ankaŭ
  • Aliaj koralaj verkaĵoj, kantoj

Ĉambra muziko[redakti | redakti fonton]

  • Greka Sonato por klarneto kaj piano, 1881
  • Pianaj pecoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Brown, Malcolm Hamrick (n.d.). "Adayevskaya [née Schultz], Ella Georgiyevna." en la Oxford Music Online.
  • Eaglefield-Hull, A. (1924). A Dictionary of Modern Music and Musicians London: Dent.
  • Hüsken, Renate (2005). Ella Adaïewsky (1846-1926): Pianistin – Komponistin – Musikwissenschaftlerin. Cologne: Dohr. (ISBN 3-936655-18-9).
  • Schultz-Adaïewsky E. Morgenröte der Freiheit. Volksoper in vier Akten. Klavierauszug. Nach dem Autograf bearbeitet und herausgegeben von Denis Lomtev. – Lage (Westf.): BMV Robert Burau, 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biographie, adaiewsky.de
  2. 2,0 2,1 2,2 Brown (n.d.)
  3. Hüsken (2005), pp. 310-311.
  4. Hüsken, 312
  5. Eaglefield Hull (1924), 6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]