Hortulano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emberiza hortulana)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hortulano
Hortulano
Hortulano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. hortulana
Emberiza hortulana
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    E hortulana ino
    E hortulana masklo
    Emberiza Hortulano - MHNT

    La Hortulano (Emberiza hortulana) estas birdo el la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. La komuna nomo de la birdo estas de franca deveno, el la latina hortulanus, la ĝardenista birdo, (el hortus, ĝardeno).

    Habitato[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas indiĝena de plej parto de landoj de Eŭropo kaj okcidenta Azio kaj la Hortulano estas migranta kiu foriras aŭtune al tropika Afriko, kaj revenas fine de aprilo aŭ komence de majo. Ties distribuado tra ties reprodukta teritorio ŝajne estas tre surloka; oni diras, ke en Francio ĝi preferas vitejajn distriktojn; sed ĝi certe ne manĝas vinberojn, kaj krome ĝi troviĝas same en landoj kie ne estas vitejoj. Ili alvenas tiom norden kiom ĝis Skandinavio kaj eĉ trans la Arkta Cirklo, kaj ĉeestas maizejojn kaj ties najbarejoj. Ĝi estas nekomuna vaganto en printempo kaj ĉefe aŭtune en la Brita Insularo.

    Ili loĝas en malferma kamparo kun disaj arboj aŭ arbustoj, arbarbordoj kaj fruktoĝardenoj. En la sudaj montaroj ili okupas zonojn ĝis 2.000 m. Norde de ties granda distribuareo ili reproduktiĝas sporade.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    La Hortulano estas 16 cm longa kaj pezas 20 al 25 g. Laŭ aspekto kaj kutimaro ĝi multe similas al sia parenco, la Flava emberizo, sed ĝi ne havas la brilflavan koloron de tiu specio; la kapo de la Hortulano ekzemple estas verdecgriza, anstataŭ brilflava, kaj en ĝi rimarkindas rozkolora beko, tre helflava okulringo ĉirkaŭ tre nigra okulo kaj flavaj gorĝo kaj mustaĉa strio. La dorso estas bruna strieca je nigro kaj la flugilplumoj estas nigrecaj kun brunaj bordoj. La pugo estas senmarka bruna kaj la vosto nigreca. La brusto estas griza kiel la kapo sed iom pli hela kaj flankoj kaj ventro estas ruĝecbrunaj al helbrunaj. La kruroj estas ruĝecaj. Junulo estas tre senkolora kaj strieca, sed montras la rozkoloran bekon kaj la helan okulringon. Ĝi estas specio tre simila al la Rustemberizo, sed tiu havas ruĝajn gorĝon kaj mustaĉan strion anstataŭ flavajn.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    La iome monotona kanto de la masklo similas al tiu de la Flava emberizo kaj estas tipe emberiza, mallonga kaj melankolia, longdaŭra ĝis kelkaj horoj, elsendita el roko, kaj tiele li permesaas homan alproksimiĝon. Post la alveno de la masklo al la reprodukta teritorio, venas la ino. La nestoj de Hortulano situas sur aŭ ĉegrunde; la 4 aŭ 5 ovoj apenaŭ montras la harŝajnajn markojn tiom karakterajn de ovoj de plej parto de emberizoj. Kovado daŭras 11 aŭ 12 tagoj. Dume la ino ricevas manĝon de la masklo, senmove.

    Semoj kaj burĝonoj estas ties natura dieto, sed ili manĝas skarabojn kaj aliajn insektojn dum idomanĝigado.

    Konservado[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio estas en malpliiĝo en almenau dek eŭropaj landoj, kvankam la totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 400,000-600,000 paroj.

    En Francio ĝi malaperis el 17 departementoj inter 1960 kaj 1980, kaj ties nombroj falis en aliaj 7 departementoj. La ĉirkaŭkalkulo de 1992 por la franca populacio estas de nur 15,000 paroj.

    Ino en Ukrainio

    La kialoj proponitaj por tiu forta malpliiĝo estas habitata degradado, malpliiĝo de nestolokoj, kaj ŝanĝoj en agrikultura pejzaĝo. Ĉasado (ĉefe en Landes) respondecas pri kaptado de ĉirkaŭ 50,000 birdoj jare (dekoble de la populacio de Hortulano de Germanio, Belgio kaj Nederlando).

    Ĝi estas protektata specio en Eŭropo kaj ties vendo estas kontraŭleĝa en Francio, sed Gaskonoj ankoraŭ ĉasas ilin fine de somero por dikigi ilin. Tiu praktiko estas politike tikla kaj unu el la kialoj de la regiona sukceso de partioj kiaj tiuj de Ĉasado - Peskado - Naturo - Tradicio.

    Septembre de 2007 la Franca Registaro anoncis sian klopodon plifortigi delonge neatentitajn leĝojn protektantajn tiujn birdojn.[1][2]

    Gastronomio[redakti | redakti fonton]

    La Hortulano estas unu el la pladoj de la franca kamparkuirarto. Ĝi estas nune kontraŭleĝe vendi ilin en Francio - sed ne manĝi ilin.

    Citaĵo
     Dum jarcentoj, rito de paso por francaj gourmets estis manĝo de Hortulano. Tiuj malgrandaj bird oj - kaptitaj vivaj, perforte manĝigataj, poste dronitaj en Armagnac - estis entere rostitaj kaj manĝataj tute ostoj inklude, dum la vespermanĝanto kovras sian kapon per tuko por konservi la aprezatan odoron kaj, laŭ kelkaj, kaŝiĝi el dio. 
    — The Wine Spectator

    Hortulanoj kutime estis perrete kaptataj en grandaj nombroj, kaptivigitaj en artefarite lumigita, aŭ malhela ĉambro por rompi ties manĝokutimojn kaj manĝigataj per kutima aveno kaj milio. Rapide ili enorme dikiĝas kaj estis tiam mortigataj por la franca kuirarto de gourmetoj.

    France la vorto ortolan, Hortulano, estas uzata kiel preskaŭ sinonimo de emberizo; tiele ortolan-de-neige estas la Neĝemberizo (Plectrophenax nivalis), la ortolan-de-riz estas la rizbirdo aŭ Rizovora dolikonikso de Nordameriko (Dolichonyx oryzivorus), fama pro ties gusto. Sed la nomo aplikiĝas al aliaj birdoj multe pli malproksimaj, kiel la ortolan de kelkaj Antiloj, kie oni parolas la francan, estas eta grundokolombo de la genro Chamaepelia.

    En Eŭropo (ĉefe en Italio) la beccafico (figomanĝanto) kunhavas kun la Hortulano la plej altajn honorojn de kuirarto, kaj tiele simile kunhavas ankaŭ tro elastan signifon. La vera beccafico estas la Ĝardensilvio (la Motacilla salicaria de Linnaeus, la Sylvia borin de modernaj fakuloj); sed en Italio ĉiu ajn mildabeka malgranda birdo kiu povus esti kaptata ĉu per kaptilo aŭ per reto en ties aŭtuna migrado ricevas tiun nomon en merkatoj kaj kuirvendejoj. La beccafico tamen ne estas artefarite dikigita, kaj tiele ĝi estas preferata de kelkaj sensitivaj gustumantoj anstataŭ la Hortulano.

    Iam franca vespermanĝanto Hortulanojn kovris siajn kapon kaj vizaĝon per granda tablotuko por la gastronomia estetika deziro absorbi la maksimuman odoron kun la gusto. Tiu poste fama uzo de bantuko estis komencata de pastro, amiko de Jean Anthelme Brillat-Savarin.[3]

    Lasta manĝo de François Mitterrand inkludis tiun speciale preparitan birdon kiu estis kontraŭleĝe preparata kaj manĝata tiam.[4]

    "The Feast of Ortolans" (La Festo de Hortulanoj, 1937) estas unuakta teatraĵo de Maxwell Anderson kie vespermanĝo de francaj nobeloj estas interrompita de invitito kiu priskribas terure akurate la futuron al ĉiu ĉeestanto pro la venonta revolucio. Ŝajne ĝi estas bazata sur vera okazintaĵo.

    En 1976 Craig Claiborne, kuirkritikisto de New York Times, faris venkan aĉeton per 300 dolaroj en aŭkcio por vespermanĝo por du personoj, donaco de American Express, je iu ajn restoracio tutmonda kie ablas pagi per Amex. Claiborne elektis Chez Denis en Parizo por manĝo de 4000 dolaroj kiu inkludis pladon de hortulanoj. Tio aperis en ĉefpaĝa rakonto, kio okazigis polemikon. [1]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]