Saltu al enhavo

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Aŭtoro Eugen Wüster
Eldonjaro 1923
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
vdr

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvo-uzo de Eugen Wüster estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis vortparto «kor», eldonita en 1929.

Ekesto kaj sorto[redakti | redakti fonton]

La vortaron Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento Eugen Wüster, la posta fondinto de moderna terminologio, inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis 2008 ĝi ne estas publikigita komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932; ĝi tamen ne plu estis presata. Malrapida vendo, ek de 1933 premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2 161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), departemento de la Aŭstruja Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994 kun detala kritika enkonduko de Detlev Blanke. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.

La iama kunlaborinto de Wüster, Hans-Joachim Plehn, komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto Wera Blanke finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo «luzul-o». La tiposkripto ĝis fino de litero L ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa[klarigu] eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.

Vilhelmo Lutermano transskribis de 1996 ĝis 1998 la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, Bernhard Pabst la parton P – peano.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi tiu verko, entenonta proksimume 1200 paĝojn, estas la plej grava scienca entrepreno esperanta eldonata de la komenco de nia movado. Ĝi estas verko, kiun ĉiu esperantisto germana KAJ NEGERMANA devos posedi. Por propagand- istoj ĝi estos verko kiu konvinkos eĉ la plej skeptikajn sciencistojn pri la valoro de nia lingvo por sciencaj kaj teknikaj laboroj ĉiuspecaj. Por ĉiuj esperantistoj, kaj precipe por instruistoj kaj verkistoj ĝi estos plej valorinda libro de referenco. Ankaŭ ĉiu grupo devus ĝin posedi en sia biblioteko. La ENCIKLOPEDIO konsistas el du partoj :—

(a) 160 paĝoj de teksto, —havebla laŭvole en la esperanta aŭ la germana lingvo—priskribas la tutan esperantan movadon de ĝia komenco kaj ĝian literaturon de la apero de la Unua Libro de D-ro Zamenhof ĝis la tago kiam la (b) Ĉirkaŭ 1000 paĝoj de alfabetaj informiloj: plena vortaro kun ĉiuj ĝisdataj teknikaĵoj (multaj el ili alie ne havigeblaj pro ilia apero en malaperintaj gazetoj aŭ libroj), detala pritrakto de gramatikaj finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj kun karakterizaj ekzemploj plej ofte elĉerpitaj el la verkoj de la Majstro, klarigoj koncizaj pri ĉefaj organizaĵoj kaj specialaĵoj de la movado, ekz. Akademio, Lingva Komitato, C. O., U.E.A., Spesmilo, Homaranismo, k.t.p. La teknikaj vortoj kaj esprimoj estonte elpensitaj kaj uzotaj aperos de tempo al tempo kiel Periodaj Suplementoj, tiel ke la verko mem neniam malnoviĝos.

Kvankam sufiĉe altpreza, 6 dolaroj usonaj, ĉi tiu libro estas aĉetinda kaj NEPRE AĈETOTA. Por ebligi la germanajn samideanojn eldoni tiun gravegan verkon, necese estas, ke la eldonistoj havu garantiitan vendon de 500 ekzempleroj antaŭ la fino de oktobro. Britaj samideanoj estas do petataj sendi kiel eble plej baldaŭ sian mendon al B.E.A. kun 3 dolaroj usonaj. La libro aperos en 7 sinsekvaj kajeroj
— P. BLAISE. La Brita Esperantisto - Numero 211, Oktobro (1922)
Citaĵo
 Unua parto de kolosa laboro! Tiu verko estas tre detala, plej subtila analizado de ĉiu Esperanta radiko, kaj de ĉiu ebla devenaĵo de aŭ kunmetaĵo kun la koncerna radikvorto. Tiu unua parto prezentas la materialon de « a » ĝis « ĉerizo», ni supozas do proksimume la sesan parton de la tuta giganta laboro. Ni multe esperas, ke la nuntempaj malfavoraj mondkondiĉoj ne tro influos la realigon, t. e. la eldonadon de la plena verko. Ni ankaŭ kredas, ke la klarigo en nura germana lingvo de la Esperantaj terminoj ne tro multe malhelpos la uzadon de la libro de la aliaj diverslingvaj samideanoj. Ni faras alvokon al ĉiuj unuopaj Esperantistoj kaj al ĉiuj grupoj, kiuj posedas la necesajn rimedojn, ke ili favoru la pluan eldonadon de la vortaro, pro kies bela aspekto meritas plej grandan laŭdon la firmo Hirt el Leipzig 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)
Citaĵo
 La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la Zamenhofa lingvo-uzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, proverboj, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la germanan lingvon por povi tre bone utiligi la vortaron. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, 'suka' frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Zamenhofa trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto "kapo" okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn. 
— 1931, Kopar, Literatura Mondo, paĝo 15

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]