El Vikipedio, la libera enciklopedio
La federacia vojo 20 - germane Bundesstraße 20 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 260 kilometrojn tra la federacia lando Bavario, de la limo al Ĉeĥio norde al tiu de Aŭstrio sude. La plej norda punkto estas la komunumo Furth im Wald ĉe la limo al Ĉeĥio kaj la plej suda la komunumo Schönau ĉe la fjordeca lago Königssee en la bavaraj Alpoj ĉe la limo al Aŭstrio. Signifaj komunumoj survojaj estas Cham, Ascha, Aiterhofen, Landau an der Isar, Eggenfelden, Burghausen, Tittmoning, Laufen, Freilassing, Bad Reichenhall, Bischofswiesen kaj Berchtesgaden.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo.
|