Federacia vojo 37

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia vojo 37
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 108 km
Landoj: Rejnlando-Palatinato,
Baden-Virtembergo,
Hesio
Mapo
Foto
komenco de la vojparto en Mannheim
komenco de la vojparto en Mannheim
komenco de la vojparto en Mannheim
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 37 - germane Bundesstraße 37 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 108 kilometrojn tra la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato, Baden-Virtembergo, Hesio kaj fine reee tra Baden-Virtembergo. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Kaiserslautern kaj la plej orienta la komunumo Mosbach. Gravaj urboj survojaj estas Bad Dürkheim, Ludwigshafen. Inter Mannheim, Hajdelbergo, Neckarsteinach kaj Hirschhorn. Inter la orienta parto de Bad Dürkheim kaj la okcidenta de Ludwigshafen la vojo je 14 kilometroj estas anstataŭata per la "loka interurba" germana aŭtovojo A650 kaj inter la orienta parto de Mannheim kaj la okcidenta de Hajdelbergo je 11 kilometroj estas anstataŭata per la "loka interurba" germana aŭtovojo A656 - tiuj du pli larĝaj vojpartoj helpu trakti la multan trafikon de la metropola regiono Rhein-Neckar, kiu aparte fokusiĝas je la urboj Ludwigshafen, Mannheim kaj Hajdelbergo. En la informkesta mapo dekstre tiuj du aŭtovojaj partoj estas same markitaj kiel la "normala" federacia vojo kaj ne aparte elstarigitaj, ĉar fakte la vojo seninterrompe plukondukiĝas orienten kaj oni ne sentas kvazaŭ oni ŝanĝus vojon.

la federacia vojo 37 en Hajdelbergo apud historia ponto super la rivero Neckar