Komence de sia vivo, Filipo estis kromnomita Philippe Dieudonné (« Filipo Diodono ») ĉar siaj gepatroj havis ĝis tiam nur filinojn. Ili do ekdesperis havi filon kaj heredulon. Oni rigardas Filipon kiel tre aparta monarko en la historio de Francio, ĉar li oficiale ricevis la titolon « Reĝo de Francio » : antaŭ li, ĉiuj estroj nomiĝis nur « Reĝoj de la Frankoj ». Filipo cetere akiris sian kromnomon « Aŭgusto » pro sia precipe brila reĝado, ekzemple danke al sia partopreno en la Tria Krucmilito, al sia luktado kontraŭ Rikardo la 1-a Leonkora aŭ al la triumfa batalo de Bouvines en 1214. Kvankam tiu kromnomo ne estis oficiala, la reĝo uzis ĝin en multaj juraj aktoj kaj tiel enskribis ĝin en la historio de la reĝlando.
Filipo Aŭgusto restas ĝis hodiaŭ unu el la plej admiritaj kaj studitaj reĝoj de mezepoka Francio, ne nur pro la longeco de sia reĝado sed ankaŭ pro siaj militaj venkoj kaj pro la fundamentaj progresoj, kiujn li faris en la plifortigo de la reĝa potenco kontraŭ feŭdaj landsinjoroj.
Li havis rilate al Rikardo Leonkora unue fortan amikecon (kelkaj parolas pri rekta amo) poste militon. Li havis inter siaj ĉefaj planoj konkeron de Normandio. Tion malhelpis unue la angla reĝo Henriko la 2-a kaj poste lia filo Rikardo mem. Filipo partoprenis la trian krucmiliton kun armeoj de Rikardo kaj de germanoj, sed post prokrasto de la eliro (pro restado kun Rikardo unue en Francio kaj poste en Sicilio) revenis antaŭ la planoj iom malamikiĝinte kun Rikardo. Kiam jam estis Johano sen Tero la reĝo de Anglio, mortinte Rikardo precize milite kontraŭ li mem, Filipo sukcesis konkeri Normandion. Aliaj gravaj eventoj el sia regado estis konflikto kontraŭ la papo kaj milito kontraŭ kataroj, protektitaj de la reĝo de Aragono.