Flago de Andoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Andora Princlando)

La nacia flago de Princlando Andoro estis adoptita en 1866. La flago estas vertikala trikoloro el blua, flava, kaj ruĝa kun la blazono de Andoro en la centro. Kvankam la tri vertikalaj strioj komence ŝajnas esti samlarĝaj, la centra strio estas iomete pli larĝa ol la aliaj du.

La dizajno referencas al la flagoj de Francio kaj Hispanio, la du ŝtatoj kiuj protektas la sendependecon de la malgranda ŝtato. La tri-stria flago similas al la Franca Trikoloro, dum la padrono de pli larĝa meza strio estas de la hispana flago. La blua kaj ruĝa koloroj de la andora flago ankaŭ estas trovitaj sur la franca flago, kaj ruĝa kaj flava ankaŭ estas la ĉefkoloroj de la hispana flago. De 1806 al 1866, la flago de Andoro estis vertikala dukoloro el flava kaj ruĝa koloroj. En la centra strio ĝi havas devizon en latino "Virtus Unita Fortior".

La dizajno similas al la flagoj de Ĉado, Rumanio, Moldavio, kaj al la flago de Queen's University en Ontario, Kanado.