Flohwalzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La notoj de Flohwalzer, en la tonalo G♭-maĵoro.
Flohwalzer


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Flohwalzer ("pula valso" en la germana; IFA: ['floːvaltsər] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas simpla muzikaĵo por piano, en kiu oni uzas preskaŭ nur nigrajn klavojn. En multaj landoj ĝi estas unu el la unuaj muzikaĵoj, ofte eĉ la ununura muzikaĵo, kiun oni lernas ludi per piano. La komponisto estas nekonata. Fojfoje oni ŝerce atribuas la muzikaĵon al la fikcia komponisto Ferdinand Loh (F. Loh = Floh, la germana vorto por pulo).

En multaj lingvoj la titolo de Flohwalzer enhavas la vorton "valso" aŭ "marŝo", sed ritme ĝi fakte plej similas al polka muzikaĵo.

Tutmonde[redakti | redakti fonton]

Flohwalzer estas bone konata en multaj landoj en la mondo, kaj ĝi havas diversajn nomojn depende de la lingvo kaj regiono. Tiuj nomoj inkludas:

Lingvo Nomo Signifo
la angla (Britio) Chopsticks manĝbastonetoj
la bulgara Koteshki Marsh kata marŝo
la ĉeĥa Prasečí valčík porka valso
la ĉina (Ĉinio) 小偷进行曲 (Xiǎotōu jìnxíngqǔ)

跳蚤圆舞曲 (Tiàozǎo yuánwǔqǔ)

ŝtelista marŝo

pula valso

la ĉina (Tajvano) 踩到貓兒 (Cǎi dào māo er) tretis sur katon
la dana Prinsesse Toben princino du-krura
la finna Kissanpolkka kata polko
la franca (Belgio) Valse de Puce valso de pulo
la franca (Francio) Côtelettes kotletoj
la germana (Germanio) Flohwalzer pula valso
la germana (Svislando) Kotelett-Walzer kotleta valso
la hispana (Ĉilio) La polka de los perros la polko de la hundoj
la hispana (Hispanio) La Chocolatera la ĉololadofaristino
la hispana (Kolombio) La polka de los gatos la polko de la katoj
la hispana (Majorko) Polka de los Tontos polko de la frenezuloj
la hispana (Meksiko) Los Changuitos la simietoj
la hungara Szamárinduló azena marŝo
la japana 猫踏んじゃった (Neko funĝatta)

ねこふんじゃった (Neko funĝatta)

Mi akcidente tretis sur katon
la korea 고양이 춤 (goyang-i chum) kata danco
la nederlanda Vlooienmars pula marŝo
la norvega Loppevals pula valso
la pola Kotlety kotleto
la rusa Собачий Вальс (Sobaĉij Vals) hunda valso
la slovaka Somársky pochod azena marŝo
la sveda Kalle Johannson (nomo de fikcia viro)

Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Angla pianisto Russ Conway eldonis komplikan variaĵon de Flohwalzer nomata "Lesson One" (unua leciono) en 1962.[1] Ĝi atingis la 21-an lokon en la muzikaĵrangolistoj de Britio.

Dana pianisto Bent Fabric eldonis ĵazversion nomata "Chicken Feed" (nutraĵo por kokoj) en 1963.[2]

Flohwalzer estis la bazo de la sveda kanto Kalle Johansson, eldonita en 1962 de sveda kantoverkisto Thore Skogman. Pro tiu kanto, nuntempe ankaŭ la originala piana muzikaĵo estas nomata Kalle Johansson en Svedio. La kantoteksto temas pri adolta amrakonto pri viro nomata Kalle Johansson, lia fratino, kaj iliaj du najbaroj.

En 1966 japana televidprogramo nomata みんなのうた Minna no uta (Kantoj de ĉiuj) de la Japana Dissenda Korporacio (NHK) elsendis kantan version de Flohwalzer (japane: ねこふんじゃった) kun kantoteksto kaj animaciaĵo. Ĝi reelsendiĝis plurfoje en la 2000-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Flohwalzer en angla  Vikipedio, Vlooienmars en nederlanda  Vikipedio, Flohwalzer en germana  Vikipedio kaj 猫踏んじゃった en japana  Vikipedio.