Floréal Martorell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Floreal Martorell)
Floréal Martorell
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1956 (1956-10-10) (67-jaraĝa)
en Castelginest
Lingvoj Esperantofrancakatalunahispanaportugala
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Tania Leite Souza • Sylvie Baudin • Françoise Brosset-Eriksen
Infanoj Karlin Martorell-Baudin • Nevik Martorell-Baudin
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
vdr
Floréal Martorell dum koncerto de Kaj Tiel Plu, 92-a SAT-Kongreso 2019

Floréal MARTORELL (naskiĝis en 1956 en Castelginest) estas franca esperantisto, muzikisto kaj grava motoro de la Esperanto-muzika komunumo. Li estas la filo de kataluna anarkiisto, kiu ekziliĝis al Tuluzo post malvenko en la Hispana Enlanda Milito (1939). Li fondis EUROKKA-n, kreis la Esperanto-muzikan eldonejon Vinilkosmo kaj la gazeton Rok-gazet', kaj partoprenas en la organizado de multaj Esperanto-muzikaj prezentaĵoj. Ekzemple, li estis la ĉefa agento de KAFE.

Floreal, aŭ Flo, kiel li ŝatas esti nomata, fondis muzikekzercejojn en Donneville (proksime de Tuluzo) en 1980. Inter 1981 kaj 1987 li fondis kaj mastrumis la Collectif d'Activités Musicales (CAM), kolektivo de muzika agado. Kadre de CAM, li organizis koncertojn kaj spektaklojn.

En 1987 Flo esperantistiĝis, kaj tiam pripensis la rilaton inter Esperanto kaj rokmuziko. Li decidis starigi ion pri tio. Li serĉis muzikistojn kaj junajn Esperantistojn, kun kiuj li povus starigi Esperanto-rokasocion. En oktobro 1987 li demisiis de CAM, kaj en januaro 1988 fondis EUROKKA-n. En 1990 li kreis kaj la diskeldonejon Vinilkosmo kaj la gazeton Rok-gazet'.

Inter 1994 kaj 1995i li provis organizi PREFI, Pop-Roka Esperanto Festivalo Internacia. Pro manko de subvencioj, la projekto estis forlasita.

Flo partoprenis en la organizado de multaj festivaloj kaj spektakloj: dum pluraj jaroj de la festivalo Musicalèze, de la spektakloj de la SAT-amikaraj kongresoj en Bordozo, Amboise, Limoĝo kaj Antonio de du KEF-oj en Skandinavio ktp. Flo respondecis pri la organizado de la kultura programo en la Universala Kongreso de Montpellier, en julio 1998 (kun 3000 partoprenantoj). Sekve de la sukceso de tiu programo la Unuiĝo Franca por Esperanto petis de li lanĉi la projekton KAFE. Flo elektiĝis al la posteno Prezidento de Esperanto Midi-Pyrénées en junio 1999 kun la tasko plenumi KAFE-n.

En 2012 li estis distingita per la FAME-premio de la urbo Aalen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.