Florești (Cluj)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Florești |
Florești | ||
---|---|---|
la loka katolika kirko [+]
| ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Szászfenes (hungare), Sächsisch Fenesch resp. Fenesch (germane) | |
Iama hungara departemento | Kolozs | |
Situo | 46° 45′ N, 23° 29′ O (mapo)46.74777777777823.488055555556Koordinatoj: 46° 45′ N, 23° 29′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 371 m | |
Poŝtkodo | 407280 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 10 595 (2009) | |
– vilaĝo | 5 198 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 57715 | |
Florești [floreŝtj] (hungare: Szászfenes [SA:Sfeneŝ], germane: Sächsisch Fenesch [ZEKsiŝ feneŝ] aŭ mallongigite Fenesch [feneŝ]) estas komunumo en Rumanio sud-sudokcidente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Luna de Sus (Magyarlóna), Tăuți (Florești).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Total | Rumanoj | Hungaroj | Ciganoj |
---|---|---|---|---|
1850 | 3,009 | 1,549 | 1,197 | 227 |
1880 | 3,655 | 1,761 | 1,546 | n/a |
1890 | 4,058 | 2,032 | 1,755 | n/a |
1900 | 4,435 | 2,260 | 1,995 | n/a |
1910 | 4,702 | 2,420 | 2,044 | n/a |
1920 | 4,956 | 2,567 | 2,251 | n/a |
1930 | 5,280 | 2,706 | 2,194 | 327 |
1941 | 6,086 | 2,612 | 3,364 | 95 |
1956 | 5,586 | 3,060 | 2,231 | 289 |
1966 | 6,012 | 3,248 | 2,399 | 369 |
1977 | 6,865 | 3,668 | 2,385 | 809 |
1992 | 6,088 | 3,439 | 2,020 | 626 |
2002 | 7,470 | 4,516 | 2,057 | 888 |
2011 | 21,832 | 17,209 | 3,299 | 1,121 |
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estis en 1297 (laŭ aliaj: 1272). Ĝia mezepoka saksa loĝantaro en la 16-a jarcento hungariĝis, dum la 17-a jarcento malmultiĝis, kaj loksidiĝis rumanoj anstataŭ ili. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Kolozs.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Lago_de_Flore%C8%99ti.jpg/220px-Lago_de_Flore%C8%99ti.jpg)
Norde de Florești preterfluas rivero Someșul Mic. Ĝi tie estas barita kaj formas baraĵ-lagon ĉirkaŭ 1,5 km longan.
Historiaj eventoj[redakti | redakti fonton]
La 22-an de majo 1660 paŝao Sejdi Ahmed tie venkis la regnestron de Transilvanujo, Georgon Rákóczi la 2-an.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Aladár Jékey (7-a de januaro 1846 – 10-a de oktobro 1919, Kolozsvár): poeto, tradukisto.
- István Kun (10-a de julio 1908 – Veszprém, 5-a de julio 1980): pentristo, artpedagogo.
- Albert Szilágyi (n. 30-a de majo 1926 –): reĝisoro.
- László Turós (13-a de oktobro 1934 - Kluĵo, 28-a de julio 1987) pentristo, grafikisto
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Iam tie loĝadis saksoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Comunicat de presă privind rezultatele provizorii ale Recensământului Populaţiei şi Locuinţelor – 2011. Cluj County Regional Statistics Directorate (2012-02-02). Alirita 2012-02-14.[rompita ligilo]
- ↑ Varga E. Árpád: Erdély etnikai és felekezeti statisztikája (1850-1992) Retrieved 2007-05-10
- ↑ Transindex Recensamânt 2002 website Arkivigite je 2012-02-09 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved 2007-05-10
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Komunuma retejo Arkivigite je 2009-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002
-
situo en la distrikto
-
reformita kirko en Luna de Sus
-
ligna kirko en Tăuți
|