Formiamido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Metilamino.
Formiamido
Plata kemia strukturo de la
Formiamido
Tridimensia kemia strukturo de la
Formiamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metanamido
  • Karbamata aldehido
Kemia formulo
CH3NO
CAS-numero-kodo 75-12-7
ChemSpider kodo 693
PubChem-kodo 713
Merck Index 15,4265
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora viskozeca higroskopa likvaĵo
Molmaso 45.041 g·mol−1
Denseco 1.1334g cm−3
Fandpunkto 2 °C
Bolpunkto 210 °C
Refrakta indico  1,4475
Ekflama temperaturo 154 °C
Memsparka temperaturo >500 °C
Mortiga dozo (LD50) 5580 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H351, H360, H373[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P281, P308+313, P314, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Formiamidometanamido estas amido derivita el la formiata acido, senkolora likvaĵo miksebla kun akvo kaj kun amoniakodoro. Ĝi uzatas kemia krudmaterialo por la manufakturo de sulfonamidoj, farmaciaĵoj, herbicidoj, pesticidoj kaj en la manufakturo de cianida acido.

Ĝi same uzatas kiel paper- kaj fibro-moliganto. Ĝi estas solvanto por multaj jonaj komponaĵoj. Ĝi ankaŭ uzatas kiel solvanto por rezinoj kaj plastigantoj. Metanamido estas konstituaĵo de krioprotektivaj miksaĵoj kaj biovitrigoj en la konservado de histoj kaj organoj. Aliaj uzoj estas kiel koloido-ĝelaj solvaĵoj por preventi krakadon dum sinterigado[2]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco, formiamido estis produktita per traktado de formiata acido kun amoniako, kiu estigas amonian formiaton:

HCOOH + NH3HCOONH4
HCOONH4 → HCONH2 + H2O

Reakcio[redakti | redakti fonton]

HC(O)NH2 → CO + NH3
  • Sub altaj temperaturoj kaj per acido-katalizita reakcio, formiamido donas cianidan acidon kaj akvon
HC(O)NH2 → HCN + H2O

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pubchem
  2. Sinterigado estas kunfandiĝo-ago de pulvora materialo en solidan aŭ porhavan mason hejtante ĝin (kaj ĝenerale kunpremante ĝin) sen likviĝi.