Francia Márquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francia Márquez
Persona informo
Francia Elena Márquez Mina
Naskiĝo 1-an de decembro 1981 (1981-12-01) (42-jaraĝa)
en Suárez, Kaŭko,  Kolombio
Etno Afrikkolombianoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato Santiago de Cali • National Pedagogic University vd
Partio Historia Pakto vd
Profesio
Okupo aktivisto de civilaj rajtoj • politikisto • mediprotektulo • advokatovicprezidanto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francia Elena Márquez Mina, naskiĝis la  1-an de decembro 1981(nun 1981-12-01) en Suárez estas kolombia socia gvidanto, ekologia aktivulo, defendanto de la homaj rajtoj, feministo, advokato, politikisto kaj nuna elektita vicprezidanto de la Respubliko de Kolombio[1], posteno kiun ŝi akceptos la 7-an de aŭgusto 2022. Ŝi estas la unua afrik-devena homo kaj la dua virino kiu estris la vicprezidantecon de la lando.

Ŝi estis la laŭleĝa reprezentanto de la Komunuma Konsilio de la vilaĝo La Toma de Suárez, en la nordo de la Departemento Kaŭko, kie ŝi kontraŭbatalis sendistingan minan ekspluatadon kaj la sendistingan liveron de minindustriaj permisiloj pro la negativaj efikoj de tiuj agadoj, kiel la difektoj de la medio kaj la truda delokiĝo de komunumoj. Tio kaŭzis minacojn kaj atencojn kontraŭ ŝia vivo, sed ankaŭ internacian agnoskon kiel defendanto de homaj rajtoj kaj medio[2]. Ŝi ricevis plurajn premiojn pro siaj sociaj kaj mediaj agadoj, inkluzive de la premio Goldman por la medio kaj Joan Alsina por homaj rajtoj[3][4]. Ŝi estis prezidanto de la Nacia Konsilio por Paco kaj Kunekzisto en 2020[5], kie ŝi respondecis pri kontrolado de la plenumo de la pacinterkonsentoj[6].

Ŝi estis antaŭkandidato por la prezidanteco en la primara baloto por elekti la kandidaton de la Historia Pakto-koalicio nome de ŝia movado Mi estas ĉar ni estas kaj apogita de la Polo Democrático Alternativo. En la nacia baloto, ŝi akiris la trian lokon kun pli ol 785,000 voĉdonoj kaj la 23-an de marto 2022, ŝi estis anoncita kiel kandidato por la vicprezidanteco de Gustavo Petro por la prezidanta baloto de 2022.7 Márquez Mina estis elektita kiel vicprezidanto de Kolombio la 19-an de junio 2022. Dum la kampanjo estis anoncite ke Márquez estos respondeculo de la nova Ministerio de Egaleco kie ŝi respondecos pri la rajtoj de virinoj, la GLAT-loĝantaro, la vundebla loĝantaro kaj batalos por la socia kaj ekonomia egaleco de ekskluditoj[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]