František Vymazal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
František Vymazal
František Vymazal.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1841 (1841-11-06)
en Topolany
Morto 6-an de aprilo 1917 (1917-04-06) (75-jara)
en Brno
Mortokialo tram accident
Tombo Brno Central Cemetery
Lingvoj ĉeĥa lingvorusa lingvogermana lingvoangla lingvofranca lingvobulgara lingvohebrea lingvokroata lingvolatina lingvolitova lingvohungara lingvocigana lingvorumana lingvogreka lingvoslovaka lingvoslovena lingvomalnovslava lingvohispana lingvosveda lingvoturka lingvoukraina lingvoVolapukoEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Profesio
Profesio copy editor • lingvistoverkisto • filologo • tradukisto
Information icon.svg
vdr


František VYMAZAL (naskiĝis la 6-an de novembro 1841 en Topolany apud Vyškov, Ĉeĥio - mortis la 6-an de aprilo 1917 en Brno) estis ĉeĥa poligloto, filologo, eldonisto de lingvaj, historiaj kaj sociologiaj lernolibroj, de konversaciaj manlibroj, tradukanto el la rusa kaj germana. Li verkis ankaŭ lernolibrojn de volapuko kaj Esperanto por ĉeĥoj.

Siajn verkojn li eldonis parte sub sia vera nomo, parte sub pseŭdonomoj Káro, Ivan Ivanovič, M. Maikow, St. Potocki, Aug. Schneid kaj Otto Schridde.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis el malriĉa familio kaj malgraŭ granda talento li povis studi nur en gimnazio, aliajn sciojn li akiris aŭtodidakte. Li vivtenis sin kiel korektisto en Moravia Akcia Presejo en Brno, tiun malbone salajratan laboron li forlasis en maljunaĝo pro okulmasano. Pro malbonaj okuloj li pretervidis tramon, kiu lin mortigis en 1917.

Li vivis modeste kaj malriĉe, neniam edziĝis, estis severa al si mem. La lingva pedagogio estis lia granda hobio, al kiu li plene dediĉis sin. Kvankam ateisto, li estimis kristanismon kiel filozofian-kulturan sistemon kaj ofte uzis bibliajn citaĵojn. En 1916 li estis enkarcerigita, ĉar pro sia surdeco li ne aŭdis, ke oni ludas la aŭstrian himnon, kaj ne honoris ĝin. Li korespondis kun gravaj personoj, ekz. kun la poeto Josef Svatopluk Machar.

Li kreis grandan vicon de lingvaj lernolibroj por memlernantoj, t.n. serion „facile kaj rapide“. Sur nur kelkaj paĝoj la studento trovis praktikajn frazojn, kiujn li aŭ ŝi devis parkeri. Inter la multaj lingvoj (angla, bulgara, cigana, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, kroata, latina, litova, nederlanda, praslava, rumana, rusa, slovaka, slovena, sveda, turka, ukraina) aperas ankaŭ volapuko kaj Esperanto. Pri volapuko li verkis sub pseŭdonomo Ivan Ivanovič kaj ĉar li ankoraŭ ne konis Esperanton, li konkludas, ke la plej bona internacia lingvo estus la angla kun fonetika ortografio.

Liston de liaj 152 verkoj vi trovos en la ĉeĥa Vikipedio. Estas inter ili ankaŭ libroj pri geometrio, ortografio, historio. En reta Enciklopedio de Brno aperas ankaŭ lia portreto.

Interlingvistikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Praktisch-kritischer Volapük-Trichter
  • Světová řeč volapük ve třech lekcích (La mondlingvo volapuko en tri lecionoj, 1887)
  • Vereinfachtes Volapük : praktischer Leitfaden für den Selbstunterricht
  • Mezinárodní řeč Esperanto (Internacia lingvo Esperanto)
  • Mezinárodní řeč esperanto pro samouky (Internacia lingvo Esperanto por memlernantoj, 1924)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]