Montofringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fringilla montifringilla)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montofringo

Montofringo, masklo kaj ino en Pollando
Montofringo, masklo kaj ino en Pollando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Fringilla
Specio: F. montifringilla
Fringilla montifringilla
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Montofringo, Fringilla montifringilla, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Fringoj, kiu enhavas la nurajn tri speciojn de la subfamilio Fringenoj.

    Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

    Tiu birdo estas disvastigata tra la arbaroj de norda Eŭropo kaj Azio. Ĝi estas migranta kaj vintras en suda Eŭropo, norda Afriko, norda Barato, norda Pakistano, Ĉinio kaj Japanio.[1] Ĝi regule vagadas al Alasko dum migrado kaj povas sekvi tiom suden kiom ĝis okcidenta Usono. Ili preferas malfermajn arbarojn de koniferofago por reproduktado.

    En Hispanio oni registris vintre de 2010-11 en Barázar, Biskajo, ĝis marto dormejon kiu fine de novembro enhavis ĝis 900,000 ekzemplerojn.[2]

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Fringilla montifringilla 2.jpg
    Fringilla montifringilla 2

    La Montofringo estas simila laŭ grando kaj formo al Fringo. Masklo en reprodukta plumaro de Montofringo estas tre distinga, kun nigraj kapo kaj supra brusto, oranĝeca brusto kaj blanka ventro. Inoj kaj junuloj estas malpli distingaj, kaj pli similaj laŭ aspekto al kelkaj fringoj. Masklo en reprodukta plumaro perdas la nigrajn plumojn kiuj iĝas malhelgrizaj kape kaj brunaj kun nigreca punktado dorse. En ĉiuj plumaroj tamen Montofringoj diferencas el Fringoj pro la jenaj karakteroj: (i) Montofringo havas rimarkindan blankan pugon dum la Fringo estas verdecgriza; (ii) la brusto estas oranĝeca, kontraste kun blanka ventro ĉe Montofringo, dum ĉe Fringo la subaj partoj estas pli uniforme nuancaj el ruĝecbruna al sablokolora; (iii) ŝultroj de Montofringoj estas oranĝecaj, dum tiuj de la Fringo estas grizaj aŭ grizbrunaj; (iv) la flankoj kavas malhelajn punktojn ĉe Montofringo, kaj estas senmarkaj ĉe la Fringo; (v) Montofringoj ne havas la blankajn eksterajn vostoplumojn de la Fringo, sed tutnigran pli forkoforman voston; (vi) Montofringoj havas blankan mentonon. Aldona diferenco ĉe ĉiuj plumaroj escepte la reprodukta plumaro ĉe maskloj estas la flava beko ĉe Montofringo, kio estas rozkolora ĉe Fringoj dum la maskloj en reprodukta plumaro ĉe Montofringoj havas nigrajn bekojn, dum ĉe Fringoj en la koresponda plumaro havas grizajn bekojn).[3]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Montofringoj ĉefe manĝas semojn, malkiel plej parto de fringoj, dum ties idoj estas manĝigataj ĉefe per insektoj.

    Ili konstruas nestojn sur arboforko, kaj ornamas la eksteron per muskolikenoj por kamuflo. La ino demetas 4-9 ovojn.

    Tiu specio estas preskaŭ entute migranta. En Eŭropo, ili formas grandajn arojn vintre, foje kun miloj aŭ eĉ milionoj de birdoj en ununura aro. Tiaj grandaj birdaroj okazas ĉefe se la frukto de la fago abundantas. Montofringoj ne postulas fagofrukton vintre, sed vintraj aroj de Montofringoj moviĝas ĝis kiam ili trovas ĝin. Tio povas esti adapto por eviti konkurencon kun la Fringo.[4] En Hispanio oni registris vintre de 2010-11 en Barázar, Biskajo, ĝis marto dormejon kiu fine de novembro enhavis ĝis 900,000 ekzemplerojn.[2]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. IUCN
    2. 2,0 2,1 "Últimas noticias sobre avifauna", Aves y naturaleza, Madrid, vintro 2012, paĝo 25. ISSN:2171-5017
    3. Mullarney, Killian. (1999) Collins Bird Guide. London: HarperCollins. ISBN 0-00219728-6.
    4. Newton, Ian. (1973) Finches, The New Naturalist Library 55. Nov-Jorko: Taplinger, p. 26–30. ISBN 0-8008-2720-1.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]