Gertrude van den Bergh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrude van den Bergh
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1792 (1792-12-31)
en Kolonjo
Morto 10-an de septembro 1840 (1840-09-10) (47-jaraĝa)
en Hago
Mortokialo mama kancero
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Gertrude VAN DEN BERGH (ĉ. la 21-an de januaro 1793 – la 10-an de septembro 1840) estis nederlanda pianisto, muzikinstruisto kaj komponistino. Laŭ nederlandaj aŭtoroj, ŝi estis unu el la malmultaj virinaj muzikistoj kiu ricevis konsiderindan rekonon en Nederlando, kaj dum sia vivodaŭro kaj poste.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La muzika talento de Gertrude manifestiĝis tre frue, ŝi prenis pianolecionojn en la aĝo de ses jaroj, kaj jam en la muzikkatalogo de 1802 la berlina firmao J.J. kaj B. Hummel prezentis la publikaĵon de klavicena sonato de Gertrude van den Bergh; ŝi estis tiam nur naŭ jaraĝa.

Kiel knabino ŝi koncertis en Germanio; la nederlanda Muzika revuo Amphion skribis: "la aklamo kiun ŝi ricevis ĉiuflanke estis nepriskribebla". La patro van den Bergh aranĝis koncertturneon en Nederlando por Gertrude kaj ŝia fratino Sophia (1809). En Hago aŭdante ŝin, oni eksklamis "ĉi tie en ĉi tiu urbo neniam aŭdiĝis io tia pli bela, neniam io pli ellaborita".

La familio translokiĝis al Hago (ĉ.1813); kvankam ŝi tie malofte ludis publike, ŝi prezentiĝis en privataj, neformalaj rondoj kaj tiel ŝi fariĝis tre konata. Gertrude precipe elstaris pro sia interpretado de Beethoven.

Kiel emfazas aŭtoroj, jam en 1818 ŝi estis unu el la unuaj muzikistoj de sia tempo kiu aprezis kaj interpretis la muzikon de Johann Sebastian Bach, tiam malofte prezentita. En tio ŝi anticipis la Bach-Renaskiĝon anoncante la pli postan Bach-revivigon en Nederlando.

En 1830 la Societo por la ‘Promocio de la Muzikarto’ invitis dek tri elstarajn eŭropajn muzikistojn, inkluzive de Gertrude van den Bergh, por eniri en la societon kiel Honoraj Membroj. Oficiale la societo estis fermita al virinoj, kiuj estis nur akceptitaj en 1835, sed ŝajne estis farita escepto por van den Bergh. La dua honorinda virina membro ne estis nomumita ĝis 1854 (Clara Schumann-Wieck), kaj la tria en 1899 (Sophia Offermans-ten Hove).

Tiu Societo okazigis grandan dutagan festivalon en Hago (1834) en kiu Gertrude van den Bergh partoprenis prezentante la Hagan virinan Kant-Societon, kaj gvidante la unuan duseksan koruson en Hago.

Nekapabla vivteni sin de neformalaj pianprezentadoj, Gertrude van den Bergh faris karieron kiel privata instruisto. Tiucele ŝi verkis elementan muzikteorian manlibron en la franca ‘Principes de musique’ (1830), same kiel multajn komponaĵojn. Ŝi pasigis longajn tagojn “de frua mateno ĝis malfrua posttagmezo” instruante la membrojn de la aristokrataro de la Domo de Orange, inkluzive de Anna Pavlovna, edzino de la reĝo Willem la 2-a, “je du guldenoj po leciono”.

Estas malfacile taksi la muzikon de van den Bergh. Multaj el ŝiaj komponaĵoj (preludoj, fugoj, fantazioj kaj arĉa kvarteto) verŝajne estis perditaj ĉar ili neniam estis publikigitaj. Plej multaj el la sep pluvivaj verkoj originis de ŝiaj fruaj jaroj.

La muzikesploristo Willem Noske (1918-1995) spuris kaj trovis la interesan sen-datan manuskripton “Kanto por pianoforte” (Lied für Pianoforte). Tiu ĉi verko, kun sia esprimplena melodio en la supra voĉo kaj trankvila akompano en la baso estas ‘lido’, nova ĝenro kiu estis ĉefe disvolvita fare de Felix kaj Fanny Mendelssohn. Ĉi tio devis esti unu el la unuaj nederlandaj verkoj en ĉi tiu ĝenro. Dum ŝiaj fruaj pianverkoj emfazis virtuozecon, en tiu lido povas esti aŭdita lirika stilo.

La Dr. F. C. Kist, direktoro de la tiama Nederlanda Muzika Revuo skribis "Se ŝi estus prezentinta kiel solisto dum la matura periodo de sia vivo en la ĉefaj urboj de Eŭropo, ŝia nomo certe estus ankoraŭ pli konata, kaj fariĝus fama tra la mondo".

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 127 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Lied für Piano-Forte
  • Rondeau pour le piano forte, op. 3

Muzikaj videoregistraĵoj[redakti | redakti fonton]