Vullierens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gland (Vullierens))
Vullierens
Blazono de Vullierens
Blazono de Vullierens
Blazono de Vullierens
Kastelo de Vullierens
Kastelo de Vullierens
Kastelo de Vullierens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 34′ 22″ N 6° 28′ 55″ O / 46.57278 °N, 6.48194 °O / 46.57278; 6.48194 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 22″ N 6° 28′ 55″ O / 46.57278 °N, 6.48194 °O / 46.57278; 6.48194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 430
Areo 6,84 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 1115
Komunumkodo 5654
Mapo de Vullierens
Mapo de Vullierens
Situa mapo de Vullierens
vdr

Vullierens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 430 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vullierens situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Morges. Tra la komunumo fluas en oriento la rivero Senoge, alfluanto de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vullierens kaj Gland, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,84 km², de kiuj 7,9% estas kovritaj de arbaro, 85,1% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vullierens limas en nordo al Senarclens, en nordoriento al Gollion, en sudoriento al Aclens, en sudo al Echichens, en okcidento al Cottens, kaj en nordokcidento al Grancy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vullierens situas flane de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Aclens respektive Gollion al Cottens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vullierens datiĝas el la jaro 1041 kiel Vuilerens. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de romia bieno, tomboj el la frua mezepoko kaj restaĵoj de turo el la 14-a jarcento kun defendofosoj. Dum mezepoko Vullierens apartenis al la Baronejo Cossonay. En la jaro 1308 Pierre de Duin ricevis de la barono de Cossonay la rajton konstrui fortikitan domon sur la restaĵoj de la romia biendomo. Vullierens fariĝis senjorujo, kiu fariĝis havjaxo de la familio de Colombier, poste en la jaro 1535 de la familio allinges kaj en la jaro 1665 de la familio de Mestral. Senjoro Gabriel-Henri de Mestral en la jaro 1706 ĝis 1712 surloke de la malnova kastelo konstruigis novan. Sub la berna regado de 1539 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]