György Szelepcsényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Szelepcsényi
hungara episkopo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1595 (1595-04-24)
en Slepčany
Morto 14-an de januaro 1685 (1685-01-14) (89-jaraĝa)
en Letovice
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj slovakalatinagermanahungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo advokato • grafikartisto • gravuristo • pastropolitikistodiplomatoĉefepiskopo • katolika episkopo • kuprogravuristo vd
Laborkampo administration and management of the church • politikodiplomatiografiko vd
Aktiva en Letovice vd
Episkopo de Veszprém (urbo)
Dum 1644-
Episkopo de Nyitra
Dum 1648-
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 1657-
Primaso, Ĉefepiskopo de Esztergom
Dum 1666-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György SZELEPCSÉNYI [djordj selepĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelepcsényi György estis hungara-slovaka pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, abato, kanoniko. Li estis grava figuro de la hungara kontraŭreformacio.

György Szelepcsényi
Statuo pri György Szelepcsényi

György Szelepcsényi [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1595 en Hungara reĝlando en Szelepcsény (nuntempa Slepčany en Slovakio). Li mortis la 14-an de januaro 1685 en Moravio en Letovice.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Szelepcsényi apartenis al la slovaka minoritato en Hungara reĝlando. Li lernis profitanta financan apogon de Péter Pázmány komence en gimnazio, poste en kolegio en Romo, kie li doktoriĝis. Li hejmenvenis jam kiel pastro en 1634. Liaj ĉefaj karieraj stacioj estis:

En 1664 la turkoj okupis la diocezon kaj faris ruina la ekleziajn objektojn. Szelepcsényi gvidis la rekonstruojn. En 1657 li iĝis ĉefepiskopo de Kalocsa. En 1666 li estis elektita primaso kaj ĉefepiskopo de Esztergom. En 1683 li helpis la kristanan armeon por defendi Vienon. Li ofte ricevis diplomatiajn taskojn, ekzemple li estis en Istanbulo kaj Buda.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Propositiones Theologicae defensae (1624)
  • Istenes Énekek (1672)
  • Rituale Strigoniense... denuo editum (1682)
  • Edictum adversus declarationem Gallicanam

Fontoj[redakti | redakti fonton]