Hagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hagen
Blazono
Hagen (Germanio)
Hagen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02331, 02334, 02337, 02304
Poŝtkodo 58089–58135
Aŭtomobila kodo HA
Oficiala Municipokodo 05914000
NUTS DEA53
Politiko
Komunumestro Erik O. Schulz
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Rathausstr. 11
58095 Hagen
Demografio
Loĝantaro 189783 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)51.3594444444447.475Koordinatoj: 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 106 m
Areo 160,35 km²
Oficiala retejo https://www.hagen.de/
vdr

Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de decembro 2022 la urbo havis 189 783 loĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km². Parto de la urbo inter alie estas la mezepoka burgo Hohenlimburg kaj ĉirkaŭa samnoma urboparto, el kiu devenis la patro de William E. Boeing, 1881-1956, kiu fondis la usonan aviadilproduktan konzernon Boeing, kiu dum la 20-a jarcento ekonomie tre prosperis.

la urbodoma placo
la mezepoka burgo Hohenlimburg

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-Germanio