Hans van Manen
Hans van Manen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1932 (92-jaraĝa) en Amstelveen |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | fotisto koreografo dancisto |
TTT | |
Retejo | http://www.hansvanmanen.com/?p=hans&ln=en |
Hans Artur Gerhard van Manen (Nieuwer-Amstel, 11-a de julio 1932) estas nederlanda dancisto, koregrafo kaj fotografiisto. Kun Jiří Kylián, li estas la ĉefa reprezentanto de la nederlanda skolo de baleto, kiu havis grandan prestiĝon speciale en la 1980-aj jaroj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li ekkarieris en 1951 kiel membro de la baleto de Sonia Gaskell. En 1952 li aliĝis al la "Nederlandse Opera Ballet", en kiu li kreis sian unuan verkon, Feestgericht (1957). Li laboris ankaŭ kun Roland Petit en Parizo. En 1960 li aliĝis al la "Nederlands Dans Theater", kies arta direktoro li estis (1961-1971). Inter 1988 kaj 2003 estis loka koregrafo de la NDT, kaj en 2003 eetis nomumita koregrafo de la Nederlanda Nacia Baleto. En 2000 li ricevis la Premion Erasmus.
Lia stilo estas eklektika kaj persona, kun fuzio de diversaj teknikoj kaj speciala atento al la formo, en ar-komponoj geometriaj kiuj moviĝas unuanime. Li minimumis la teatran parton por fokusigi al la movaro, elstarigante la lokan evoluon de siaj dancistoj. Inter liaj plej elstaraj verkoj estas la jenaj: Grosse Fuge (1971), Four Schumann Pieces (1975) kaj Five Tangos (1977), kun muziko de Astor Piazzolla.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De maan in de trapeze (1959; muziko de Benjamin Britten)
- Symphony in three movements (1963; Igor Stravinski)
- Metaforen (1965; D. Lesur)
- Vijf schetsen (1966; Paul Hindemith)
- Variomatic (1968; Lennox Berkeley)
- Squares (1969; Z. Szilassy)
- Grosse Fuge (1971; Ludwig van Beethoven)
- Opus Lemaitre (1972; Johann Sebastian Bach)
- Daphnis en Chloë (1972; Maurice Ravel)
- La konsekro de la printempo (1974; Igor Stravinski)
- Collective symphony (1975; muziko de Igor Stravinski)
- 5 Tango's (1977; Astor Piazzolla)
- Pianovariaties I (1980; J.S. Bach kaj Luigi Dallapiccola)
- II (1981; Sergej Prokofjev)
- III (1982; Erik Satie)
- IV (1982; Claude Debussy)
- V (1984; Claude Debussy)
- Balletscènes (1985; Igor Stravinski)
- Clogs (1987)
- Shaker loops (1988; John Coolidge Adams)
- Black cake (1989), Brainstorm (1989), Visions fugitives (1990; Sergej Prokofjev)
- Andante (1990; Wolfgang Amadeus Mozart)
- Two (1990; Ferruccio Busoni)
- Shorthand – ses pecoj de Stravinski (1993)
- Polish pieces (1995)
- Kammerballet (1995)
- Déjà vu (1995)
- The old man and me (1996)
- Illusion (2000; Erkki-Sven Tüür)
- Frank Bridge Variations (2005; Frank Bridge)
- Six Piano Pieces (2006)
- Dreaming About You (2006)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Abad Carlés, Ana (2004). Historia del ballet y de la danza moderna. Alianza Editorial, Madrid. ISBN 84-206-5666-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2015-11-14 per la retarkivo Wayback Machine