Heinrich David Wilckens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich David Wilckens
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1763 (1763-11-14)
en Wolfenbüttel
Morto 25-an de majo 1832 (1832-05-25) (68-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Okupo
Okupo forestry engineer
vdr

Heinrich David Wilckens, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wilckens Henrik Dávid estis germana-hungarlandana akademia instruisto, la unua instruisto pri arbaroj en Hungarlando.

Heinrich David Wilckens [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1763 en Malsupra Saksio en Wolfenbüttel, li mortis la 25-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Schemnitz (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

H. D. Wilckens studis laŭvice en universitato de Helmstedt, akademio de Freinberg kaj Universitato de Göttingen. Post siaj studoj li estis apotekisto en Saarbrücken, inter 1795–1799 li instruis en Waltershausen. En 1808 li alvenis por instrui en Hungarion al Bergakademie. Li kolektis por la akademio burĝonojn, foliojn, florojn, semojn, li projektis la botanikan ĝardenon kaj arbaron por praktikadi. Li instruis kiel katedrestro inter 1809 kaj 1832 ĉ. 232 studentojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Forstmännische lehre von dem Oertlichen (1800)
  • Die Aufgangsgründe der natürlichen Holzzucht (1801)
  • Forstkunde (5 volumoj restis en manuskripto)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Memorkolono kreita en 1912, sed la alvenantaj ĉeĥoj-slovakoj plene detruis ĝin en 1919, en Sopron en 1958 oni kreis memorŝtonon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]