Hermann Mayer Salomon Goldschmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Mayer Salomon Goldschmidt
Persona informo
NomoHermann Mayer Salomon Goldschmidt
Dato de naskiĝo17-a de junio 1802
NaskiĝlokoFrankfurto ĉe Majno
Dato de morto30-a de aŭgusto 1866
MortolokoFontainebleau
Aĝo je morto64
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj pentristo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo, franca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Hermann Mayer Salomon Goldschmidt (naskiĝis la 17-an de junio 1802 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 30-an de aŭgusto 1866 en Fontainebleau) amatora germana astronomo kaj pentristo Li pasis grandan parton de sia vivo kaj karieris en Francio.

Vivo

Filo de juda komercisto de Frankfurto, li unue laboris en la familia vendejo. Vizitinta artajn galeriojn en Nederlando, li malkovris sian alvokiĝon por la pentrado, pri kiu li unue studis en Munkeno kaj, ekde 1836, en Parizo.

Tie, li spektis prelegon, kiun donis Urbain Le Verrier en la Observatorio de Parizo okaze de la luna eklipso de 31-a de marto 1847. Tiu vekas lian intereson por la astronomio.

Li aĉetis teleskopon de 52 mm de diametro (per la mono de la vendo de du portretoj de Galilejo, kiujn li faris dum restado en Florenco) kaj instalis observatorion en sian loĝejon ĉe strato "de l'Ancienne-Commédie", supre de la Kafejo Procope, de kie li malkovris sian unuan asteroidon: 21 Luteco la 15-an de novembro 1852.

Hermann Goldschmidt neniam estis dungita de la Observatorio de Parizo, kaj ne havis grandajn monrimedojn. Tamen en 1862 li ricevis pension de 1500 frankoj.

Trafita de diabeto, li retiriĝis en Fontainebleau, kie li mortis en 1866.

Malkovritaj asteroidoj : 14
21 Luteco 15-a de novembro 1852
32 Pomono 26-a de oktobro 1854
36 Atalanto 5-a de oktobro 1855
40 Harmonio 31-a de marto 1856
41 Dafno 22-a de majo 1856
44 Niso 27-a de majo 1857
45 Eŭgenio 27-a de junio 1857
56 Meleto 9-a de septembro 1857
48 Doriso 19-a de septembro 1857
49 Paleso 19-a de septembro 1857
52 Eŭropo 4-a de februaro 1858
54 Aleksandro 10-a de septembro 1858
61 Danao 9-a de septembro 1860
70 Panopeo 5-a de majo 1861

Sciencaj eltrovoj

Li komence ĝisdatigis la ĉielajn mapojn kaj malkovris plurajn variantajn stelojn. Li malkovris 14 asteroidoj inter 1852 kaj 1861. Ĉe la unua li rimarkis kaj observis la ombrostriojn, kiuj aperas en la minutoj antaŭ suneklipso. Li kredis observi novan sateliton de Saturno, kiun li nomis "Ĥirono". Tiu objekto neniam estis retrovita (la nomo de Ĥirono estis poste donita al unu objeko meza inter kometo kaj asteroido).

Honoroj

En lia honoro, oni donis lian nomon al:


Noto kaj referencoj

  1. Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
  2. Prelego de la prezidento de Royal Astronomical Society okaze de la donaco de la Ora Medalo al Hermann Goldschmidt (angle)
  3. JPL Small-Body Database Browser 1614 Goldschmidt (1952 HA) (angle)

Eksteraj ligiloj