Herta Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herta Müller
Nobel-premiito
Herta Müller en 2019
Herta Müller en 2019
Persona informo
Herta Müller
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1953 (1953-08-17) (70-jaraĝa)
en Nițchidorf
Lingvoj germanarumana vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco GermanioRumanio vd
Alma mater Okcidenta Universitato de Timișoara vd
Subskribo Herta Müller
Familio
Edz(in)o Richard Wagner • Harry Merkle vd
Profesio
Okupo verkistolingvisto • poeto • tradukisto • romanisto • eseisto vd
Laborkampo poezioeseo vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1976– vd
Verkado
Verkoj Nadirs ❦
The Passport ❦
The Land of Green Plums ❦
La malsata anĝelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herta MÜLLER (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1953 en Nițchidorf, kiel anino de la banataj ŝvaboj, germana minoritato de la regiono Banat, en Rumanio) estas germanlingva verkistino.

En 1987 ŝi transmigris el Rumanio kaj de tiam vivas en Berlino. Ŝi havis malfacilaĵojn kun la komunisma ŝtato, ĉar ŝi rifuzis kunlaboron kun la sekreta polico Securitate. Ŝiaj verkoj priskribas moralajn fiagojn de homoj, male al la radianta bildo, kiun la reĝimo volis prezenti. Ŝi priskribis la hipokriton en vilaĝa vivo, maltoleremon, koruptadon kaj krudan subpremon de la "ne-kiel-ni-uloj".

Ŝi estas unu el la lastaj verkistoj de banataj ŝvaboj, ĉar en la dua duono de la 20-a jarcento preskaŭ ĉiuj transmigris el Rumanio al Germanio kaj tie vivas dise inter aliaj germanoj.

En 2004 oni aljuĝis al ŝi la Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. En 2009 ŝi ricevis la Nobel-premion pri literaturo ĉar "plej bone priskribis pejzaĝojn de senhejmuloj en ŝia densigita poezio kaj celkonscia prozo." Ŝia verkaro temigas la priskribon de vivo en la komunista Rumanio de Nicolae Ceausescu.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Niederungen (1982, cenzurita, eldonita sencenzure pli poste en Germanio)
  • Der Mensch ist ein großer Fasan auf der Welt (1986)
  • Barfüßiger Februar (1987), novelaro
  • Reisende auf einem Bein (1989)
  • Eine warme Kartoffel ist ein warmes Bett (1992)
  • Der Teufel sitzt im Spiegel (1991)
  • Der Fuchs war damals schon der Jäger (1992)
  • Herztier (1994)
  • Hunger und Seide (1995)
  • Atemschaukel (La malsata anĝelo, 2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]