Historio de Esperanto en Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la lasta kvarono de la 19-a jarcento Bulgario, liberigita en 1878 el otomana jugo, estis ege postrestinta en sia ekonomia kaj sociala evoluo. Tamen ĝia popolo estis sciema kaj sub la influo de la progresema rusa kulturo ekĝermis la vivo spirita. Formiĝis kultur-klerigaj kaj politikaj organizaĵoj.

En tiu malproksima tempo pri Esperanto interesiĝis nur kleraj homoj, scipovantaj la rusan lingvon. La unuaj informoj pri esperanto atingis la bulgarojn per la ruslingvaj gazetoj "Niva" kaj "Ruskij vestnik". Ja la unua libro de Esperanto estis lerno-libro por rusoj.

La pioniroj[redakti | redakti fonton]

Estraro de la klubo Aŭroro en Sofio, 1902

Tiu ĉi glora generacio kunpuŝiĝis kun diversaj problemoj -- skeptikismo, manko de monrimedoj por propagando, mokoj fare de filistroj kaj ŝovinistoj, sed la obstinaj pioniroj venkis la obstaklojn kaj varbis adeptojn.

Dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanto-klubo fondiĝis en Plovdiv, sekvis ĝin la klubo Aŭroro en Sofio.

La lokaj apostoloj[redakti | redakti fonton]

Gazetoj de la epoko[redakti | redakti fonton]

La iniciatintoj de landa asocio[redakti | redakti fonton]

La iniciaton pri fondo de landa esperanto-organizo prenis sur sin la entreprenemaj esperantistoj en Veliko Tarnovo. En tia pitoreska urbo, fama pro sia glora pasinteco, iama ĉefurbo de la Dua bulgara regno, aktivis Ĥristo Rjaĥovski, Nikola Zlatev, Mara Abaĝieva, Ĥristo Ĥaralambev kaj aliaj. La inaŭguro de la fondkongreso okazis la 6-an de aŭgusto 1907 en la lernejo "Jozefo la Unua" (nun "Nikola Vapcarov") en ĉeesto de 26 delegitoj, reprezentantoj de 14 societoj. Prezidanto de la nove fondita Bulgara Esperantisto-Ligo (BEL) estiĝis Ĥristo Ĥaralambiev, la redaktoro de la gazeto "Lumo". Pro la tiamaj kondiĉoj la centra estraro de la Ligo migradis. Dum 1907-1908 ĝi troviĝis en Veliko Tarnovo. 1908-1910 en Ŝumen kun prezidanto Ilia Silvestriev, 1910-1928 en Sofio kun prezidanto Georgi Aktarĝiev, 1928-1930 en Ruse kaj depost 1930 en Sofio. La ĉefurbo estiĝis konstanta sidejo de la asocio, kie ĝi en 1926 transbaptixgis kiel Bulgara Esperanto-Asocio (BEA).

La oficiala organo[redakti | redakti fonton]

Bulgara Esperantisto ekaperis en 1919, redaktoroj alternis: Atanas D. Atanasov (ADA), Asen Grigorov, Stefan Hesapĉiev, Stojan Ĝuĝev, Canko Murgin, Violin Oljanov, Kunĉo Válev kaj Donĉo Hitrov, nepo de la iama internacia esperanto-aganto Panajot Hitrov. Paralele kun Bulgara Esperantisto aperadis esperantaj gazetoj en aliaj urboj. Precipe aktivis en tiu rilato Dimitr Malĉev. Sinsekve li redaktis gazetojn Semo, monatan Kulturo kaj eĉ ĉiutagan Telegramo.

Antaŭ la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La ciferoj parolas[redakti | redakti fonton]

Oni vendis pli ol 70 000 ekzemplerojn de lernolibro de Atanas D. Atanasov (pseŭdonimo ADA). La vortaro de Ivan Krestanov havis tri eldonojn. Pli ol 12 mil vortaroj disvendiĝis de la aŭtoroj Haralambi Baĉvarov kaj Atanas Nikolov. Dudek mil vortaroj de ADA, Ivan Sarafov k.a. elĉerpiĝis en la 1960-aj jaroj. La poŝvortaroj de Asen Grigorov aperis en 9 eldonoj. La vortaro de Violin Oljanov disvendiĝis en 8.000 ekzempleroj. En 30.000 ekzemperoj vendiĝis la lernolibro de Ivan Sarafov, Simeon Hesapĉiev, Kunĉo Valev.

Esperanto en servo de la bulgara kulturo[redakti | redakti fonton]

Pluraj spertaj tradukistoj metis antaŭ sin la taskon konigi al la esperanta mondo verkojn de bulgaraj poetoj kaj beletristoj. Kiel tradukistoj distingiĝis Ivan Krestanov, Georgi Atanasov, ADA; Dimitar Zlatarski, Georgi Harŝev, Simeon Hesapĉiev; Stefka Hristova: Atanas Lakov, Georgi Fandakov, Hristo Gorov, Ivan Dobrev, Asen Grigorov, Tvan Saratov, Simeon M. Simeonov, Krastju Georgiev, David Sasonov, Nikola Aleksiev, St. Kiraĝiev k.a.

En 1925 aperis Bulgara Antologio kompilita de Ivan Krestanov. En ĝi estas reprezentitaj la plej konataj bulgaraj poetoj kaj verkistoj. Krestanov verkis ankaŭ la libron La Bulgara Lando kaj Popolo.

Oficiala subteno[redakti | redakti fonton]

La Ministrejo de Instruado en 1912 rekomendis al la lernantoj la lernolibron de Ivan Krestanov. En 1920 la Ministrejo de Popola Klerigado rekomendis la lingvon al la mezgradaj lernejoj. En 1921 per dekreto de la Ministrejo, Esperanto iĝis oficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto (tio okazis same en 1981).

Laborista movado[redakti | redakti fonton]

En la periodo post la unua mondmilito granda parto de la esperantistoj simpatiis al socialismaj ideoj. En urboj kun industria proletaro fondiĝis laboristaj rondetoj, kiuj en 1922 unuiĝis en Balkana liberiga stelo kun la celo meti esperanton je servo de laborista klaso. Meritplenaj agantoj dum tiu periodo estis en Sofio Panajot Kolev, Stefin Nenkov, Angel Nikolov kaj Meleŝko Siŝkot, en Plovdiv - Konstantin Mateev, Ivan Armin, Ivan Savov kaj Todor Iŝev; en Asenovgrad - Ivan Kostov kaj Atanas Pavlov, en Gabrovo - Vasil Tabakov.

BuLEA[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝa heredanto kaj daŭriganto de la Balkan liberiga stelo estis la Bulgara Laborista Esperantista Asocio (BuLEA), kiu faris siajn unuajn paŝojn en fino de la 1920-aj jaroj (1929-30). BuLEA eldonis la gazetojn Balkana laboristo, Internacia lingvo, Laborist-kamparana korespondanto (lastaj du en bulgara lingvo), propagandajn broŝurojn, vortarojn, lernolibrojn.

BuLEA aliĝis al Internacio de proletaj esperantistoj (IPE) kaj la anoj de la asocio transiris al BEA en 1934, kiam BuLEA eksterleĝiĝis.

Esperantistoj partoprenis la rezistan movadon dum la dua mondmilito (Nikol Ŝopov, estro de batalgrupo, David Sasonov kaj multaj aliaj).

Post la dua mondmilito, en 1945 aperis la gazeto Internacia Kulturo (redaktis Asen Grigorov), la BEA-n prezidis Stojan Ĝuĝev, fondiĝis bulgara esperantista kooperativo. Poste okazis kongresoj, denove aperis Bulgara Esperantisto. Oni fondis en 1958 Sofian Esperanto-teatron.

Okazis UK-j en 1963 (Sofio), 1978 (Varna), TEJO-kongresoj en 1963 (Vraca) kaj (1978) Veliko Tarnovo.

Post kolapso de socialismo[redakti | redakti fonton]

La movado ŝrumpiĝis, ĉesis apero de Bulgara Esperantisto, oni apenaŭ aŭdis pri Esperanto-eventoj en Bulgario. Malgraŭ ĉio, la 49-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Vraca en 1993 kaj la 81-a kongreso de SAT okazis en Kazanlako en 2009.