Saltu al enhavo

Humphrey Tonkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin en UK 2008
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1939
en Truro
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco anglo
Ŝtataneco Usono
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Universitato Harvard Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Humphrey Tonkin
Okupo
Okupo esperantisto (1956–)
esperantologo
verkisto
profesoro
lingvisto
intervjuito en televida intervjua programo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Honora Prezidanto de TEJO,
prezidinto de TEJO kaj UEA.
vdr
Dosiero:Tonkin1976.jpg
Humphrey Tonkin en 1976

Humphrey Richard Tonkin [hamfri] (naskiĝis la 2-an de decembro 1939 en Truro) estas brita-usona esperantisto, eksa prezidanto de TEJO kaj UEA. Humphrey Tonkin venas de Britio kaj loĝas nun en Usono. Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro). Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.

Tonkin esperantistiĝis en 1956. Li kunfondis la junularan Esperanto-asocion en Britio en 1959. De 1961 ĝis 1971 li estis Estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis la revuon Kontakto; li ankaŭ estis ties unua redaktoro.

En la UK de Hamburgo en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li restis sur la posteno ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj plenrajta membro de AIS San-Marino.

Tonkin estas Honora Prezidanto de TEJO (ekde 1971) kaj ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Cetere li estas estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), redaktas la interlingvistan parton de la bibliografio de MLA, prestiĝa faka bibliografio pri lingvistiko kaj literaturscienco. Li kunredaktas la revuon Language Problems & Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado). Li verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn. Li grave kontribuis al la nuntempe aktuala statuto de UEA el 1980.

2010 UEA eldonis La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins ISBN 978-92-9017-113-3 .

Publikigaĵoj

(elekto)

Eksteraj ligiloj

Trovu « Humphrey Tonkin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Ivo Lapenna
Grégoire Maertens
19741980
19861989
Grégoire Maertens
John C. Wells