La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La arto labori kune kun subtitolo "festlibro por Humphrey Tonkin" estas omaĝa libro redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins kaj en 2010 eldonita de UEA en Roterdamo (ISBN 978-92-9017-113-3).

Al la 901-paĝa libro kontribuis en la enkonduko la tiama prezidanto de UEA Probal Dasgupta, la redaktoroj kaj Ludoviko K. Zaleski-Zamenhof. Krome kontribuis (en alfabeta ordo):

Hèctor Alòs i Font, Hans Bakker, Peter Baláž, Baldur Ragnarsson, Vĕra Barandovská-Frank, José Antonio del Barrio, Marc Bavant, Vilmos Benczik, Jennifer Bishop, Detlev Blanke, Wera Blanke, Thomas Bormann, Werner Bormann, Ed Borsboom, Marjorie Boulton, Edmond Brent, Mikaelo Bronŝtejn, Dalibor Brozović, Jorge Camacho, Duncan Charters, Petro Chrdle, Renato Corsetti, Till Dahlenburg, Probal Dasgupta, Roman Dobrzyński, Michel Duc Goninaz, Aleksandr D. Duličenko, Ziko van Dijk, István Ertl, Etsuo Miyoshi, Imre Ferenczy, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Reinhard Fössmeier, Claude Gacond, Zbigniew Galor, Michele Gazzola, Christopher Gledhill, Federico Gobbo, Ursula Grattapaglia, Paul Gubbins, István Gulyás, Wim Jansen, Tomas Jansson, Kimura Goro Christoph, Boris Kolker, Katalin Kováts, Ilona Koutny, Liu Haitao, Tacuo Huĝimoto, Christer Kiselman, Sergej N. Kuznetsov, Mauro La Torre, E. James Lieberman, Jouko Lindstedt, Ulrich Lins, Michela Lipari, Anna Löwenstein, Ulla Luin, Laŭlum, Stefan MacGill, Grégoire Maertens, Hans Michael Maitzen, Miroslav Malovec, Geraldo Mattos, Dan Maxwell, Aleksandro S. Melnikov, Georgi Mihalkov, Ken Miner, Carlo Minnaja, Doron Modan, György Nanovfszky, Vlastimil Novobilský, Frank Nuessel, Ivo Osibov, Radojica Petrović, Jukka Pietiläinen, Barbara Pietrzak, Otto Prytz, Orlando E. Raola, Nikola Rašić, Seán Ó Riain, A. Giridhar Rao, Victor Sadler, Vladimir Samodaj, Bo Sandelin, Klaus Schubert, Bruce Sherwood, Shi Chengtai, So Gilsu, Spomenka Štimec, Syôzi Keiko, Tan Xiuzhu, Trevor Steele, Petâr Todorov, Renée Triolle, Rafaela Urueña Álvarez, José Antonio Vergara, Amri Wandel, John Wells, Bengt-Arne Wickström kaj Toon Witkam.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

La respektivaj tekstoj, laŭ ordo de apero kaj ene de la respektivaj temoj, estas la jenaj:

  • Mark Fettes, "Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme". Biografia konversacio kun Humphrey Tonkin, intervjuo en kiu HT parolas pri si mem, sia vivo kaj profesia kaj esperantisma.

II Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado[redakti | redakti fonton]

  • Frank Nuessel, Humphrey Tonkin kaj "Language Problems and Language Planning", revizio de la agado de HT ĉefe pere de la gazeto LPLP.
  • Jouko Lindstedt, Lingvo - rimedo aŭ resurso?; tiu eseo uzante la metaforojn rimedo kaj resurso, preskaŭ sinonimaj, sed ne tiom, referencas al la socia fenomeno de lingvo, kaj precize pri la angla, Esperanto kaj aliaj. La angla estas ne rimedo alproprigebla, sed resurso posedata kaj kontolata de la parolantoj denaskaj.[1] Aliaj ideoj pritraktitaj estas: E-o kiel nenies gepatra lingvo, sed kun denaskaj parolantoj; facila lingvo, sed kun multaj parolantoj kiuj neniam posedas ĝin komplete; neŭtrala sed kun eŭropecaj leksiko kaj gramatiko; kun neŭtrala movado sed ne indiferenta; kun internacia literaturo, sed foje tre persona aŭ loka. Esperanto estas rimedo facile alproprigebla, sed neniu grupo de homoj posedas ĝin, kiel resurson.[2]
  • Vilmos Benczik, Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo; temas pri eseo kiu startas el la diferenco inter parola kaj skriba lingvo, kaj laŭiras tra la aperoj de diversaj teknologioj kaj ties rezultoj. Kvankam teknologioj pli kaj pli separiĝas el la parola komunikado, ĉe "ĉiuj komunikadaj teknologioj kuŝas la deziro rekrei [...] la vizaĝ-al-vizaĝan homan komunikadon."[3] Kaj lingvo kaj skribo estas konsiderataj teknologioj, kaj tiuj ĉiam okazigas kaj progresojn kaj perdojn. Ekzemple "Skribo ne estas perfekta komunikada teknologio [...] malkapablas registri ankaŭ la supersegmentajn rimedojn"."[4] Sed danke al tio la skriba lingvo fariĝis pli abstrakta. Bildoj kaj ĉefe fotografado registris eksterlingvajn komunikadajn rimedojn, dum filmo, televido kaj komputila bildofarado multobligis la procezon. Presado atingis "fiksitecon kaj objektecon" sed komputilaj tekstoj multe poli utilas diversmaniere dum reduktiĝas fiksiteco kaj objekteco. Tiom da teknologioj iel kondukas al postlitereco.
  • Rafaela Urueña Álvarez, La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo; estas analizo pri kiel, kiam kaj kiom la internaciaj organizoj protektas la komunan havaĵon kaj partikulare la kulturan heredaĵon. Oni eliras el la koncepto de kultura heredaĵo kaj ene de ĝi pri la gravo de lingvo kiel esenca ties elemento. El tiuj "oni parolas proksimume 6 800 lingvojn, laŭ Unesko, la duono estas en danĝero de estingiĝo, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% de la lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi.[5] Dum la ŝtataj registaroj plej ofte prifajfas pri tiu problemo, la esperanta komunumo plej oftes agnoskas lingvojn kiel riĉeco. La nemateria kultura heredaĵo normale plenumas tri kondiĉojn: esti vivanta, evoluanta kaj translima; ankaŭ Esperanto plenumas tiujn tri postulojn, sed "Esperanto ne povas esti agnoskata pro la fakto, ke ĝi ne estas parolata ene de iu teritorio."[6] Same estas agnoskataj nek dialektoj, nek lingvoj de enmigrintoj. La fundo de la maroj havas agnoskitan protekton, sed ankaŭ ne havas tion la spaco aŭ la Antarkto.
  • Dan Maxwell, La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin; tiu eseo temas pri la kvar ĉefaj iloj por superi lingvobarieron, nome lingvolernado, planlingvoj, tradukado, kaj tradukmaŝinoj. Oni analizas kiel tio fukcias en la jenaj kampoj kie okazas plej ofte problemoj pro lingvobarieroj, nome en turismo, scienco, komerco, migrado kaj politiko. Ĉe lingvolernado oni detektas problemojn pro malfacileco, enorma kvanto de lingo, pezo de leksiko ktp. Ĉe planlingvoj oni analizas ne nur Esperanton sed ankaŭ el Volapük al la KlingonaLojban kaj Glosa; tamen temas pri nekonata aŭ nekomprenebla solvo por la plej granda parto de la homaro.[7] Tradukado prezentas la problemon de la tiom multaj tradukistoj necesaj ekzemple en internaciaj organizoj. Perkomputila tradukado ankoraŭ bezonas plibonigon sed montriĝas kiel estonteca grava ilo.
  • Bengt-Arne Wickström, Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco; tiu estas kurioza analizo de la rilato inter la lingvaj rajtoj (ĉefe de minoritato kompare al majoritato) kaj justeco. Fakte la aŭtoro eliras el difinoj de tri ankaŭ rilataj konceptoj nome egaleco, efikeco kaj justeco. Li difinas tiun lastan kiel efika finstato, kiu estas alirebla per paretoplibonigo super egaleco.[8] La kerno de la eseo fokusiĝas al matematikaj formuloj per kiu la aŭtoro klarigas la ekonomikan aliron al la koncepto de pagpreteco, sur kiu oni fundamentas la plenumon de la lingvaj rajtoj, ĉefe de minoritato.
  • Federico Gobbo, Lingvoplanado kaj planlingvoj; tiu eseeto temas pri scienco interlingvistiko kaj fako lingvoplanado. Planado okazas en tri niveloj, nome unue statusa kaj akira (kion plenumas Esperanto) kaj korpusa planado. Gobbo difinas la konceptojn de ellaborata lingvo, distanca lingvo (ekzemple Volapuko) kaj tegmenta lingvo super aliaj (ekzemple Esperanto). Oni konsideras ankaŭ Idon kaj aliaj.
  • Liu Haitao, Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko; tio estas meditado pri la teknikaj problemoj kiuj informadiko okazigas al aliaj lingvoj, krom la angla, por kiu estis konstruita la nova socio de la komunikado kaj Interreto. Tio estas problemo kaj por minoritataj lingvoj unuflanke, kaj ankaŭ por neminoritataj, kiel la ĉina, kiu trovas teknikajn problemojn por siaj karaktroj. La aŭtoro bazigas siajn asertojn sur komparaj tabeloj de statistikoj el la uzado de Interreto en diversaj lingvoj. Necesas internacia normo, fare de politikistoj kaj lingvoplanistoj por eviti tiujn danĝerojn.
  • Sabine Fiedler, Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo; per tiu eseo la aŭtorino eliras el supraĵa analizo de la hegemonia uzado de la angla en la internacia lingva komunikado. Diversaj proponoj estas konsideritaj kiel eblaj solvoj, nome multlingvismo/plurlingvismo (solvo preferata de idealistoj, lingvoinstruistoj kaj timantoj ke la "propra lingvo povus malaperi");[9] EuroCom por European Intercomprehension, nome klopodo akiri pasivan legokompetentecon en almenaŭ unu lingvo de la sama familio; la angla kiel lingvofrankao kaj iom malsimila lingvo disde la angla kun propraj karakterizaĵoj, kio estus alloga ĉar donus memfidon al lernantoj; pago de kompensoj, malfacile kalkuleblaj; revivigo de morta lingvo kiel la latina; aŭ planlingvo kiel Esperanto, por kio eblas rekonstruado de fremdlingva instruado kaj financa flanko, sed trafas abomenon kontraŭ artefarita lingvo.
  • Bo Sandelin, De la germana al la angla en sveda ekonomiko; tiu verkaĵo analizas kiel la germana lingvo perdis uzadon en la fako ekonomiko en universitatoj de Svedio laŭlonge de la 20a jarcento favore al la angla. Startante el hegemonia situo fine de la 19a jarcento, kiam plej svedaj universitatanoj venis al Germanio, oni analizas statistike la lingvojn de bibliotekaj libroj, la lingvon de doktoraj disertacioj, la lingvon de cititaj verkoj, kaj la lingvon de instruado, ekzemple de lernolibroj. Ĉiuj parametroj donas saman rezulton, ke la germana komencis perdi sian pozicion ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj kaj ĉio pluiĝis dum la jarcento, ke la angla anstataŭis ne nur la germanan sed nun eĉ hegemonias super la sveda. La historiaj okazaĵoj de la Unua Mondmilito kaj de la Dua Mondmilito pliakriĝis tiun evoluon, sed ne estis tiom gravaj faktoroj. Ankaŭ ludis gravan rolon la anstataŭo de la historia skolo de germana deveno per la dedukta teoria rezonado plej uzata en usonaj universitatoj.
  • Dalibor Brozović, La angla kaj Esperanto: pripensoj pri la estonteco; estas malgranda eseeto aŭ artikolo pri la duboj ĉu finfine la angla jam estos la internacia lingvo porĉiame, konsiderinte ke jam la germana perdis tiun postenon en la centro de Eŭropo; el tio oni aliras al konataj argumentoj favore al Esperanto.
  • István Ertl, Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?; la aŭtoro analizas la eblojn de Esperanto iam estis iel agnoskita de Eŭropa Unio. Li komentas la rolojn de EEU, de EDE, de la identeco de Esperantistoj, ties kontraŭojn al la angla, ties manko de sufiĉa terminologio, ties neprofesiecon, ktp. La aŭtoro konsideras la malprobablajn eblojn ke Esperanto estu iel akceptata, ekazemple kiel lernilo, kiel pontolingvo aŭ por interŝanĝoj. Por tio necesas plivastigo de la komunumo, plifortigo de infrastrukturoj kaj tradukoj.
  • Michele Gazzola, Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo; la aŭtoro analizas la procezon de integrigo de universitatoj cele al atingo de plej alta kvalito. Tio eblas pere de indikiloj, kio konsistas ĉefe el citaĵoj en angla, kaj de internacia libera moveblo de studentoj, por kies altiro ankaŭ oni proponas kursojn en la angla. Tio kondukas al stato de lingva maljusteco, tio estas, la lingva hegemonio rezultas en avantaĝoj por anglaparolantoj kiuj ne devas fari streĉojn por publikigi, prelegi aŭ elekti vojon al akademia progreso. Redistribuo en lingvo-politiko bezonos reformon en katalogmaniero, konsideron de lingva diverseco, uzadon de lokaj lingvoj, kaj ŝanĝon de sistemo pri aŭtoraj rajtoj kiuj estu pli multekostaj por anglaparolantoj, kiel kompenso.
  • A. Giridhar Rao, Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko; la lingva stato de Barato estas ege komplika. Ne estas interkonsento pri la ombro de parolataj lingvoj: 415 ĉe Ethnologue, 299 por lingvisto Annamalai, 122 laŭ la registaro ktp. El tiuj, tre diversaj nombroj estas uzataj en amaskomunikilojinstrusistemo, nur 18 en la lastaj jaroj. Estas 18 skribsistemoj kaj 23 "oficialaj" lingvoj. Estas kelkaj juraj garantioj. Tamen restas minacoj pro malgrandaj nombroj, ekzemple por pli ol 100 endanĝerigitaj lingvoj, minacoj pro religipolitikaj kialoj, ekzemple kontraŭ la urdua, kiel lingvo de islamanoj, sed parolata de pli ol 51 milionoj da parolantoj, kaj minacoj pro ekskludigaj politikoj, kiel kontraŭ la konkana kun ne certa popolnombrado inter 2 kaj 7 milionoj kaj ne propra skribsistemo, sed kvin el aliaj lingvoj. Eduksistemo en negepatra lingvo kondukas al forlaso, fakte "elŝovado" de infanoj kaj analfabeteco de virinoj ĝis 74 %.[10] Estas esperigaj iniciatoj, ekzemple de neregistaraj organizoj, de instruado per gepatraj lingvoj, de "pontaj programoj", ekzemple en Orislando de parolantoj de la koja kiu lernas en orija, de transiro al regiona lingvo aŭ rekte al la angla.
  • Kimura Goro Christoph, La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj; la kornvala lingvo estas minoritata kaj disa en sia regiono same kiel Esperanto, kun kiu ĝi havas aliajn similaĵojn. Dekomence oni devas agnoski la karakteron de la kornvala kiel planlingvo por revivigo de iama lingvo, ne kiel la hebrea, ĉar ĝi ĝuis prestiĝon kaj komunikan bezonon, kio mankas al la kornvala, kiu nur en la 21-a jarcento sukcesis havi oficialan agnoskon. Simile (ne same) kiel ĉe Esperanto, ankaŭ la kornvala kreis "regionan lingvon sen denaskulara kerno", kaj tio pere de "kursoj, kluboj, kunvenoj kaj seminarioj"; tiele aperis originala literaturo kaj organizo por familio, nun same kiel ĉe Esperanto. Oni indikas kvar komunajn trajtojn por ambaŭ lingvoj: volontuleco, ne-etneco (multaj lernantoj de la kornvala ne estas kornval-devenaj), ne-teritorieco (ĉar la kornvala estas disa en apartaj lokoj) kaj interna ideo, anstataŭ "ekonomia aŭ profesia neceso", sed por la kornvala konsistas en liberigo de la regiono "de la nuntempa marĝeneco".[11] Aliaj hazardaj similaĵoj estas la kreiva aliro al la lingvo kaj la kontribuo de iu Tonkin, nome Thomas Tonkin (1678-1742), estante Humphrey Tonkin mem kornvaldevena. Pro ĉio tio la aŭtoro proponas ke Esperanto lernu el la kornvala fari sociologiajn kaj lingvokapablajn studojn, dum la kornvala lernu el Esperanto fronti la skismojn.
  • Seán Ó Riain, La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?; post mallonga priskribo de la irlanda lingvo kaj ties historio, la aŭtoro skizas kelkajn similaĵojn de tiu kun Esperanto. Konstatinte la malsukceson de lernado de lingvoj en la eduksistemo de Irlando kaj de la irlanda kaj de aliaj lingvoj kiel la franca tradicie aŭ la germana pli ĵuse, la teksto proponas la uzadon de Esperanto kiel propedeŭtika aŭ lernfaciliga studobjekto.

III Interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

  • José Antonio Vergara, Interlingvismo kaj scienca kulturo; la aŭtoro rilatigas la kreskon de la scienco kiel universale alirebla kontraŭ la dividoj inter havantoj kaj nehavantoj kaj la maljusteco de ekzisto de reganta lingvo en scienco kia estas la angla. FAkte tio okazis kiel rezulto de procezo sufiĉe lastatempa el longdaŭra historia vidpunkto,[12] kiu pintis post la Dua Mondmilito kiam koincidis la pliintensiĝo de la sociekonomia rolo de la scienco kun la forvaporiĝo de antaŭa, limigita plurlingvismo. Li montras ekzemplojn el Sri-Lanko kaj Sudafriko, kie la propraj lingvoj ne povas esti uzataj por sciencaj celoj. Li proponas kiel klopodo malpliigi la monopolon de la angla eventualan uzadon de Esperanto (aŭ iu alia similspeca lingvo)[13] kaj montras kiel ekzemploj la atingoj de la esperantaj Vikipedio kaj la Serio Scienca Penso de UEA.
  • Sergej N. Kuznetsov, Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko; ĉirkaŭ la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj okazis ĉefe en Usono kontaktoj inter lingvistoj (LSA) kaj defendantoj de internaciaj lingvoj, kiaj Esperanto (IALA). Ĉirkaŭ 1905 "Esperanto jam estis venkinta siajn antaŭajn konkurantojn", dum "la franca pli kaj pli cedis terenon al la angla".[14] Tamen la panoramo ŝanĝiĝis: en 1907 "ektondris la Ido-skismo" kaj post la Unua Mondmilito la Ligo de Nacioj helpis la formadon de klubo de mondolingvoj. En la 1920-aj jaroj aperis nova entuziasmo pri la "fina venko" de Esperanto. Gravis la figuro de Alice Vanderbilt Morris kiu klopodis kunigi lingvistojn kun interlingvistoj. La memorando de Edward Sapir proponis novan internacian helpan lingvon kun pli limigita fonetiko, kio estus malkongrua kun heredata vortotrezoro. Ankaŭ Nikolai Trubetzkoy sekvas tiun tendencon. Ĉiuokaze IALA iel sukcesis ĉar "progresigis la teorion de internacia lingvo kaj kontribuis al ties enigo en la ĝeneralan diapazonon de la nuntempa lingvoscienco".[15] En 1930 Otto Jespersen anoncis la aperon de nova sciecno nome "interlingvistiko" kiu "esploras la strukturon kaj bazajn nociojn de ĉiuj lingvoj cele al establo de normo por interlingvoj".[16] Finfine en Kopenhago (1936) oni kliniĝis al naturalismo, dum la lasta produkto de la klopodoj de interlingvistoj (inter kiuj André Martinet) estis Interlingua. Post la Dua Mondmilito denove la lingva panoramo ŝanĝiĝis: la nombro de etnaj lingvoj konstante malkreskas (pro malapero de minorittaj lingoj), sed la nombro de interetnaj lingvoj [...] konstante kreskas.[17] Kaj post la disfalo de Sovetunio, en la mondo hegemonias kapitalismo, kaj lingve la usona angla. Sed ĉefa ŝanĝo por interlingvistiko estas ke Naturaj interlingvoj (angla, frana, rusa...) vere ofte estas uzataj kiel lingvoj helpaj, [dum] artaj interlingvoj evoluis alidirekte, nome por ĉefa lingvo, ne helpa interetna.[18]
  • Aleksandr D. Duliĉenko, Tezoj pri slava interlingvistiko; nome 11 tezoj pri slava interlingvistiko, nome "ke ĝermanaj kaj romanaj lingvoprojektoj kaj proponoj precipe pretendas je tutmonda disvastigo, dum slavaj lingvoprojektoj estas destinita por regiona disvastigo."[19] Tio estas ĝi klopodas al tutslava lingvo, kaj tiele oni listigas ĝis 21 tiajn projektojn., inter kiuj elstaras la malnova eklezia slava lingvo, la rusa lingvo kaj la serbokroata lingvo.
  • Vera Barandovska-Frank, Arto inter lingvo kaj literaturo; jam en antaŭinterreta erao estis multaj klopodoj krei apartajn lingvaĵojn kiel arta materialo en literaturo, poezio aparte, filmoj, teatro, muziko, komiksoj ktp., el kio oni montras ekzemplojn. En la interreta nuntempo estis multaj retejoj kiuj kolektis listojn kaj montrojn de artefaritaj lingvoj (laŭ multaj aliaj difinoj ĉefe conlang). Tie oni listigis ĝis 1200 tiajn lingvojn. Estas diversaj tipoj de artaj lingvoj, nome artaĵoj: Fikcilingvoj estas konstruataj kuntekste de fikcia mondo (aŭ inverse); Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj kaj mikronacioj, ekzemple Talossa; Personaj lingvoj servas al la propra uzo de siaj aŭtoroj, iel kiel kaŝlingvoj proksime al mistikismo; Serĉaj lingvoj estas kreitaj ĉefe por amuzo, kiel Europanto aŭ Oou. Resume en unua grupo estu lingvaĵoj por karakterizi rolulon kiel Nagini en Harry Potter, por arta avangardo, per komputilo ktp; en dua grupo, ellaboritaj lingvoprojektoj kun malgrandaj lingvokomunumoj, kiaj talossanoj aŭ klingona, Toki Pona ktp. Kurioze multaj tiaj pruvoj venas el Usono, kie oni "ne sentas bezonon inventi lingvon por praktikaj celoj."[20]
  • Wera Blanke, Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner; kelkaj esperantistoj estis gravaj terminologoj eĉ ekster Esperantujo. Eugen Wüster en Aŭstrio dediĉis sin al teknikaĵoj ĉefe pri elektriko kaj elektrotekniko. Ernest Drezen en Rusio, respektive Sovetunio, dediĉis sin ankaŭ al "science-teknikaj fak-esprimoj", kaj iĝis grava estro de la esperantisma movado en Sovetunio ĝis esti arestita kaj ekzekutita de la stalinisma "Granda Purigo". En la 1930-aj jaroj Wüster kaj Drezen kunlaboris en starigo de normigaj institucioj. La unua kodo ISA estis proponita de Drezen baze sur Esperanto. morfemoj, sed premo de reprezentantoj de Occidental postulis plian "naturalismon" (fakte plian latinidemon). Finifne nur Wüster kadre de ISO "gvidis la ellaboradon de vortaro pri bazaj nocioj de ilmaŝinoj".[21] Poste ankaŭ Alfred Warner laboris por terminologio, nome por la Terminologia Sekcio de ISAE, ĉefe el la 1950-aj jaroj, kaj en la 1960-aj jaroj kunlaboris kun Eugen Wüster. Wera Blanke eltiras komunaĵojn inter la tri terminologoj (aŭ almenaŭ du el ili), inĝenieroj, pri elektrotekniko, esperantistoj el gimnazianoj, interesatoj ankaŭ pri aliaj planlingvoj, gravaj terminologoj.
  • Claude Gacond, Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio; la aŭtoro priskribas la fondon kaj disvolvigon de la CDELI en La Chaux-de-Fonds, Svisio, elirante el sia propra esperantistiĝo en la urbo kaj sia rilato al ricevitaj libroj. Post la pra-fondo en 1955, oni suferis la perdon de la arkivo de Jules Giliard en 1962, el kies sperto oni lernis por eviti similan perdon de la arkivo de Edmond Privat samjare en 1962. Tio estis la komenco de grava arkivo, kiu naskiĝis cele al konservado de materialo ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri aliaj planlingvoj, kelkaj el kies sekvantoj ankaŭ partoprenis kiel volontuloj en la projekto kune kun majoritato de esperantistoj. En 1967 preskaŭ oni malsukcesis konservi la kolekton de Hans Jakob, sed denove agado de Claude Gacond kaj kunlaborantoj sukcesis savi ĝin. El 2008 la materialo estas rete konsultebla pere de propra retejo [www.cdeli.org] kaj de la svisa bibliotekaro [www.rero.ch]. Laŭlonge de jardekoj en CDELI oni konstatis ke la interlingva situacio ŝanĝis ĉar ne esperantistoj uzis pli la anglan ol la francan, dum esperantistoj restis kiel nuraj subtenantoj de la projekto, kio metis Esperanton kiel nura uzata lingvo inter planlingvanoj.
  • Detlev Blanke, Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL; en la intenco pretigi la lingvon por scienco kaj tekniko, ke ĝi estu objekto de sciencaj esploroj kaj priskribo, kaj por plifortigi la sciencan agadon en kaj por la Esperanto-komunumo oni kreis diversajn klopodon kadre de GDREA (Orienta Germanio), unue KIEK, kiuj havigis kontaktojn kun gvidaj lingvistoj de GDR kaj universitatoj kie ekzistis Esperanto-kursoj. El tio el 1991 oni fondis GIL kiel asocio kiu uzis la germanan en kunsidoj kaj tekstoj sed ankaŭ Esperanton kaj aliajn planlingvojn. Tiu kreis retejon, publikigis bultenon IntI, organizis GIL-konferencojn, publikigis ties aktojn kaj malfermis la eksterajn kontaktojn de Esperanto kun la ekstera etoso de lingvistoj.

IV Esperantologio[redakti | redakti fonton]

  • Ken Miner, La neebleco de priesperanta lingvoscienco; la aŭtoro asertas, ke, krom esperantologio, ne eblas priesperanta lingvoscienco, ĉar mankas indiĝenaj parolantoj, nome tiuj kiuj lernas la lingvon pere de "longdaŭra interagado kun aliaj infanoj". Por aliaj lingvoj, krom gramatiko, la neeblo de kelkaj malĝustaj frazoj estas konstatita pere de malakcepto fare de indiĝenaj parolantoj. En Esperanto ekzistas svageco, spite la leksikan precizecon. Li uzas la ekzemplon de des pli sen ju pli, kio trovas malsimilajn sintenojn en diversaj parolantoj.
  • Wim Jansen, La Fundamenta Esperanto nekontesteble eŭropa, sed...; la aŭtoro komparas la tipologion de la Fundamenta Esperanto kun la ĉefaj trajtoj de milo da lingvoj, dividinte ilin en eŭropaj kaj ekstereŭropaj, por determini la eŭropecon de Esperanto. Li komparas la diversajn trajtojn pri fonemoj, artikoloj, leksiko (numeraloj, koloroj, religiaj terminoj), morfologio (morfemoj), pluralo, akuzativo, adpozicioj, komparo, konjugacio, sintakso (frazordo), akcento kaj negacio. En detala tabelo li montras la pruntojn fare de Zamenhof el la referenclingvoj, nome angla, franca, germana, pola kaj rusa. El tio li konkludas, ke, kiel ĝenerale oni asertas, Esperanto estas tre eŭropeca lingvo, sed ĉefe pro la leksiko, kaj ne tiom pri aliaj gramatikaj trajtoj, ekzemple manko de personmarkado ĉe verboj. 18 el 21 propraĵoj favoras la eŭropecon de Esperanto kaj 12 el 21 ĝian ekstereŭropecon.[22] Akuzativo respegulas la kazecon de germana, pola kaj rusa. La partikulareco de la sistemo de morfemoj en Esperanto estas ke ili estas neŝanĝeblaj, produktivaj kaj memstaraj.
  • Boris Kolker, Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto;
  • Ilona Koutny, Esperantlingva bildo de la mondo;
  • Geraldo Mattos, Instruoj kaj truoj de la Ekzercaro;
  • Christopher Gledhill, Frazeologio, kunokazemo kaj leksiko-gramatiko. La ekzemplo de predikato-komplemento-esprimoj en Esperanto;
  • Aleksandro S. Melnikov, Reflektiĝo de la specifa Esperanto-kulturo en publicistiko;
  • Till Dahlenburg, TON-KIN-O. Aŭ: El la rekvizitejo de la Esperanto-poezio;
  • Klaus Schubert, Kiam Zamenhof perdis sian bastonon. Implicitaj premisoj en planlingvo;
  • John Wells, La frazmelodio en internacia perslektivo;
  • Renato Corsetti, Ŝanĝiĝo de la vortaro en kreolaj lingvoj: la ekzemplo de Esperanto;
  • Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj;
  • Michel Duc Goninaz, Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado;

(daŭrigota)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jouko Lindstedt, Lingvo - rimedo aŭ resurso? en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 54.
  2. Jouko Lindstedt, Lingvo - rimedo aŭ resurso? en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 61.
  3. Vilmos Benczik, Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 64.
  4. Vilmos Benczik, Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 65.
  5. Rafaela Urueña Álvarez, La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 79.
  6. Urueña, p. 82.
  7. Dan Maxwell, La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 96.
  8. Bengt-Arne Wickström, Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 99. Pri la koncepto paretopareta li aludas al ekonomikisto kaj sociologo Wilfried Fritz Pareto (1848-1923).
  9. Sabine Fiedler, Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 126.
  10. A. Giridhar Rao, Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 166.
  11. Kimura Goro Christoph, La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝoj 171-177.
  12. José Antonio Vergara, Interlingvismo kaj scienca kulturo, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 187.
  13. Samloke, paĝo 190.
  14. Sergej N. Kuznetsov, Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 194.
  15. Samloke, paĝo 200.
  16. Samloke, paĝo 200.
  17. Samloke, paĝo 202.
  18. Samloke, paĝo 203.
  19. Aleksandr D. Duliĉenko, Tezoj pri slava interlingvistiko, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 206.
  20. Vera Barandovska-Frank, Arto inter lingvo kaj literaturo, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 220; por la tuta artikolo paĝoj 209-222.
  21. Wera Blanke, Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner, en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 227.
  22. Wim Jansen, La Fundamenta Esperanto nekontesteble eŭropa, sed..., en La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 281.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]