Imperio Argentina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperio Argentina
Persona informo
Naskonomo María Magdalena Nile del Río
Naskiĝo 22-an de decembro 1906 (1906-12-22)
en Bonaero
Morto 22-an de aŭgusto 2003 (2003-08-22) (96-jaraĝa)
en Benalmádena
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioArgentino vd
Familio
Edz(in)o Florián Rey vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • teatra aktoro • filmaktoro • baleta dancisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Magdalena Nile del Río, kun artetosa nomo Imperio Argentina (Bonaero, 26-a de decembro 1910 - Torremolinos, 22a de aŭgusto 2003), estis hispan-argentina aktorino, kantistino kaj dancistino.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Argentino en familio de hispandevenaj enmigrantoj. Ŝi debutis en 1916, en la bonaera teatro San Martín, en festivalo bonfara por vrako de la ŝipo Príncipe de Asturias, okazinta ĉe Brazilo, en kiu mortis 300 personoj. Samjare ŝi veturis kun sia patrino al Malago por akiri sian parton de la ava heredaĵo. La arta nomo adoptita junaĝe estis Petite Imperio: tiam oftis la uzado fare de artistinoj de francaj vortoj por siaj nomoj.​

En 1917 ŝi ricevis instruadon pri muziko kun sia fratino Asunción el Anna Pavlova kaj poste el ŝia helpanto, Ricardo Nemanoff. Poste ŝi ekkoncertis en kvartalaj kinejoj kun sia patro gitare. En 1922 la tuta familio turneis tra la lando nome Rosario, Córdoba, Tucumán kaj Mendoza. Poste tra Ĉilio, Bolivio kaj Peruo. En Lima, ŝi konis la kantistinon Gabriela Bezansoni, la taŭrludistojn Ignacio Sánchez Mejías kaj Juan Belmonte, eĉ la prezidanton de Peruo Augusto Leguía. Sed ĉefe tiam ŝi konis la hispanan dramaturgon Jacinto Benavente kiu estis tie kun la kompanio de José Bódalo kaj Eugenia Zuffoli. Benavente rekomendis al sia patro, ke ili veturu al Hispanio kaj ke lia filino adoptu la artan nomon Imperio Argentina, formita per la kombino de la nomj de la artistinoj Pastora Imperio kaj de Antonia Mercé, "la Argentina".

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

Imperio Argentina en 1926.

Ŝi debutis en Madrido en 1924, en la Centro de Hijos de Madrid, kiu poste estos Teatro Calderón.​ Poste ŝi translokiĝis al Salamanko, kie ŝi ludis en la Teatro Liceo dum dek semajnoj. Post tio ŝi revenis al Madrido, kie ŝi anstataŭis porokaze jam faman kantistinon La Niña de los Peines en la Teatro Romea.​ Poste ŝi ludis en la Teatro Dorado de Barcelono. En 1927, kiam ŝi jam sukcesis en la teatro Romea de Madrido, ŝo estis dungita por protagonisti en la filmo La hermana San Sulpicio, bazita sur la samnoma romano de Armando Palacio Valdés, produktoriita de Enrique kaj Ricardo Núñez kaj reĝisorita de la aktoro kaj reĝisoro Florián Rey. En 1928 ŝi filmis en Granado kun la sama reĝisoro la filmon Los claveles de la Virgen. En ambaŭ filmoj, spite al fakto ke ili estas sensonaj, ŝi vere kantis laŭ ordono de la reĝisoro por kredigi la agadon.​

Imperio Argentina en Morena Clara.

En 1930 ŝi ludis en filmo de Alexander Korda kaj en 1931 kun Maurice Chevalier. Poste la kompanio Paramount, dungis ŝin en Parizo por du filmoj kun Carlos Gardel: nome La casa es seria kaj Melodía de arrabal (ambaŭ en 1932). Reveninte en Hispanion, Florián Rey elektis ŝin por folklorecaj filmoj kiuj ege sukcesis kaj en kiu Imperio kantas kelkajn de siaj plej memorindaj intervenoj, onter kiuj menciindas Nobleza baturra kaj Morena Clara, en kiuj ŝi premierigis tre famajn hispanajn kantojn kiel Échale guindas al pavo kaj El día que nací yo.

En Germanio[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de Carmen, la de Triana.

En 1937, ŝi estis invitita de la registaro de Nazia Germanio kaj ŝi altiris la atenton de Adolf Hitler, kiu en 1938 ekkonis ŝin persone kaj proponis al ŝi protagonisti superproduktadon, hispan-germanan, pri la vivo de Lola Montez, sed tio ne realiĝis, dum cewrete ja oni faris en 1938 hispanlingvan version de Carmen de Prosper Mérimée titolitan Carmen, la de Triana kaj La canción de Aixa. Imperio Argentina ĉiam konfesis admiron por Adolf Hitler.

Oni kritikis ankaŭ, ke Imperio Argentina akceptis la inviton de Goebbels, ministro de propagando de la Tria Regno, por aktorini en Germanio. En la studoj de la UFA ŝi koincidis kun Marlene Dietrich kaj konis ankaŭ Estrellita Castro, kiu filmis Mariquilla Terremoto. Ambaŭ hispanaj aktorinoj fororis el Germanio post la violenta «Kristallnacht» (Kristala nokto). Oni rakontas onidiron ke la sekvan tagon Imperio iris al ĉapelfarejo kaj trafis ene mortintan paron de ĉapelfaristoj, kio ŝanĝis ŝian opinion pri la reĝimo de Hitler. Tamen Imperio Argentina neniam kaŝis sian simpation por la faŝisma Hispana Falango kiu tiam hegemoniis en Hispanio kaj eĉ por la diktatora generalo Francisco Franco. Tio rezultis en boikotoj fare de teatroj de Novjorko, Bonaero kaj Meksikurbo.

Karierfino[redakti | redakti fonton]

En la 1940-aj jaroj Imperio laboris kun la reĝisoro Benito Perojo en la filmoj Goyescas, Bambú (kun juna Sara Montiel), La maja de los cantares kaj Lo que fue de la Dolores. En la 1950-aj jaroj ŝi realigis sukcesajn muzikajn spektaklojn kaj en la 1950-aj jaroj ŝi aperis en filmoj Con el viento solano kaj Ama Rosa.

La epoko de la Hispana Transiro estis por Imperio Argentina la perdo de parto de ŝia populareco, almenaŭ kiel aktorino, ĉar ŝi tute ne kongruis kun la nova stilo "destape", kaj ŝi ankaŭ estis iom malakceptita pro sia simpatio por la ĝistiama diktatura reĝimo. Ŝi estis iom malkovrita en 1988 kiam ricevis la Honoran Goya-premion kaj kiam estis remalkovrita en la Donostia Internacia Kinfestivalo. Tio ĉio rezultis en kantocigno ĉe la filmo de José Luis Borau nome Tata mía kaj en tiu de Javier Aguirre nome El polizón del Ulises.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Magdalena Nile del Río kaj Pedro Manuel Víllora (2001). Imperio Argentina. Malena Clara. Temas de Hoy. ISBN 84-8460-163-3.
  • Martín de la Plaza (2003). Imperio Argentina. Una vida de artista. Alianza Editorial

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1927: La hermana San Sulpicio
  • 1928: Los claveles de la Virgen
  • 1928: Corazones sin rumbo
  • 1932: Melodía de arrabal, kun Carlos Gardel.
  • 1934: La hermana San Sulpicio (nova versio)
  • 1935: Nobleza baturra, de Florián Rey, kun Miguel Ligero Rodríguez kaj Juan de Orduña.
  • 1936: Morena Clara, de Florián Rey, kun Miguel Ligero Rodríguez.
  • 1938: Carmen la de Triana de Florián Rey, kun Manuel Luna.
  • 1938: Andalusische Nächte (germane kaj hispane).
  • 1939: La canción de Aixa (hispane).
  • 1940: Hinter Haremsgittern (germane kaj hispane).
  • 1942: Goyescas (hispane).
  • 1942: Tosca (itale).
  • 1946: La maja de los cantares, de Benito Perojo.
  • 1947: La copla de la Dolores, de Benito Perojo.
  • 1951: Café cantante, de Antonio Momplet.
  • 1960: Ama Rosa de León Klimovsky.
  • 1966: Con el viento solano, de Mario Camus.
  • 1986: Tata mía (hispane), de José Luis Borau.
  • 1987: El polizón del Ulises, de Javier Aguirre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imperio Argentina en la hispana Vikipedio.