Saltu al enhavo

Inozino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inozino
Plata kemia strukturo de la
Inozino
Tridimensia kemia strukturo de la
Inozino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hipo-ksantino-ribozido
  • Hipo-ksantozino
  • Ribonozino
  • Oksiamino
Kemia formulo
C10H12N4O5
CAS-numero-kodo58-63-9
ChemSpider kodo5799
PubChem-kodo6021
Merck Index15,5018
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka aŭ flaveca solidaĵo
Molmaso268.229 g·mol-1
Fandpunkto218 °C
Bolpunkto226 °C
Memsparka temperaturo397 °C
Acideco (pKa)6.94[1]
SolveblecoAkvo:15.8 g/L
Mortiga dozo (LD50)20 x 103 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR36/37/38 [2]
SekurecoS24/25 S36 S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H341[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Inozino estas purina nukleozido kiu formiĝas kiam hipo-ksantino aneksiĝas al riboza ringo pere de β-N9-glukozida ligilo. Ĝi estas antaŭanto de la adenozino kaj grava molekulo respondeca pri la ĉelenergio. Inozino povas troviĝi en la gistoj kaj viando-derivaĵoj, tiaj kiaj hepatoj kaj renoj kaj disponeblas kiel nutro-suplemento en ĝia purigita formo. Inozino agas kiel potenca vazo-dilatiga substanco kun antioksidigaj proprecoj. Inozino elmontras pozitivan inotropan aktivecon[4] sur kormuskoloj kaj povas antagonizi la maritmecoj kaŭzataj de la fitokemiaĵo konata kiel oŭabaino. [5].

Dietaj suplementaĵoj enhavantaj inozinon ofte komerciĝas por altigo de la energiniveloj, rezistokapablo, plibonigo en la produktado de adenozina trifosfato (aŭ ATP) kaj korfunkcioj, samkiel reduktigo de akumulado da laktata acido dum intensaj ekzercoj. Multaj el la efikoj atribuataj al inozino devenas el ĝia potenca rolo je altigo da iu komponaĵo konata kiel 2,3-du-fosfo-glicerato' (aŭ DFG) en la ruĝceloj. Plibonigitaj niveloj de tiu substanco faciligas la liberon de la oksigenaj funkcioj de la sangoĉeloj en la histojn kaj teorie, tio permesas altigon de energigenerado, rezultante en la eliminigo de laktataj acidoj kaj plibonigante ĝeneralan fizikagadon.

  • Inozino estas sintezata per aldono de riboza ringo al hipo-ksantino, kaj siavice, ĝi estas antaŭaĵo de la adenozino per agado de la enzimo konata kiel adenozina transaminazo:[6]
Sintezo de la Inozino
Sintezo de Inozino ekde la hipo-ksantino.

La enzimo konata kiel purino-nukleozida fosforilazo retro-konvertas la inozinon al hipo-ksantino. La inozino ankaŭ estas peranto en la degradigo de purinoj kaj purinaj nukleozidoj en ureatan acidon kaj en reakcioj por purin-rekuperado. Inozino ankaŭ okazas en la anti-kodono de certaj molekuloj de la tRNA (transiga RNA).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Drugbank. Arkivita el la originalo je 2017-08-09. Alirita 2017-08-09 .
  2. ↑ Chemical Book
  3. ↑ Pubchem
  4. ↑ Inotropismo priskribas la proprecon kiu afektas la kuntirajn proprecojn de la muskoloj.
  5. ↑ Transport Across Single Biological Membranes, D.C. Tosteson
  6. ↑ Encyclopaedia Britannica