Saltu al enhavo

Institucioj de la Eŭropa Unio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Institucioj de la Eŭropa Unio estas la institucioj kiuj regas la Eŭropan Union. Fariĝinte politika, ekonomia kaj mona ento, ĝi bezonas instituciojn, kies rolo estas defendi ĝiajn valorojn, ĝiajn celojn, ĝiajn interesojn, tiujn de ĝiaj civitanoj kaj membroŝtatoj, kaj kiuj agas en proksima kunlaborado kun registaroj kaj iliaj administracioj.

Laŭ Artikolo 13 de la Traktato pri Eŭropa Unio, tiuj institucioj estas: la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Konsilio, la Konsilio de la Eŭropa Unio (ofte nomata simple la "Konsilio"), la Eŭropa Komisiono, la Kortumo de Eŭropa Unio, la Eŭropa Centra Banko kaj la Eŭropa Revizora Kortumo.

La Traktato fondanta la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo estis ĉe la origino de la unuaj institucioj kies formo estas proksime al la hodiaŭaj. Ĝi fondis Altan Aŭtoritaton, Asembleon, Konsilion de Ministroj, Kortumon kaj dotis la Komunumon per jura personeco[1].

Fondita sur la Deklaro de Schuman, la EKKŜ celis meti la merkaton por karbo kaj ŝtalo, materialoj necesaj por milito, sub la kontrolon de supernacia aŭtoritato por instigi pacon kaj ekonomian disvolviĝon. Tiu unua institucio estis nomita la "Alta Aŭtoritato". Ĝi posedis sendependan plenuman povon kaj povis realigi leĝojn kiujn Justickortumo plenumis. Dum la diskutadoj pri la traktato, du aliaj institucioj estis kreitaj por limigi la povon de la Alta Aŭtoritato: la Asembleo kaj la Konsilio de Ministroj. La kreadon de la Asembleo proponis Jean Monnet. Ĝi estis konsistota de 78 naciaj parlamentanoj, por aldoni demokratian legitimecon, kaj ĝia funkcio estis kontroli la Altan Aŭtoritaton kaj kontraŭpezi ĝian povon[2]. La Konsilio de Ministroj estis ideo de la pli malgrandaj ŝtatoj por aldoni interregistaran dimension al la EKKŜ kaj harmoniigi la naciajn politikojn de la subskribintaj landoj[3].

La 25-an de marto 1957, la Traktatoj de Romo estis subskribitaj por krei komunan merkaton (la Eŭropa Ekonomia Komunumo) kaj por antaŭenigi kunlaboron en la disvolvigo de atomenergio. Tiuj komunumoj kunhavis kelkajn instituciojn kiel ekzemple la Kortumo kaj la Parlamento. Aliflanke, ili ĉiu havis sian propran Konsilion kaj Alta Aŭtoritato kiuj en tiu tempo ekprenis la nomon de Komisiono. Tiam, la funkciado de la institucioj estis modifita fare de la franca registaro kiu estis singarda de supernaciismo kaj deziris limigi la povojn de la Komisionoj de la novaj Komunumoj donante al la Konsilioj pli gravan rolon en la inspektado de la eŭropa plenuma povo[4].

La Traktato de Lisbono faris kelkajn ŝanĝojn al la institucia strukturo de la Eŭropa Unio. Konservante la ĉefajn ŝanĝojn proponitajn de la Eŭropa Konstitucio, ĝi ŝanĝis politikajn kampojn (inkluzive de la buĝeto) al la kundecida sistemo (renomita "ordinara leĝdona proceduro"), tiel pliigante la povon de la Parlamento. La sistemo de distribuado de sidlokoj en la parlamento ankaŭ estis ŝanĝita[5]. La grandeco de la Komisiono (la esprimo "de la Eŭropaj Komunumoj" estas forigita) estis reduktita, kun la nomumo de prezidanto reflektanta la rezultojn de la lastaj balotoj de Eŭropa Unio, kaj la institucio nun inkludas Altan Reprezentanton. La Konsilio de Ministroj adoptas kvalifikitan plimultan voĉdonadon. Ekzistas ankaŭ kelkaj etaj konfiguracioŝanĝoj kaj la translokigo de kelkaj povoj al la Eŭropa Konsilio. La Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj estis renomita "Kortumo de la Eŭropa Unio" kiam temas pri la tuta jura institucio, dum la Kortumo mem (ekskludante la Tribunalo de Unua Instanco) estas simple nomita la Kortumo. La Tribunalo de Unua Instanco de la Eŭropaj Komunumoj estis renomita "Tribunalo" kaj specialigitaj tribunaloj povas esti aldonitaj al ĉi tiu korpo per leĝaro.

Institucioj

[redakti | redakti fonton]

Politikaj institucioj

[redakti | redakti fonton]

Kvar politikaj institucioj tenas la plenumajn kaj leĝdonajn povojn de la Unio. La Eŭropa Konsilio reprezentas la ŝtatestrojn kaj registarestrojn, la Konsilio reprezentas la registarojn, la Parlamento reprezentas la civitanojn, kaj la Komisiono reprezentas eŭropuniajn interesojn. La Konsilio, la Parlamento (aŭ en kelkaj kazoj la ECB, ktp.) petas la Komisionon ellabori tekston. Tiam la Komisiono ellaboras projekton kaj prezentas ĝin al la Parlamento kaj la Konsilio, kiuj ĝenerale devas doni sian aprobon, kies precizaj detaloj dependas de la leĝdona proceduro aplikata. Kiam aprobita kaj subskribita de ambaŭ ĉambroj, ĝi fariĝas leĝo[6]. La tasko de la Komisiono estas certigi ĝian efektivigon en la ĉiutagaj agadoj de la Unio kaj alporti antaŭ la Kortumo tiujn, kiuj ĝin malobservas.

Parlamento

[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Parlamento havas kun la Konsilio la leĝdonajn kaj buĝetajn povojn de la Unio . La Prezidanto de la Parlamento estas Roberta Metsola (EPP)[7], kiu estis elektita de la Parlamento la 18an de januaro 2022. Ĝiaj 705 MEP estas elektitaj ĉiujn kvin jarojn per universala voĉdonrajto kaj sidas laŭ sia politika aparteneco. Ili reprezentas ĉirkaŭ 500 milionojn da civitanoj (la dua plej grava demokrata elekto en la mondo) kaj formas la nuran senpere elektitan organon de la Unio. Kvankam ĝi estas unu el la du leĝdonaj ĉambroj de la Unio, ĝiaj povoj estas malpli signifaj ol tiuj de la Konsilio en iuj kampoj (la Parlamento estas esence kunleĝdonanto en fakoj sub la ordinara leĝdona proceduro), kaj ĝi ne havas la leĝdona iniciato, kiu estas donita al la Eŭropa Komisiono. Tamen, ĝi havas povojn super la Komisiono kiujn la Konsilio ne havas. Ĝi estas foje konsiderata, pro sia demokratia naturo kaj ĝiaj kreskantaj povoj, kiel unu el la plej potencaj parlamentoj en la mondo[8].

Eŭropa Konsilio

[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Konsilio oficiale iĝis institucio kun la validiĝo de la Traktato de Lisbono la 1-an de decembro 2009[9]. Ĝi ne konsistas el ministroj sed el ŝtatestroj aŭ registarestroj kaj la Prezidanto de la Komisiono. Ĝi kunvenas minimume kvar fojojn ĉiujare por difini la politikan tagordon de la Unio kaj impulsi integriĝon. La institucio estas prezidata de prezidanto, elektita por mandato de du jaroj kaj duono. La Eŭropa Konsilio gajnis en plenuma povo, ĉar ĝi nun havas la povon nomumi la Prezidanton de la Komisiono kaj la Altan Reprezentanton por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. La institucio entute estis priskribita kiel la plej alta politika instanco en la Eŭropa Unio[10].

Konsilio de la Eŭropa Unio

[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la Eŭropa Unio (kies neformala nomo estas "Konsilio de Ministroj", aŭ simple "Konsilio de la Unio") estas institucio havanta leĝdonajn kaj plenumajn povojn. Ĝia prezidanteco turniĝas inter la ŝtatoj ĉiun sesmonaton, sed ĉiu prezidanteco kunlaboras kun du aliaj prezidantecoj en komuna programo laŭ la triopa sistemo. La organo diferencas de la Eŭropa Konsilio, simila organo, sed kunmetita de la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj.

La Konsilio konsistas el 27 naciaj ministroj (po unu el ĉiu ŝtato), sed ĝia konsisto varias laŭ la temo pritraktata dum la kunvenoj. Ekzemple, kiam agrikulturo estas en la tagordo, la Konsilio konsistas el agrikulturministroj de ĉiu membroŝtato. Ili reprezentas sian registaron kaj respondecas al sia hejmŝtato. La voĉdonadoj estas plenumitaj, laŭ la areoj, unuanime, per simpla plimulto aŭ per kvalifikita plimulto, kun ponderado de la voĉdonrajtoj laŭ la loĝantaro de la ŝtatoj por la kvalifikita plimulta voĉdonado.

Komisiono

[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Komisiono estas la plenuma organo de la Unio. Ĝi estas organo kunmetita de po unu reprezentanto el ĉiu ŝtato (nuntempe 27), sed organizita en tia maniero ke ĝi estas sendependa de naciaj interesoj. La institucio estas ĉe la origino de la juro de Eŭropa Unio kaj havas la monopolon de leĝdona iniciato. Ĝi respondecas pri la ĉiutaga agado de la Unio kaj havas la taskon kontroli la aplikadon de leĝoj kaj traktatoj (ĉi tiu rolo donas al ĝi la nomon de “Gardanto de la Traktatoj”).

La Komisiono estas gvidata de Prezidanto, kiu estas proponita de la Eŭropa Konsilio, per kvalifikita plimulta voĉdono, poste elektita de la Eŭropa Parlamento, per plimulto de ĝiaj membroj. Komisionanoj estas proponitaj de la Membro-Ŝtatoj, konsente kun la Prezidanto, kaj devas esti aprobitaj de la Parlamento entute antaŭ ol la Komisiono povas ekofici. La nuna prezidanto estas Ursula von der Leyen, elektita en 2019.

Ekonomikaj institucioj

[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Centra Banko

[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Centra Banko iĝis institucio kun la ekvalido de la Traktato de Lisbono kiel la Eŭropa Konsilio. De la komenco, la banko estis dizajnita por esti sendependa de politika influo. Kiel la centra banko de la 19 ŝtatoj de la eŭrozono (la membroŝtatoj kiuj adoptis la eŭron kiel sian oficialan valuton), ĝi kontrolas la monpolitikon de ĉiuj ĉi tiuj ŝtatoj, kun la ĉefa celo konservi stabilajn prezojn. Ĝi estas en la centro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB) kiu inkludas ĉiujn naciajn bankojn de la EU (inkluzive de landoj kiuj ne adoptis la eŭron). La banko estas gvidata de la gvidantoj de la naciaj centraj bankoj kaj de prezidanto (nuntempe Christine Lagarde ekde novembro 2019) nomumita de la Konsilio. Tiu ĉi nomumpovo pasis al la Eŭropa Konsilio en 2007.

Eŭropa Revizora Kortumo

[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Revizora Kortumo certigas, ke la buĝeto de Eŭropa Unio estas ĝuste uzata. Ĝi sendas agadraporton por ĉiu fiska jaro al la Konsilio kaj al la Parlamento. La Parlamento uzas ĝin por decidi ĉu aprobi la plenumon de la buĝeto de la Komisiono. La Revizora Kortumo ankaŭ donas opiniojn kaj formulas proponojn pri financa leĝaro kaj agoj kontraŭ fraŭdo.

La Revizora Kortumo estis kreita en 1975, kiel sendependa institucio (la kontraŭ-fraŭda agentejo, EKFO, ankaŭ estas konstruita sur tiu ĉi sendependeco). Ĝi konsistas el po unu membro el ĉiu Ŝtato nomumita de la Konsilio ĉiujn ses jarojn. Ĉiujn tri jarojn, unu el ili estas elektita por iĝi prezidanto, ofico nuntempe plenumita fare de Klaus-Heiner Lehne.

Juĝa institucio

[redakti | redakti fonton]

La Kortumo de Eŭropa Unio estas la juĝa institucio de la Unio kadre de la Eŭropunia juro. Ĝia rolo estas certigi, ke la Unia juro estas aplikata sammaniere en ĉiuj ŝtatoj kaj ĉesigi jurajn disputojn inter institucioj kaj ŝtatoj.

Ĝi estas dividita en du instancojn:

  • la Kortumo konsistas el 27 juĝistoj (po unu el ĉiu ŝtato) kun prezidanto elektita el inter ili (nuntempe Koen Lenaerts). Ĝi fariĝis potenca institucio, ĉar la Unia juro estas pli altranga ol la interna juro de la Membro-Ŝtatoj.
  • la Tribunalo konsistas el 54 juĝistoj (po du el ĉiu ŝtato) kun prezidanto elektita el inter ili (nuntempe Marc van der Woude).

Kvankam la eŭropa sistemo de regado estas grandparte unika, ekzistas elementoj kiuj proksimigas ĝin al aliaj sistemoj, precipe germana federaciismo. Fakte, povoj estas plejparte dividitaj (ŝtatoj povas plenumi federaciajn povojn kiam la federacio ankoraŭ ne plenumis ilin) ​​inter niveloj de registaro, kaj la ŝtato estas tre engaĝita en la decidprocezo sur la federacia nivelo. Tio kontrastas kun aliaj federacioj, ekzemple Usono kie povoj estas klare dividitaj inter la malsamaj niveloj de registaro kaj la ŝtatoj havas malmulte da influo al decidofarado[11].

La instituciaro de EU ankaŭ estas iom komparebla al la svisa registaro. La svisa sistemo, bazita sur konsento, bildigas sukcesan kuniĝon en ŝtaton, kiu estas tamen dividita laŭ lingvo kaj religio. La Eŭropa Komisiono similas la Svisan Federacian Konsilion en tio ke ekzistas plurpartia reprezentantaro kaj komisionanoj estas nomumitaj surbaze de nacieco prefere ol populareco. La Prezidanteco de la Federacia Konsilio turniĝas inter siaj membroj ĉiujare, en maniero komparebla kun tiu de la Prezidanteco de la Konsilio de la EU. Pro tiu sistemo de prezidanteco, svisaj prezidantoj, kiel tiuj de EU, estas relative nekonataj kaj nacia politiko estas vidita kiel iom teknokrata rezultigante malaltan balotpartoprenon, simile al eŭropaj elektoj. Aliaj similecoj inkludas la povojn konservitajn fare de la ŝtatoj, la konsiderindan gravecon de tradukoj kaj la elekto de pli malgranda grandurbo kiel la ĉefurbo[12].

Krome, la plenuma povo de EU ne koncentriĝas en unu sola institucio. Tio estas eĉ pli evidenta, post kiam la Traktato de Lisbono faris la Eŭropan Konsilion apartan institucion kun fiksa prezidanteco. Tiu funkciado estas komparebla al la duobla plenuma sistemo kiel trovite en Francio kie ekzistas Prezidanto (la Prezidanto de la Konsilio) kaj Ĉefministro (la Prezidanto de la Komisiono). Sed male al la franca modelo, la Prezidanto de la Konsilio ne havas ajnan formalan povon, kiel tiu de nomumo aŭ eksigo de aliaj, aŭ eĉ la kapablon dissolvi la Parlamenton. Tiel, dum la Prezidanto de la Konsilio povas havi la prestiĝon, al ĝi mankus la povo, male al la Prezidanto de la Komisiono kiu havus la povon sed al kiu mankus la prestiĝo[13].

La naturo de la Eŭropa Parlamento, siaflanke, proksimigas tiun ĉi institucion pli al la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono ol al la naciaj parlamentoj de la Eŭropa Unio. Aparte, komisionoj estas pli grandaj kaj pli potencaj, politikaj partioj estas tre malcentralizitaj kaj malproksimaj de la plenuma povo (la plej multaj naciaj registaroj uzas parlamentan sistemon). Unu el la diferencoj kun naciaj parlamentoj estas ankaŭ la foresto de parlamenta leĝdona iniciato. Tamen, pro tio, ke la plej multaj iniciatoj de naciaj parlamentoj, kiuj ne estas subtenataj de la plenuma povo, malofte pasas, la graveco de la distingo ne estas certa. Same, ĝiaj sendependeco kaj potencoj signifas, ke amendoj prezentitaj de la Eŭropa Parlamento havas escepte altan sukcesprocenton kompare kun tiuj de naciaj parlamentoj[14].

La institucioj ne koncentriĝas en unu ĉefurbo: ili situas en kvar malsamaj urboj, Frankfurto, Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo. La nuna dispozicio estis fiksita en 1992 kaj kunligita al la Traktato de Amsterdamo. La Traktato establas ke la Komisiono kaj la Konsilio estu bazitaj en Bruselo, la Kortumo en Luksemburgo kaj la Parlamento en Strasburgo. Tamen iuj departementoj de la Komisiono kaj iuj kunvenoj de la Konsilio okazas en Luksemburgo, dum la Parlamento okazigas iujn sesiojn en Bruselo kaj ĝia sekretariejo estas en Luksemburgo. La Centra Banko estas bazita en Frankfurto ĉe Majno kaj la Eŭropa Konsilio en Bruselo (sed kelkaj eksterordinaraj kunvenoj okazas aliloke).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. « Traité instituant la Communauté européenne du charbon et de l'acier, traité CECA » (arkivo) EUR-lex, 31-a de januaro 2005
  2. Susana Muñoz, Eŭropa Parlamento (arkivo) Centre virtuel de la connaissance sur l'Europe
  3. Susana Muñoz kaj Raquel Valls La Konsilio de Eŭropa Unio (arkivo) Centre virtuel de la connaissance sur l'Europe
  4. Étienne Deschamps,La fusion des exécutifs (arkivo) Centre virtuel de la connaissance sur l'Europe
  5. Les institutions de l'Union [rompita ligilo] (arkivo) Europa
  6. O Parlamencie (arkivo), Europa
  7. Roberta Metsola eletta bħala l-President il-ġdid tal-Parlament Ewropew (arkivo) www.europarl.europa.eu, 18-a de januaro 2022
  8. Professor Farrell: "The EP is now one of the most powerful legislatures in the world" (arkivo) Eŭropa Parlamento, 4-a de novembro 2009
  9. [1][rompita ligilo] (arkivo) Eŭropa Konsilio
  10. Peter van Grinsven, « The European Council under Construction », Netherlands Institution for international Relations, septembro 2003
  11. The European Union as an Emerging Federal System Arkivigite je 2009-09-08 per la retarkivo Wayback Machine(arkivo) Academy of European Law, 2002
  12. Michael Meyer-Resende, « Comment: Making the EU democratic is desirable but risky », EUobserver,‎ 18-a de junio 2007
  13. Simon Hix kaj Gérard Roland, « Why the Franco-German Plan would institutionalise 'cohabitation' for Europe », Foreign Policy Centre,‎ 2003
  14. Amie Kreppel, « Understanding the European Parliament from a Federalist Perspective: The Legislatures of the USA and EU Compared » , Center for European Studies, Universitato de Florido, 2006