Insulo Princo Eduardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas pri provinco de Kanado. Por trovi la artikolon pri ĉe-antarktaj insuloj apud Sudafriko, vidu Princ-Eduardaj Insuloj.
Insulo de Princo Eduardo
Alternativa nomo Prince Edward Island / Île-du-Prince-Édouard
Plena nomo Insulo de Princo Eduardo
Flago de Insulo de Princo EduardoBlazono de Insulo de Princo Eduardo
Devizo: Parva Sub Ingenti
(latina =: La malgrandaj sub la protekto de la grandaj)
Mapo de Kanado kun Insulo de Princo Eduardo ruĝa
Oficialaj lingvoj angla
Floro Cipripedio
Arbo Ruĝa kverko
Birdo Blua garolo
Ĉefurbo Ĉarlotaŭno
Plej granda urbo Ĉarlotaŭno
Leŭtenanta Guberniestro Barbara Oliver Hagerman
Ĉefministro Pat Binns
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

4
4
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
13-a rango
5.660 km²
5.660 km²
0 km² (0{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
10-a rango
138.519
24,44 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$4,142 miliardoj (10-a)
$29.993 (13-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1873 (8-a)
Tempozono UTC-4
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

PE
CA-PE
C
Retejo www.gov.pe.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

Insulo de Princo Eduardo (angle Prince Edward Island, france l'Île-du-Prince-Édouard, skotgaele Eilean a’ PhrionnsEilean Eòin, mikmake Apekweit) estas la plej malgranda provinco de Kanado. La nomo de la insulo, donita en 1799, venas de Princo Eduardo, komandoro de la Britaj trupoj en Nordameriko, kaj filo de la brita reĝo Georgo la 3-a.

Geografio

Insulo de Princo Eduardo troviĝas sude de Sankt-Laŭrenca Golfo, oriente de Nov-Brunsviko - al kiu IPE estas ligita per la Konfederacia Ponto - kaj nord-okcidente de Nov-Skotio.

Historio

Je la 1-a de julio, 1534, Jacques Cartier pretendis la insulon por Francio. La francaj kolonianoj alvenis en 1720. Sed en 1763, Francio perdis la Insulon de Princo Eduardo al Britio. Hodiaŭ nur 5.000 homoj en la Insulo de Princo Eduardo parolas la francan kiel gepatra lingvo.

Demografio

La prapatroj de plej multaj homoj sur la insulo venis de Anglio, Irlando, Skotlando, kaj/aŭ Francio. Aliaj venis de Nederlando, Skandinavio kaj Italio. Ĉi tie estas ankaŭ iom da Mikmakoj, kaj vigla libana komunumo.

Rasa Profilo
Religiaj Grupoj

Mapo



Eksteraj ligiloj

greke http://www.gov.pe.ca greke http://www.peiinfo.ca greke http://www.gov.pe.ca/%7CWebsite greke http://www.wikipei.com