Internacia Komisiono pri Malaperintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Komisiono pri Malaperintoj
emblemo
missing persons organization
Komenco 29-a de junio 1996 vd
Geografia situo 52° 5′ 13″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)52.0870138888894.3143666666667Koordinatoj: 52° 5′ 13″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)
Lando(j) Bosnio kaj Hercegovino vd
Sidejo Hago
Situo Nederlando
Internacia Komisiono pri Malaperintoj (Nederlando)
Internacia Komisiono pri Malaperintoj (Nederlando)
DEC
Internacia Komisiono pri Malaperintoj
Internacia Komisiono pri Malaperintoj
Map
Internacia Komisiono pri Malaperintoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Komisiono pri Malaperintaj Personoj (angle International Commission on Missing Persons, akronime ICMP) estas interregistarra organizaĵo kiu esploras la sorton de malaperintaj homoj post naturaj katastrofoj, militoj kaj civilaj tumultoj.

La Internacia Komisiono pri Malaperintaj Personoj laboras por certigi la kunlaboron de registaroj kaj aliaj aŭtoritatoj en identigado de personoj malaperitaj kiel rezulto de armita konflikto, aliaj malamikecoj aŭ homarajtaj fitraktadoj, kaj naturaj katastrofoj. ICMP ankaŭ apogas la laboron de aliaj organizaĵoj, instigas publikan partoprenon en ĝiaj agadoj, kaj kontribuas al la memorigo de malaperintaj personoj. Krome, laŭ ĝia mandato, la organizo helpas registarojn plenumi siajn homajn rajtojn, kaj al viktimoj kaj iliaj pluvivantoj, kaj "konstruas institucian kapablon kiu antaŭenigas longperspektivan publikan fidon."

Pli datale, la Komisiono helpas registarojn en elfosado de amastomboj kaj identigado de malaperintaj personoj per DNA, same kiel liverado de subteno al asocioj de familioj de malaperintaj personoj kaj helpante establi strategiojn kaj instituciojn por serĉado de malaperintaj personoj. En decembro 2014, estis subskribita traktato kiu establis la komisionon kiel "sendependan internacian organizaĵon": la traktato precizigas Hagon kiel la sidejon de la organizaĵo [1].

Kvankam la organizaĵo estas bazita en Hago, Nederlando, tamen ĝi estas financita per subvencioj, donacoj kaj kontribuoj de Usono, la Eŭropa Unio, la Sankta Seĝo, Kanado, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Islando, Irlando, Italio, la Nederlando kaj Norvegio, Svedio, Svislando kaj Britio. La nuna prezidanto estas iama usona ambasadoro Thomas Miller [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La ICMP estis fondita en 1996 laŭ iniciato de tiama usona prezidento Bill Clinton en Sarajevo pro la Bosnia Milito [3].

Aldone al Bosnio kaj Hercegovino, ĝi ankaŭ funkciigas en Irako, Ĉilio, Kolombio kaj Filipinoj. La organizaĵo ankaŭ helpis identigi viktimojn post la atako de la World Trade Center en 2001 kaj la cunamo-katastrofo de 2004. Arkeologoj, antropologoj kaj sciencistoj de aliaj krimmedicinaj disciplinoj spuras la restaĵojn de la mortintoj, reakiras ilin kaj donas al ili sian identecon per DNA- komparoj. ICMP havas DNA-datumbazon enhavantan 88,610 parencojn kaj 29,073 viktimojn.

Kvankam la Komisiono baziĝis en Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino), ĝi aranĝis vastajn agadojn kiuj etendiĝis al iamaj konfliktzonoj en kaj la Okcidenta Balkano kaj la Proksima Oriento - same kiel al areoj trafitaj per naturaj katastrofoj: precipe, tiuj trafitaj de la cunamo-jaroj de 2004, regionoj de Suda Azio kaj eĉ la usona ŝtato Luiziano (post Uragano Katrina). En 2001, laŭ peto de la grandurbo de Novjorko, la Komisiono sendis du el siaj ĉefaj krimmedicinaj spertuloj al la grandurbo post la atako kontraŭ la Monda Komerca Centro la 11-an de septembro 2001.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]