Ip (Sălaj)
| Ip | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Komunuma sidejo | ||
| komunumo en Rumanio | ||
| Lando | ||
| Distrikto | ||
| Alinome | Ipp (hungare) | |
| Iama hungara departemento | Szilágy | |
| Situo | 47° 14′ N, 22° 36′ O (mapo)47.22916666666722.606111111111Koordinatoj: 47° 14′ N, 22° 36′ O (mapo) | |
|
| ||
![]() | ||
| Alto super maro | 189 m | |
| Poŝtkodo | 457210 | |
| Loĝantaro | ||
| – komunumo | 3.648 (en 2011) | |
| – vilaĝo | 1.626 (en 2011) | |
| Kodo laŭ SIRUTA | 141731 | |
Ip (hungare: Ipp) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio okcidente de Zalău. Administre apartenas al ĝi Cosniciu de Jos, Cosniciu de Sus, Zăuan, Zăuan-Băi.[1][2]
Ip situas ĉe la rumana nacia vojo DN19B inter Nușfalău kaj Marghita. Ĝi havas fervojan stacion (nomatan "Ipu") ĉe la linio 413 inter Săcuieni kaj Șărmășag.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1526 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1688 (rumanoj, 64 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 3.946 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
| Etneco | nombro | elcentaĵoj |
|---|---|---|
| hungaroj | 1981 | 50,2 % |
| rumanoj | 1466 | 37,2 % |
| romaoj | 383 | 9,7 % |
| slovakoj | 111 | 2,8 % |
| ukrainoj | 2 | 0,1 % |
| germanoj | 2 | 0,1 % |
| sen indiko | 1 | < 0,1 % |
| Lingvo | nombro | elcentaĵoj |
|---|---|---|
| hungara | 1993 | 50,5 % |
| rumana | 1622 | 41,1 % |
| cigana | 222 | 5,6 % |
| slovaka | 109 | 2,8 % |
La slovaka loĝantaro vivis precipe en Zăuan-Băi, kie ĝi konsistigis preskaŭ 90 %.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estas el 1208. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy vármegye).
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- En septembro de 1940 okaze de incidento unu el subunuoj de la hungara armeo mortigis preskaŭ 160 rumanajn loĝantojn en la vilaĝo.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- István Borzási baptista pastro, eklezia verkisto
- Bálint Kisfalussy (n. 16-a de oktobro 1939): aktoro, kanzonkomponisto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25 .
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Situo en la distrikto
- Reformitula preĝejo
| ||||||||||



