Ivan Ŝirjaev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Ŝirjaev
Persona informo
Aliaj nomoj Ivan Malfeliĉulo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1877 (1877-04-11)
Morto 23-an de oktobro 1933 (1933-10-23) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Q4538829
Okupo
Okupo tradukistoesperantistoverkistopastro
Esperanto
Esperantisto numero 3228
vdr

Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (ruse Иван Геннадьевич Ширяев[1], plumnomo: Ivan Malfeliĉulo; naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en Vereteja, gubernio Jaroslavl; mortis la 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 vilaĝa pastro en Vologda[2].

Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.

Sub la plumnomo Ivan Malfeliĉulo li aperigis multajn artikolojn en la Esperanto-gazetaro.[mankas fonto]

Dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo Esperanto-Enciklopedio. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.

Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de la vilaĝo Lomigory (6-an de novembro, 11-an de novembro, 1-an de decembro).

Originalaj verkoj

1993 estis lanĉita sine de la eldonejo Pro Esperanto projekto de eldonado de plena verkaro de Ŝirjaev. Ĝis nun aperis tri volumoj: La Dormanta Grafino (noveloj), La Nova Vivo (romano) kaj Sen Titolo (romano). La kvara kaj lasta volumo kun rakontoj estas en preparo.

Tradukoj

Gravaj tradukoj[3][4] restis kiel manuskriptoj en lia tirkesto, nun eble perditaj aŭ ie deponitaj:[mankas fonto]

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Ivan Ŝirjajev, la iniciatinto de nia Enciklopedio, La Ondo de Esperanto, la 23-an de aprilo 2017.
  2. Sen Titolo, Vieno 1995, postparolo p. 307-333 donas multajn informojn pri liaj vivo kaj verko
  3. Heroldo de Esperanto, n-ro 48 (753), 1933, nekrologo (mencias la tradukojn de Dostojevski, Tolstoj, Orbuŝulo), kies manuskriptoj restis en lia tirkesto
  4. Enciklopedio de Esperanto, p. 533-544 (ripetas informon pri liaj tradukoj)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.