Jakob Bernoulli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jakobo Bernoulli)
Jakob Bernoulli
Persona informo
Jakob Bernoulli
Naskiĝo 27-an de decembro 1654 (1654-12-27)
en Bazelo
Morto 16-an de aŭgusto 1705 (1705-08-16) (50-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Katedralo de Bazelo vd
Religio born again vd
Lingvoj latinafrancahebreaanglagermanasvisgermana vd
Loĝloko Svislando vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo vd
Familio
Dinastio Familio Bernoulli vd
Patro Nicholas Bernoulli vd
Patrino Margaretha Schoenauer vd
Gefratoj Johann Bernoulli • Nicolaus Bernoulli • Hieronymus Bernoulli vd
Edz(in)o Judith Stupanus vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikistokuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo probabloteorionombroteoriomatematikofizikoanalitiko vd
Aktiva en ĜenevoBazelo vd
Doktoreca konsilisto Nicolas Malebranche • Peter Werenfels • Gottfried Wilhelm Leibniz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob Bernoulli (france Jacques) naskiĝis en la 27-a de decembro 1654 en Basel kaj mortis en la 16-a de aŭgusto 1705. Li estis matematikisto, plej aĝa frato de Johann Bernoulli, kaj onklo de Daniel Bernoulli.

Li ekkonis fizikistojn Robert Boyle kaj Robert Hooke dum vojaĝo al Anglio en 1676, post kiam li elektis matematikon kiel fakon kaj iĝis profesoro en 1687.

Li korespondis kun Gottfried Leibniz, kaj do konis infiniteziman kalkulon, kaj kunlaboris kun sia frato Johann, kiu post lia morto transprenis lian profesorecon.

Lia ĉefa verko estas Ars Conjectandi.

Kratero Bernoulli, en Luno, estas tiel nomita en omaĝo al Jakobo kaj lia frato Johann.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ars conjectandi, 1713 (Milano, Fondazione Mansutti).

Jakob Bernoulli foje estas nomata Jakob la 1-a Bernoulli, ĉar ankaŭ lia pranevo Jakob la 2-a Bernoulli (1759–1809) estis matematikisto, kiel multaj anoj de la familio.

La naskiĝdato 27-a de decembro estas laŭ la julia kalendaro, tiam valida en multaj landoj de Eŭropo. En Svislando jam de 1584 validis la gregoria kalendaro, do oficiale Bernoulli naskiĝis la 6-an de januaro 1655.

Ŝatata esplorobjekto de Bernoulli estis la logaritma spiralo. Laŭdire li testamentis, ke lian tombon ornamu ties bildo kun la latina frazo "eadem mutata resurgo" ("ŝanĝita mi resurektas identa"). La tombo tamen montras arĥimedan spiralon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]