Janusz Brochwicz-Lewiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Brochwicz-Lewiński
Janusz Brochwicz-Lewiński, brigada generalo, pseŭdonomo „Gryf”, la 17an de junio 2007
Janusz Brochwicz-Lewiński, brigada generalo, pseŭdonomo „Gryf”, la 17an de junio 2007
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1920 (1920-09-17)
en Vaŭkavisk
Morto 5-an de januaro 2017 (2017-01-05) (96-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr
Janusz Brochwicz-Lewiński en Belweder, Varsovio, la 17an de junio 2007
La memortabulo pri la milita agado de la grupo de Janusz Brochwicz-Lewiński je la apoteko de Wende en Varsovio, la tabulo estas ĉe la muro de la str. Krakowskie Przedmieście 55 en Varsovio

Janusz Brochwicz-Lewiński, pseŭdonomo „Gryf” (naskiĝis la 17-an de septembro 1920 en Wołkowysk, mortis la 5-an de januaro 2017) – brigada generalo de Pola Soldataro, soldato de la Bataliono „Parasol” (Ombrelo) ĉe Pola Enlanda Armeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Janusz Brochwicz-Lewiński devenis de familio kun militistaj tradicioj. Lia patro Stanisław estis rezerva oficiro, lekciisto de Jagelona Universitato. En 1938, post fino de lernado en liceo en Wołkowysk, komencis soldatservon. Dum ĝi finis Divizian Kurson de Substandarditoj de Rezervo ĉe la 76-a Lida Regimento de Infanterio en Grodno, kie maje 1939 komencis praktikon. Kiel kaporalo substandardisto batalis defendan militon de 1939. Post soveta invado en Pollandon la 18-an de septembro 1939 iris al soveta mallibero, de kie fuĝis.

Li partoprenis konspiran agadon de la Asocio de Armita Batalado. De 1940 ĝis 1942 laboris en Puławy en administra posteno samtempe estante laboranto de pola spionagentejo. Dekonspirita, transiris al Lublin kaj Janów Lubelski kaj ĝis januaro de 1944 agis kiel komandanto de unu el partizanaj taĉmentoj en Lublinio. Tiutempe li ricevis de germanoj alnomon „Kavalira Komandanto” – atakataj de li germanaj karavanoj estis rabitaj de armiloj kun provizo kaj forlasataj libere. Laŭ ordono de komandanto de Varsovia areo li translokiĝis al Bataliono "Parasol" por specialaj taskoj, kie estis instruktoro pri instruiteco en konspira substandardista lernejo.

En la ribelo de Varsovio, batalante en la Bataliono „Parasol”, ĝis la 5-a de septembro gvidis legendan defendon de Pałacyk Michla (Palaceto de Michler) en kvartalo Wola. Danke al lia senprecedenca kuraĝo kaj eminenta talento de komandado, skipo de la palaco kvarfoje refutis fortajn germanajn atakojn apogataj de kirasitaj unuoj. Dum la 5-a atako, kapitano Adam Borys, pseŭdonomo „Pług” Plugilo), ordonis retiriĝon.

La 24-an de majo 2007 Ĉefurba Konsilio de Varsovio atribuis al li la titolon de Honora Civitano. La diplomon ricevis la 31-an de julio 2007, antaŭtage de la Memor-Tago pri Varsovio.

Aŭtune 2007 li apogis Juron kaj Justecon dum parlamenta balotado kaj ankaŭ estis en Komitato de Honora Apogo de la partio. Somere 2010, dum prezidenta kampanjo eniris varsovian Socian Apog-Komitaton al Jarosław Kaczyński kiel kandidato por la posteno de Prezidento de Pollando.

La 24-an de aprilo 2008 Prezidento de Pollando Lech Kaczyński avancis lin ĝis la grado de brigada generalo. En la jaroj 2009–2014 ano de la Kapitulo de la Milita Ordeno Virtuti Militari. En 2014 kunsidis en Honora Komitato de la Fondaĵo „Łączka”, prizorganta kaj apoganta agadon favore al la Herbej-Segmento.

Decide de prezidento de Pollando Andrzej Duda estis la 12-a de januaro nomumita postmmorte divizia generalo. Entombigita la 25-an de januaro 2017.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • En 2016 aperis kanto titolita "Generalo Gryf" de la Drużynya Mistrzów (Teamo de Majstroj).
  • La 68-a Skolta Taĉmento de Pruszcz Gdański "Nautilus" akceptis nomon de Janusz Brochwicz- Lewiński, pseŭdonomo Gryf.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robiłem swoją robotę. Rozmowa z mjr Januszem Brochwicz-Lewińskim „Gryfem” (Mi faris sian laboron. Konversacio kun majoro Janusz Brochwicz-Lewiński "Gryf") (Intervjuo de Tomasz Szczepański kaj Hubert Dzierzęcki; Urba Gardistaro de la Ĉefurbo Varsovio – Eldonejo Strażnik (Gardisto) 2006)
  • Aleksandra Ziółkowska-Boehm, Opowieść „Gryfa”. Ostatnie dni Krystyny Wańkowiczówny (Rakonto de "Gryf". La lastaj tagoj de Krystyna Wańkowiczówna), Plus Minus (ĉiusabata aldonaĵo), Rzeczpospolita la 29-30-a de januaro 2011, p. 22-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]