Saltu al enhavo

Jenny Weleminsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenny Weleminsky
Persona informo
Naskonomo Jenny Elbogen
Naskiĝo 12-an de junio 1882 (1882-06-12)
en Kapelln
Morto 4-an de februaro 1957 (1957-02-04) (74-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo Mama kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Prago
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
verkisto
poeto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jenny WELEMINSKY (naskiĝis Jenny Elbogen, la 12-an de junio 1882, en Thalheim (Kapelln) - la 4-an de februaro 1957, en Londono) estis aŭstra tradukistino kaj esperantistino. Kelkaj el ŝiaj tradukoj de verkoj de Franz Grillparzer kaj aliaj aŭstraj verkistoj estis publikigitaj en la revuo Literatura Mondo [1] [2].

Naskita ĉe Kastelo Thalheim, Jenny Weleminsky kreskis en apuda Vieno. Ŝi estis la plej juna infano de Guido Elbogen (1845-1918), juda entreprenisto kaj pli posta prezidanto de la Anglo-Aŭstra-Banko en Vieno kaj lia edzino Rosalie (Ali, née Schwabacher) [3][4]. La du geedziĝis en Parizo en 1868 kaj havis kvar filinojn, Jenny, Antoinette (1871-1901), Hermione kaj Helene (1878-1882) kaj filon nomitan Heinrich (Henri) (1872-1927).

Jenny Weleminsky estis edukita hejme fare de la guvernistino Miss Allen de Devono, Anglio. Ŝi havis perfektan regon de la angla lingvo, do ŝi povis traduki la memuarojn de Axel Munthe The Story of San Michele de la angla al Esperanto. Ŝia traduko estis publikigita en 1935.

Politikaj opinioj

[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj politikaj opinioj estis peze influitaj fare de ŝia patro. Ŝi estis pasia subtenanto de la Habsburga Monarkio kaj volis ke la monarkio estu reestigita post la Dua Mondmilito kun Otto von Habsburg kiel Imperiestro. Samtempe ŝi estis ankaŭ subtenanto de internacia marksismo, kio evidentiĝis ankaŭ en ŝia sindevigo al Esperanto. Kiel judo, ŝi prenis sufiĉe kritikan sintenon al cionismo. Ŝi precipe malaprobis la anekson de Palestino kaj ankaŭ interrompis ĉiun kontakton kun du el siaj filinoj kiam ili forlasis Aŭstrion al Palestino.

Kvankam ŝia patro donacis al la konstruado de la nova sinagogo en St. Pölten, konstruita en 1913, Jenny estis laika judo kaj ateisto [5].

Geedzeco kaj familio

[redakti | redakti fonton]

Post la morto de ŝia patro en 1918, Jenny Weleminsky heredis kastelo Thalheim, kiun ŝia patro akiris en 1882 ĵus antaŭ ol ŝi estis naskita. Tie kaj en Prago ŝi vivis kun sia edzo Friedrich Weleminsky (1868–1945), kun kiu ŝi edziĝis la 4-an de decembro 1905 en Kastelo Thalheim. Friedrich Weleminsky estis lekciisto pri higieno (hodiaŭ: mikrobiologio) en Karola Universitato en Prago kaj evoluigis kuracmetodon por tuberkulozo nomita Tuberculomucin Weleminsky [6]. Dum tiu tempo, kastelo Thalheim estis prizorgita kiel moderna laktofarmo.

Pro ŝiaj judaj originoj, ŝi serĉis rifuĝon en Britio en 1939, kie ŝi daŭrigis sian traduklaboron, verkis poezion kaj donis anglalingvajn lecionojn al aliaj rifuĝintoj [7]. Post la Dua Mondmilito kaj la morto de ŝia edzo, Jenny Weleminsky pasigis plurajn jarojn en Vieno, sed ankaŭ plurfoje vizitis Londonon, kie ŝi mortis pro mama kancero en la aĝo de 74 [1].

Ŝi kaj ŝia edzo havis kvar infanojn. Du el ŝiaj filinoj elmigris al Palestino komence de la 1930-aj jaroj, nome Elisabeth (* 1909), kiu poste nomis sin Jardenah, kaj Dorothea (* 1912), kiu nomis sin Lea. Ŝia plej aĝa filino Marianne (* 1906) kaj ŝia filo Antono (* 1908) ankaŭ sukcesis elmigris al Britio antaŭ la Dua Mondmilito. Ŝiaj posteuloj nun loĝas en Britio, Aŭstralio, Svedio kaj Germanio.

Tradukaro

[redakti | redakti fonton]

Tradukoj el la germana

[redakti | redakti fonton]

Tradukoj el la angla

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Fürth, Thomas (18 February 2015) Jenny Welleminsky (Elbogen) (1882–1957). Geni.com.
  2. Sutton, Geoffrey. (2008) Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto: 1887–2007. New York: Mondial, p. 11. ISBN 978-1-59569-090-6.
  3. Kanner, Siegmund. (1898) Das Lotto in Österreich. Ein Beitrag zur Finanzgeschictite Österreichs (The Lotto in Austria, a contribution to the financial history of Austria). Strasbourg: Kaiser Wilhelm University of Strasbourg. 10.4 Guido Elbogen.
  4. Nagel, Bernhard. (1999) Nationale Konflikte und monetäre Einheit: ein Plädoyer für die Währungsunion (germane). Vienna: Passagen Verlag.
  5. New synagogue: Donation list of the Temple-Construction-Association. Memorbuch: Juden in St Polten. Arkivita el la originalo je 31 August 2017. Alirita 31 August 2017.
  6. Reeves, Carole (4 April 2012) Tuberculomucin – a forgotten treatment for tuberculosis. Carole Reeves. Alirita 6 May 2024.
  7. Jones, Charlotte (July 2011). “My grandfather: A kind and modest man”, AJR Journal 11 (7), p. 5. 
  8. . Enhavlisto de Literatura Mondo. egalite.hu. Alirita 6 January 2018.
  9. 9,0 9,1 9,2 . Enhavlisto de Literatura Mondo. egalite.hu. Alirita 25 August 2017.
  10. Axel Munthe: Romano de San Michele el la Angla originalo tradukis: Jenny Weleminsky (1935). Alirita 19 January 2021.
  11. Munthe, Axel. (1935) Romano de San Michele, Translated from the original English text by Jenny Weleminsky, Budapest (Association of Esperanto Book Friends (AELA)): Eldonis: Literatura Mondo.