Johann Marbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johano Marbaĥo
germana teologo, reformisto kaj konfesprenanto.
germana teologo, reformisto kaj konfesprenanto.
Persona informo
Naskiĝo 14-a de aprilo 1521
en Lindau, Bavario, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 17-a de aprilo 1581
en Strasburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Wittenberg
Familio
Idoj Philipp Marbach [#]
Profesio
Profesio teologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johannes Marbachius (1521-1581) estis germana teologo, reformisto, polemikisto kaj konfesprenanto. Li estis profesoro pri teologio en la Universitato de Hajdelbergo kaj estro en la Eklezio de Strasburgo inter 1553 kaj 1581. Li estis lernanto de Marteno Lutero kaj vivis en lia hejmo. Li estis forta oponanto de la sekvantaro de Kasparo Ŝvenkfeldo (1489-1561) kontraŭ kiuj li eldiris sinsekve sep predikojn ekde 1556, kaj ankaŭ kontraŭ la anabaptistoj[1].

En 1551, li estis sendita kiel reprezentanto de la eklezio de Strasburgo al la Koncilio de Trento. Ĝis la foriro de Marteno Bucero (1491-1551) al Anglio (1549), Marbaĥo havis bonajn rilatojn kun li kiel agnoskita estro de la Eklezio de Strasburgo, kaj restanta kiel regulara korespondanto[2]. Tamen, iom post iom, Marbako disvolvis pli ekskluzivan luteranismon ol tiu reprezentita de aliaj reformistoj de Strasburgo. Pietro Martire Vermigli (1499-1562)[3] kaj Hieronimo Zanko (1560- 1590)[4] estis du teologoj kaj gimnaziaj instruistoj kiuj devis fuĝi pro lia influo. En 1556, li estis invitita de Oto Henriko (1502-1559), palatina elektisto, por fari eklezienketon en liaj teritorioj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]