Jos-Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jos-Altebenaĵo
Altebenaĵo
Topografia mapo de Niĝerio montrante Jos-Altebenaĵon en la centro de la lando
Topografia mapo de Niĝerio montrante Jos-Altebenaĵon en la centro de la lando
Topografia mapo de Niĝerio montrante Jos-Altebenaĵon en la centro de la lando
montara sistemoaltebenaĵo [+]

LandoNiĝerio

Supermara alteco1 829 m [+]
Koordinatoj9° 34′ 0″ N, 9° 5′ 0″ O (mapo)9.56679.0833Koordinatoj: 9° 34′ 0″ N, 9° 5′ 0″ O (mapo)
Areo7 770 km² (777 000 ha) [+]


Jos-Altebenaĵo (Tero)
Jos-Altebenaĵo (Tero)

Jos-Altebenaĵo (Niĝerio)
Jos-Altebenaĵo (Niĝerio)
DEC
Jos-Altebenaĵo
Jos-Altebenaĵo

Map
Jos-Altebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Jos Plateau [+]
vdr
Situo de la Altebenaĵo-Subŝtato.

Jos-Altebenaĵo estas altebenaĵo situanta proksime de la centro de Niĝerio. Ĝi kovras 8 600 kvadratajn kilometrojn kaj estas limigita per deklivoj de 300-600 metroj ĉirkaŭe multe de ĝia cirkonferenco. Ĝia meza altitudo sumiĝas je 1 280 metroj kaj la plej alta punkto estas Ŝir-Montetoj kun altitudo de 1 829 metroj. La altebenaĵo donis sian nomon al la subŝtato, Altebenaĵo-Subŝtato (angle Plateau State) en kiu ĝi situas kaj estas mem nomita laŭ la ĉefurbo de la subŝtato, Jos.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Jos-Altebenaĵo estas dominita per tri rokaĵo-tipoj. La pli maljunaj granitoj datiĝas de la malfrua kambrio kaj ordovicio. La pli junaj granitoj datiĝas de la ĵurasio, kaj formas parton de serio kiu inkludas Air-Montaron en centra Saharo. Ekzistas ankaŭ multaj vulkanoj kaj bazaltotavoloj elstaritaj ekde la plioceno [1].

La pli maljunaj granitoj enhavas stanon kiu estis elfosita dum kaj post la periodo de la eŭropa koloniismo. Gravaj riveroj estas Kaduna-Rivero, Gongola-Rivero, Hadejia-Rivero kaj Jobe-Rivero, kiuj fontas en tiu regiono.

Klimato kaj naturo[redakti | redakti fonton]

La klimato en la altebenaĵo estas la duon-modera klimato kun temperaturoj inter 18 °C kaj 25 °C.

Pro la granda biodiverseco la Monda Natur-Fonduso (WWF) konsideras Jos-Altebenaĵon kiel apartan ekoregionon de tipo montaraj herbejoj kaj arbustaroj, la jos-altebenaĵajn arbara-herbejan mozaikon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jos-Altaĵo estas la loĝloko de la antikva Nok-kulturo, konata por ĝia rimarkinda terakota artverko.

Post la brita koloniigo de Niĝerio, Jos-Altebenaĵo iĝis unu el la plej gravaj turismaj celoj en Niĝerio, sed turistia agado estis malhelpita en frua 21-a jarcento per nova konflikto inter kristanoj kaj islamanoj kiel rezulto de tribaj kaj politikaj diferencoj inter la loĝantoj de Jos-Altebenaĵo.

Lingvo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Jos-Altebenaĵo situas en la niĝeria Meza Zono, kaj eĉ en tiu regiono konata por kultura diverseco, ĝi estas nekutime diversspeca. Pli ol 60 etnaj-lingvaj grupoj vivas en la altebenaĵo [2]. La plej multaj el la lingvoj de la altebenaĵo estas en la Ĉada Grupo [3], kiu estas parto de la afrikazia lingvaro.

Du el la plej grandaj etnaj grupoj de la altebenaĵo estas la berom-popolo, en la norda altebenaĵo, kaj la angas-popolo en la sudoriento. Pli malgrandaj grupoj inkludas la mvagavul, piem, ron, egon, ĉokfem, kaj kofjar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Morgan 1983
  2. Barbour et al. 1982, p.49
  3. Isichei 1982

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Barbour, K.M., et al., editors. 1982 : Nigeria in Maps. Hodder and Stoughton, London.
  • angle Isichei, Elizabeth. 1982 : Introduction. In : Studies in the History of Plateau State, Nigeria, ed. by Elizabeth Isichei, pp 1–57. Macmillan, London.
  • angle Morgan, W.T.W. 1983 : Nigeria. Longman, London.
  • angle Encyclopædia Britannica : Jos-Altebenaĵo