Josef Weinheber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Josef Weinheber
Weinheber-01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1892 (1892-03-09)
en Vieno
Morto 8-an de aprilo 1945 (1945-04-08) (53-jara)
en Kirchstetten (Malsupra Aŭstrio)
Mortokialo trodozo
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo poeto • verkisto
Information icon.svg
vdr
Weinheber-busto ĉe la viena Ŝilero-parko

Josef WEINHEBER (naskiĝinta la 9-an de marto 1892 en Vieno, mortinta la 8-an de aprilo 1945 en Kirchstetten, Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra lirkisto kaj rakontisto. Lia verkaro ekde la komenco ŝanceligis la legantaro inter fasciniĝo kaj naŭzo.[1] kaj estas ĝis hodiaŭ temo de estetikaj, mondvisiaj kaj politikaj malkongruopridisputoj. Li ja eĉ hodiaŭ ŝatatas kiel romantika populara poesto kaj eĉ poetoprinco estante inter la plej legitaj poetoj sed malŝatatas pro lia proneco al la ideologio de la nazioj.[2] Weinheber mem volonte metis siajn laboraĵojn je dispono al la nazioj kio eblis promociiĝo je la avangardo naciscocialima enartistara. Por ili Weinheber nombriĝis inter la plej gravaj tiutempaj lirikistoj.

Vivo kaj kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Estis Weinheber la filo de buĉisto kaj kudristino; lia patro paŝtis la bestojn kaj vendis ilian viandon laŭlonge de la Wien-rivero.[3] Weinheber mem pasigis la junulajn jaorn en eta domo en Purkersdorf kaj post la divorco gepatra li venis maldaŭre kiel sesjaraĝulo en instituton edukan kaj poste, inter 1901 kaj 1909 en la orfanejon "Hyrtl'sches Waisenhaus" al Mödling. Dum la lerneja tempo li kunfondis la korporacion Anninger.[4] Ĉar li ne havis lernejan diplomon ian iĝinte en la aĝo de 12 jaroj orfano, li unue laboris kiel ĉeokaza laboristo. Ekz. dungitis li kiel bierfarejisto, buĉisto de ĉevalaĵoj, koĉero kaj instruisto. Inter 1911 kaj 1932 li dungitis fare de la poŝto, unue ĉe la poŝtejo nr 61 ĉe la viena okcidenta stacidomo kaj ses monatojn pli malfrue en la 3-a urbodistrikto nuna (tiam parto de Malsupra Aŭstrio). Kiam la militofino malkaŝigis sin iĝis konfliktoj kun la superuloj kaj li senditis for al la poŝtejo 102 al Ottakring (strato Hellgasse). Sed nur ses semajnojn poste li redungitis en Malsupra Aŭstrio.[5]

El la sento esti klase malpromociitulo kaj unuopula, malkomprenata batalanto Weinheber evoluigis lingvan suverenecon imponan.[6] Influis lin multe Rainer Maria Rilke, Anton Wildgans, Richard Dehmel kaj Walt Whitman. Weinheber ekde 1912 verkis poemojn, speciale por la de li kunfondita rondaro Ottakringer Kohorte vizitante la lernejon por maturiĝezamenotoj Freies Lyzeum. La verkoj de Karl Kraus donis a li inspiron koncerne la lingvon kaj la legado de Die Fackel plibonigis lin lingvoarte.[7] Kun la kolegoj Mirko Jelusich kaj Robert Hohlbaum li havis elstare bonajn rilatojn.

En 1918 Weinheber forlasis la senon eklezian por povi senkonfesiule edzinigi la judinon Emma Fröhlich,[8] kaj en 1927 li iĝis okaze de la dua nupto protestanta. En la 26.1.1944 fine li rekatoliĝis.

Kariero lia verkista ekis en 1919 per kontribuaĵoj ĉe la satira-humura gazeto "Die Muskete". En 1920 aperis lia lirika volumo unua Der einsame Mensch. Post la publikigo de la senfurora lirikaĵo Von beiden Ufern ĉe la viena Burgverlag-eldonejo en 1923 li dum la sekvintaj tri jaroj ne plu trovis eldoniston ĝis la apero (ĉe Krystall-eldonejo 1926) de Boot in der Bucht.[9] En 1924 aperis - prozaĵo! - la membiografia romano Das Waisenhaus kiun antaŭe estis presinta laŭetape la gazeto Arbeiter-Zeitung. En 1926 Weinheber decidis ne plu iĝi la plej grava lirikisto tiel ke la homoj aŭtomate pensus ĉe la aŭdo de la vorto "liriko" je Weinheber.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Per sia lirikovolumo Adel und Untergang (1934) la 42-jaraĝulo post multaj jaroj da amera neakceptiteco tuj ekfamiĝis. Aperis ĝi en la etnocentra-naciemega eldonejo de Adolf Luser. Laŭtitole Weinheber konsideris devigon tiutempan de la "nobeloj" komenci batali kontraŭ la malsencon vivan. Estus la tasko poeta antaŭ malplenaj altaroj redoni vivemon al la homoj; la poeto konservu en malvarma mondo sekularigita la diajn momentojn. Tre ŝatitis lia antologio Wien wörtlich (1935), kun lirikaj karakteraj kaj socialklasaj studoj, parte skribite en dialekto. Influite de la lingvospirito de Johann Nestroy kaj la perado de Karl Kraus (Nestroy und die Nachwelt, 1912), Weinheber pentris la portreton de sia naskiĝurbo laŭlonge de diversaj nuancoj dialektaj. Tie troviĝas ekz. la poste kvazaŭ proverbaj frazoj "War net Wien, wenn ndurt, wo ka Gfrett is, ans wurdt" (Es wäre nicht Wien, wenn nicht dort, wo es keinen Ärger gibt, einer entstehen würde / Tradukite: Ne temus pri Vieno se ne tie kie problemomalĉeesto iĝis problemoĉeesto.) aŭ "Wann i, verstehst, was z'redn hätt, i schoffert olles o" (Wenn ich, verstehst du, etwas zu reden hätte, ich würde alles abschaffen / Tradukite: Se mi havus ordonpovon mi ĉion abolicius.) Tre konata estis ankaŭ la poemo Der Phäake pri la friandemo de iu vienano: "Ich hab sonst nix, drum hab ich gern, ein gutes Papperl, liebe Herrn: Zum Gabelfrühstück gönn ich mir ein Tellerfleisch, ein Krügerl Bier, schieb an und ab ein Gollasch (kann freilich auch ein Bruckfleisch sein).[10]

Der Auflauf priskribas la tipan vienanan animon kiu, okaze de homamasiĝo antaŭ fritkolbasvendejo, supozas ke temus aŭ pri revolucio, aŭ pri murdo, aŭ pri ŝtelo; fine evidentiĝis ke iu kliento nur volis ŝanĝi monerojn.

„Was gibts denn da? Was ist denn gschegn?“ – „Mir scheint, es setzt a Gaudi.“
„San zu vü’ Leut, ma kann nix segn.“ – „Geh, druck di fiari, trau di!“
„Aha, an Diab ham s’ arretiert.“ – „A Wolfshund hat wem bissn.“
„Sagn S’, Herr, was ist denn do passiert?“ – „A Baumberl hot er gschmissn.“
„Bei so wos segn s’ kan Wochmann net, derwei kann ans verblüatn.“
„An Herzstich? Schrecklich!“ – „D’ Rettung steht scho durt ums Eck, beim Wirten.“
„Einsturzgefahr beim Würschtelstand!“ – „Göl, der durt is der Mörder?“
„Des schiefe Gschau! Auf d’Pritschen gspannt und urndlich trückert ghört er.“
„Na, endlich a Inspekter, sixt?“ – „Tun S’ da kein Auflauf machen!“
„Er hot eahm scho. Jetzt, Freunderl, pickst.“ – „Sie, da is nix zum Lachen!
Sie gehen mit!“ – „Da bin i gspannt.“ – „Sie revoltiern die Gassen!“
„I hab do nur beim Würschtlstand zehn Eß wolln wechseln lassen …“[11]

En 1936 ricevis Weinheber en Munkeno la Mozart-premion de la Goethe-fondaĵo. En la dankparolado li nomis la fine venintan renomon poetan granda miskompreno. La publikigo de la eseo Im Namen der Kunst, ĉe la Langen-Müller-eldonejo, planite por aŭtuno 1936, en kiu Wenheber polemike skribis kontraŭ literaturpolitiko de la nazioj ne estiĝis pro la akriĝintaj leĝoj en la Tria Regno.

Per O Mensch, gib acht (1937), kalendara libro edifa por urbanoj kaj malurbanoj, Weinheber kreis al sia malurba patrujo monumenton per 12 monatocikloj. Ili havas o sep poemojn. La lirika volumo gvidas onin tra la kamparana jaro, la ekleziaj festoj en la diversaj sezonoj, la landaj kutimoj kaj moroj. Ĝis 1941 venditis 30.000 pecoj de ĝi. Tamen post kritiko fare de la regna estro de NSDAP, Robert Ley noveldono malpermesitis.

Lia majstroverko poesta estas la 40 odojn ampleksanta ciklo Zwischen Göttern und Dämonen (la planita titolo estis estinta: Zwischenreich) de 1938, eble hermetika literatura polemikaĵo kontraŭ la nazioj (laŭ Friedrich Jenaczek), kiu skribitis en Kirchstetten de somero 1937 ĝis somero 1938. Famekonataj estas ankaŭ liaj lirikaj variaĵoj pri muzikinstrumentoj kiuj aperis en 1939 sub la titolo Kammermusik enkondukante en sferon de intimeco, mempripenso, amo kaj muziko. La unua violono ekz. tiel sonas: Ich, in die Schönheit dieser Welt verliebt, beschenke sie mit meiner eignen Schöne. Die Welt ist ohne Abgrund. Strömend gibt mein Herz sich aus. Ich bin nur Lied: Ich töne. (Traduko: Mi, enamiĝinte je la beleco de tiu ĉi mondo, donacas al ĝi mian propran belecon. La mondo ne konas abismon. Superfluante prezentas sin mia koro. Mi nur estas kanto, nur sono.</ref>

En la publicitaĵaro Der Augarten, organo de la en 1939 de Mirko Jelusich fondita viena poetocirklo, aperis en 1940 la naŭdek poemoj de Zur Sprache kaj en printempo 1941 Janus kaj Der Leichnam. Eldonisto organa estis Weinheber mem, kunlaborantoj estis ekz. Bruno Brehm, Hermann Graedener, Max Mell, Karl Hans Strobl kaj Josef Wenter.

Poeta stilo[redakti | redakti fonton]

Weinheber uzis poezie grandan gamon da lirikaj formoj ekde la antikveco, kion li interpretis ponton al la humaneco de Okcidenta Eŭropo. Li mem instruis al si la lingvojn latinan, helenan kaj italan ludante kun versaj kaj strofaj formoj, ekz. odoj, himnoj, sonetoj, terco-rimaĵoj, gazeloj. Li nomis sin mem disĉiplo de Horacio kaj aparte la antikvaj versoj donis al li orientiĝon. Lia lektoro Ernst Stein iam nomis lin "Hiperiono el Ottakring". Weinheber ankaŭ flegis lingvistikon kaj meditis pri la senco kaj la vera signifo de literoj; li ankaŭ tradukis helenajn kaj latinajn tekstojn en la germanan kaj imitis sonetoj de Mikelanĝelo kaj Ŝekspiro.

Estante fervora leganto de Arthur Schopenhauer kaj Friedrich Nietzsche li iĝis pesimisto. Sufero kaj sufero de la mondo jam ekde la junulaj jaroj estis bazaj ekzistado-kategorio. La legado de la juda filozofo Otto Weininger treege influis lin. La kontraŭo inter spirito kaj sekso kion Weininger prezentis ĉe la verko Geschlecht und Charakter aŭtonomio vira, opiniigis Weinheber-on ke la saviĝo el la malsupra mondo de sekso, volupto, profito kaj politiko nur povus veni per viro-spirito. La aktualan tempon konsideris li aĉega kaj homajn aferojn detruanta. Ŝuldo prie kuŝus ĉe la ĉie ajn prezenta liberalismo.

En la himo Hymnus auf die deutsche Sprache (1933) Weinheber laŭdegis la union inter lingvo kaj etno germanaj. Maltuje tio kunfandiĝis kun naciemegaj ideologioj. Ĉiam denove Weinheber konfesis sian veneradon de lingvo, ekz. en 1941 antaŭ studentoj: Darum gibt es keine größere Gefahr für ein Volk als diejenige, seine Sprache nicht zu würdigen. Ein Volk geht nicht zugrunde durch verlorene Kriege, sondern dadurch, dass es von innen her entkräftet, seine Sprache, die Hochsprache seiner Dichter und Denker aufgibt, Hochverrat an sich selbst begeht.[12]

La enhavon de la verkaro karakterizis Weinheber en 1943 per tri vortoj: soleco, praa timo, pieco.

Dum la nacisocialismo[redakti | redakti fonton]

Jam en 1931 Weinheber aliĝis al la aŭstria filio de NSDAP kun la numero partiana 782.298[13][14] pro espero de subteno de artistoj en ilia batalo.[15] En 1933 li iĝis sekciestro por literaturo en la aŭstria porgermankultura defendoligo "Kampfbund für deutsche Kultur". Komence li kulpigis la judojn pro la malsukceso ĉe la komenco de sia verkista kariero.[16] Kiel prezidanto de la societo de artistoj ligitaj al la hejmregiona grundoVereinigung bodenständiger Künstler li citis kiel "anojn de fremdaj malplejmultoj" kaj "raso-malamikoj" inter la kolegaro ekz. Hugo von Hofmannsthal kaj Stefan Zweig. Weinheber apartenis ankaŭ al la spionoj de Will Vesper, ĉasisto de judaj eldistoj.[17]

Post la malpermeso de NSDAP en Aŭstrio en 1933 Weinheber pli kaj pli simpatiis kun Aŭstrofaŝismo verkonte en 1935 la himnon Den Gefallenen en honoro de la en julio 1934 fare de nazioj murdita aŭstria martiro-kanceliero Engelbert Dollfuß, kiu recitis en la 12.1.1935 antaŭ ĉiuj registaranoj la burgteatrejano Georg Reimers. La saman jaron oni aljuĝis al li premio kaj ringo de Deutsch-österreichische Schriftstellergenossenschaft.

Enkorpiĝon de Aŭstrio al Germanujo tiutempe Weinheber malfavoris post konfrontiĝo al la diktatura realo dum vojaĝoj en Germanujon en la jaro 1936.[18] En 1936 Weinheber iĝis membro de la Ligo de germanaj verkistoj de Aŭstrio kiu dissplitiĝis en 1934 de PEN-klubo pro ke kelkaj PEN-verkistoj estis skribintaj protestodeklaracion kontraŭ la persekuto de verkistoj en Nazia Germanio. La liganoj, maloficiala organizo pornazia, kaŝe laboris por la realigo de kunfando ŝtata kun Germanujo. Post Anschluss Weinheber partoprenis ĉe la Anschluss-bonveniga libro Bekenntnisbuch österreichischer Dichter. En la himno Hymnus auf die Heimkehr, recitite en la 20.4.1938 fare de Ewald Balser dum festo okaze de la naskiĝtago de Adolph Hitler, Weinheber skribis "Dies im Namen des Volks! / Dies im Namen des Bluts! / Dies im Namen des Leids!" (Tio en la nomo de la popolo, de la sango, de la sufero); en aprilo 1938, okaze de plebiscito li verkis la jenon: "Deutschland, ewig und groß, Deutschland, wir grüßen Dich! Deutschland, heilig und stark, Führer, wir grüßen Dich! Heimat, glücklich und frei, Heimat, wir grüßen Dich!" (Germanujo, porĉiama kaj granda, Germanujo ni salutas vin. Germanujo, sankta kaj forta, gvidisto nia, ni salutas vin. Patrujo, feliĉa kaj libera, patrujo ni salutas vin.)

En la malfrua somero 1938, post la unuaj sobriĝoj post la Anschluss-eŭforio, Weinheber eĉ intencis elmigri. Kiam en 1938 Otto Basil pro kontraŭhitlera blasfemio malliberigitis, Weinheber sukcese intervenis. Baldaŭ poste Weinheber, kaj per siaj paroladoj, kaj per sia laŭtlegadovojaĝo al Svislando, publike reklamis por l anazioj kaj iĝis tiumaniere faktoro konsiderinda de la nacisocialisma kulturpolitiko. Li verkis salutvortojn al Adolf Hitler (Dem Führer kaj Ode an die Straßen Adolf Hitlers) kaj la odon Blut und Stahl. Dum prelego ĉe la tutgermania Vajmara poetorenkontiĝo en 1938 li nomis Erich Maria Remarque kaj ties malpermesitan furorlibron Im Westen nichts Neues malicege kaj germanidetruema. Kontraŭigis li al ĝi pozitive la verko Mein Kampf de Hitler per kio estus redonita al ĉiuj germanoj en la mondo la memkonfido, la grandeco, la memorigo je devoj.[19]

Okaze de la datreveno 50-a naskiĝtaga de Hitler, Weinheber verkis radidramon en kiu li interpretis la [svastiko]]n simbolo de unuiĝo inter viroj kaj virinoj, flama signo de lumkredanta popolo, apoteozo de la regnaj juveloj kaj fidelecsigno por la fare de Dio sendita ŝtatestro Hitler.[20] En 1941 Weinheber ricevis el la manoj de Joseph Goebbels la Grillparzer-premion. Weinheber iĝis verŝajne la plej konata lirikisto de Nazia Germanio.

Je sia 50-a naskiĝtago Weinheber ricevis la honoran ringon de la urbo Vieno; Richard Strauss enmanigis krome al li du poemo-muzikigaĵojn kaj en la 18.3.1942 li iĝis honora doktoro de la Universitato de Vieno. En la naskiĝurbo okazis publika festo por li kaj en Neulengbach nomitis strato por li. En 1944 Weinheber denove aniĝis al NSDAP. Je la fino de aŭgusto 1944 li metitis sur la listo de difavoratoj kio maldevigis lin je porkomunuma laboro enmilita. Tamen laŭ la germanisto Albert Berger, Weinheber (kvankam partiano, antisemito kaj grandgermanirevanto) ne iĝis centprocenta nazia poeto.[21]

Weinheber suferis je alkoholismo, dormoperturboj kaj depresioj. En la 8.4.1945, kiam la Ruĝa Armeo jam komencis la liberigon de Vieno, li memortigis sin per trodozo da morfino.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Memorigtabulo antaŭ la iama orfejo en Mödling
Memorigŝtono ĉe Kahlenberg-monto en Vieno
  • 1926 Literaturpreis der Stadt Wien
  • 1936 Wolfgang-Amadeus-Mozart-Preis
  • 1936 honora profesoreco
  • 1941 [rillparzer-Preis (kune kun Mirko Jelusich)
  • 1942 honora doktoreco en Vieno
  • 1942 Ehrenring der Stadt Wien, el la manoj de goviestro Baldur von Schirach
  • 1942 honora membreco de Akademie der Bildenden Künste, Vieno
  • Prezidanto de Hölderlin-societo, Vieno
  • Unua honormembro ĉe Hamerling-societo

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Der einsame Mensch. Gedichte. E.P. Tal, Leipzig/Wien/Zürich 1920.
  • Von beiden Ufern. Gedichte. Burgverlag, Wien 1923.
  • Das Waisenhaus. Roman. Burgverlag, Wien 1925
  • Boot in der Bucht. Gedichte. Krystall-Verlag, Wien 1926.
  • Adel und Untergang. Gedichte. Adolf Luser Verlag, Wien-Leipzig 1934.
  • Wien wörtlich. Gedichte. Adolf Luser Verlag, Wien-Leipzig 1935.
  • Vereinsamtes Herz. Gedichte. Verlag Paul List, Leipzig 1935.
  • Gedichte. Verlag der Blätter für die Dichtung, Hamburg 1935.
  • Späte Krone. Gedichte. Albert Langen/Georg Müller, München 1936.
  • Deutscher Gruß aus Österreich. Gedichte. Adolf Luser, Wien/Leipzig 1936.
  • O Mensch, gib acht! Ein erbauliches Kalenderbuch für Stadt- und Landleute. Gedichte. Albert Langen/Georg Müller, München 1937.
  • Selbstbildnis. Gedichte aus zwanzig Jahren. Albert Langen/Georg Müller, München 1937.
  • Zwischen Göttern und Dämonen. Vierzig Oden. Gedichte. Albert Langen/Georg Müller, München 1938.
  • Kammermusik. Gedichte. Albert Langen/Georg Müller, München 1939.
  • Dokumente des Herzens. Aus dem Gesamtwerk ausgewählte Gedichte. Gedichte. Albert Langen/Georg Müller, München 1944.
  • Hier ist das Wort. Gedichte. Otto Müller Verlag, Salzburg 1947.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert Berger: Josef Weinheber (1892–1945). Leben und Werk – Leben im Werk. Müller, Salzburg 1999, ISBN 3-7013-1003-3.
  • Friedrich Jenaczek: Josef Weinheber 1892-1945. Ausstellung veranstaltet von der Josef Weinheber-Gesellschaft in der Österreichischen Nationalbibliothek, 7. Dezember 1995-31. Jänner 1996. Kirchstetten: Josef Weinheber-Gesellschaft. 1995.
  • Albert Berger: Götter, Dämonen und Irdische: Josef Weinhebers dichterische Metaphysik. In: Klaus Amann und Albert Berger (eld.): Österreichische Literatur der dreissiger Jahre. Böhlau, Wien 1985, ISBN 3-205-07252-9.
  • Friedrich Heer: Josef Weinheber aus Wien. In: Frankfurter Hefte, 8, 1953, S. 590–602.
  • Christoph Fackelmann: Die Sprachkunst Josef Weinhebers und ihre Leser. Annäherungen an die Werkgestalt in wirkungsgeschichtlicher Perspektive. Lit, Wien/Münster 2005, ISBN 3-8258-8620-4.
  • Fritz Feldner: Josef Weinheber. Eine Dokumentation in Bild und Wort. Das Berglandbuch, Salzburg u. a. 1965.
  • Edmund Finke: Josef Weinheber. Der Mensch und das Werk. Pilgram, Salzburg 1950.
  • Franz Koch: Josef Weinheber. Langen/Müller, München 1942.
  • Eduard Kranner: Als er noch lebte. Erinnerungen an Josef Weinheber. Faber, Krems 1967.
  • Adolf Luser (eld.): Josef Weinheber. Persönlichkeit und Schaffen. Adolf Luser Verlag, Wien/Leipzig 1935.
  • Josef Nadler: Josef Weinheber. Geschichte seines Lebens und seiner Dichtung. Müller, Salzburg 1952.
  • Heinrich Zillich (eld.): Bekenntnis zu Josef Weinheber. Erinnerungen seiner Freunde. Akad. Gemeinschaftsverlag, Salzburg 1950.
  • Josef Weinheber: Löwenzahn. In: Benno von Wiese (eld.): Deutsche Lyrik. Form und Geschichte. Interpretationen. Vom Mittelalter bis zur Gegenwart. 2 Bände. Düsseldorf 1957.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander Martin Pfleger: Verkannter Sprachkritiker. Christoph Fackelmanns Studie untersucht die Kunst Josef Weinhebers und ihre Leser. Ĉe: literaturkritik.de, nr. 6, junio 2007
  2. Christoph Fackelmann: Die Sprachkunst Josef Weinhebers und ihre Leser. Annäherungen an die Werkgestalt in wirkungsgeschichtlicher Perspektive. Lit, Wien / Münster 2006, ISBN 3-8258-8620-4.
  3. Manfred Bauer: Josef Weinheber: Dichterfürst und NS-Poet. Ĉe: Purkersdorf Online, 29.12.2006.
  4. Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Vol II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 713–715.
  5. Josef Nadler: Josef Weinheber: Geschichte seines Lebens und seiner Dichtung, O. Müller, Salzburg 1952
  6. Albert Berger: Josef Weinheber. Vom Adel und vom Untergang. Ĉe: Kritische Ausgabe, 2/2004, p. 80–82 (PDF; 134 kB).
  7. Edwin Hartl: Josef Weinheber als homo politicus. Ĉe: Isabella Ackerl (eld): Geistiges Leben im Österreich der Ersten Republik. Oldenbourg, München 1986, ISBN 3-486-53731-8, p. 42–53.
  8. "Wiener Gfrett", ĉe Der Spiegel 42/1966
  9. Hermann R. Leber: Magische Zwiespältigkeit? Ein Versuch über Weinhebers Anfänge. Ĉe: Heinrich Zillich (eld.): Bekenntnis zu Josef Weinheber. Erinnerungen seiner Freunde. Akademischer Gemeinschaftsverlag, Salzburg 1950.
  10. Traduko: Mi ne havas ion alian sekve mi ja ŝatus manĝi, karaj homoj: okaze de la dua matenmanĝo dorlotas min delikta bovaĵo, glaso da biero kaj intertempe ankaŭ gulaŝon. Eblas alternative ankaŭ tripaŝo.
  11. Traduko: Kio okazis? - Mi kredas io interesa. - Oni ne vidas bone pro la troa multo da spektantoj. Bonvolu alproksimiĝi, kuraĝon! Jen, oni arestis ŝteliston. Sinjoro, ĉu vi scias kio ekzakte estis estinta tie ĉi? - Jes, li ĵetis bombon. Kaj policisto tipe ne ĉeestas je tiaĵoj, eĉ se iu mortus pro sangoperdo. - Ĉu piko en la koron? Terure! - Danke al Dio ĉeestas jam la savistoj apud la gastejo. - Ĉe la fritkolbasbudo estas danĝero de kolapso. - Ĉu tiu estas la murdisto? Kun la vizaĝo ruza? Ke oni metu lin en la ĉelon! - Finfine, jenas policano. - Ne kolektiĝu tro tie ĉi, gesinjoroj!. - La policisto en tiu ĉi momento kaptis la krimulon. Nun al ci malbono venos. - Sinjoro, ci venu kun mi kaj ĉesigu tuj la ridon. - Tion mi ne kredos. - Ci estas faranta ribelon en la stratetoj. - Tute ne, mi ĝus volis ke oni ŝanĝu al mi moneron da 10 ŝilingoj.
  12. Traduko: Sekve por popolo ne ekzistis pli granda danĝero ol la malŝato de lingvo sia. Popolo ne pereas per malvenko milite, sed per elinterna malfortiĝo. Kiam ĝi forlasas la lingvon, la altnivelan lingvon de la poetoj kaj filozofoj farante ŝtatperfidon.
  13. Straßennamen Wiens seit 1860 als „Politische Erinnerungsorte“. Forschungsprojektendbericht, Wien julio 2013, p. 199-200 (PDF; 4,4 MB).
  14. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 652.
  15. Weinheber, Josef. Ĉe: aeiou Österreich-Lexikon.
  16. purkersdorf-online.at
  17. Murray G. Hall: Krystall-Verlag (Wien-Leipzig). Ĉe: Österreichische Verlagsgeschichte 1918–1938. Böhlau, Wien/Köln/Graz 1985, ISBN 3-205-07258-8.
  18. Wilhelm Szabo: Zwei Gesichter. Begegnungen mit Josef Weinheber. Ĉe: Josef Weinheber (1892–1945). Ausstellungskatalog. St. Pölten 1992.
  19. Theodor Verweyen: Bücherverbrennungen. Eine Vorlesung aus Anlaß des 65. Jahrestages der „Aktion wider den undeutschen Geist“. Winter, Heidelberg 2000.
  20. Peter Diem: Die Symbole Österreichs. Kremayr & Scheriau, Wien 1995, ISBN 3-218-00594-9, p. 271, Digitalisat online ĉe Austria-Forum.
  21. Albert Berger: "Dichterzwiespalt unter dem NS-Regime: Ende gibt sich als Vollendung. Josef Weinhebers Lyrik der vierziger Jahre". Ĉe: Orbis Linguarum. Vol. 19/2002.