Saltu al enhavo

Joseph Duchesne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josephus Quercetanus
(1544-1609)
franca alkemiisto kaj kuracisto
franca alkemiisto kaj kuracisto
Persona informo
Naskiĝo 1544
en Esturre, Armagnac,  Francio
Morto 20-a de aŭgusto 1609
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo diplomato
kuracisto
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jozefo Duŝeno (1544-1609) estis franca alkemiisto, diplomato, poeto, filozofo, privata kuracisto de Francisko Herkulo, Duko de Anĵuo (1555-1584), pli juna filo de Henriko la 2-a (1519-1559). Li rimarkindiĝis pro siaj skribaĵoj defende de la doktrino de Paracelsus (1493-1541), el kiu li estis lernanto kaj sekvanto[1]. Aŭtoro de sennombraj traktaĵoj pri medicino, kiujn li subskribis kiel Quercetanus. Li same verkis poetikajn verkojn kaj tragikajn komediaĵojn. Oni diras ke li estis la unua uzi kalomelon en la traktado de la sifiliso[2].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Filo de kuracisto, Duŝeno, ankaŭ konata kiel "Sieur de la Violette", unue studis en la Universitato de Montpellier. Li edziĝis kun Anne Trie, nevino de la humanisto Vilhelmo Budeo (1468-1540), kaj pro la persekuto al la francaj protestantoj (Duŝeno estis kalvinisto), li pasis multajn jarojn for de sia naskiĝurbo. Duŝeno ricevis sian diplomon pri doktoreco en 1573, en la Universitato de Bazelo kaj kelkatempe li stariĝis en Kaselo, kiu tiam estis la granda ĉefurbo de la duklando Hesio.

Tiuepoke kaj pli malfrue la granddukoj rimarkindiĝis pro ilia patroneco al la nova hermetikisma medicino de Paracelsus (1493-1541). En 1575, Jacques Aubert (1500-1587) faris akrajn kritikojn pri la kemia medicino de Parcelsus kaj ties klarigo pri la origino de la metaloj[3]. Samokaze Duŝeno verkis sian "Responsio" al Aubert, arde defendante sian iatrokemian sintenon, kaj, kiam la verketo estis mallonga, ĝi estis represita plurfoje kaj altiris konsiderindan atenton. Iom poste Duŝeno translokiĝis al Ĝenevo kie li estis akceptita kiel civitano, en 1584. Post la balotado de la Konsilio de la Ducent (1587), li estas sendita en pluraj diplomatiaj misioj, en Berno, Bazelo, Ŝafhaŭzo kaj Zuriko.

En 1592, li helpis pri la pacotraktato kiun la Respubliko Ĝeneva subskribis kun siaj najbaroj. En 1598, post la proklamo de la Edikto de Nantes, Duŝeno revenis al Parizo, kie li estas nomumita persona kuracisto de la reĝo Henriko la 4-a (1553-1610). En 1594, li fariĝis membro de la Konsilio de la Sesdek, en Ĝenevo. En 1601, Nicolas Brûlart de Sillery (1544-1624) lin sendas en diplomatia misio en la svisajn kantonojn.

En 1603, la Fakultato pri Medicino de Parizo lin kondamnas, kaj al Théodore de Mayerne (1573-1655), pro ilia favoraj opinioj al Paracelsus, kiu foriĝas el la doktrino de Klaŭdo Galeno (121-216). En 1604, li estas invitata al la kortego de Maxurico, landgrafo de Hesio-Kaselo (1572-1632), kie li plenumas eksperimentojn en laboratorio adekvate ekipita.

Selektita verkaro

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]