Julien Bayou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julien Bayou
Julien Bayou en 2019
Julien Bayou en 2019
Persona informo
Naskiĝo 11-a de Junio 1980
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Strasburgo
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Partio Eŭropo Ekologio La Verduloj
Profesio
Okupo politikisto • top official vd
En TTT https://julienbayou.fr/
Francilia regiona konsiliano
Dum 26-a de marto 2010 - nuntempo –
Prezidento Jean Paul Huchon
Valérie Pécresse
Nacia sekretario de Eŭropo Ekologio La Verduloj
Dum 30-a de novembro 2019 - nuntempo –
Antaŭulo David Cormand
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julien BAYOU [eo: Ĵulieno Baju], naskiĝis la  11-an de junio 1980(nun 1980-06-11) en Parizo, estas franca politikisto, regiona konsiliano de Francilio kaj nacia sekretario de la partio Eŭropo Ekologio La Verduloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Julien Bayou naskiĝis en maldekstrema familio. Lia patro estis arkitekturo poste sanigisto kaj lia patrino, instruistino pri ekonomikaj kaj sociaj sciencoj, "vera maoisto"[1], estis aktivulino de la alĝeria Naciliberiga Fronto[2].
Li studis ĉe la Liceo Turgot, poste ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Strasburgo kaj la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo. Li diplomiĝis pri internacia ekonomiko kaj juro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post siaj studadoj, li laboris ĉe la ministerio pri edukado kaj ĉe Unesko kiel konsilisto. De 2005 ĝis 2008, li laboris por "Coordination SUD" la kunlaborada asocio de la internaciaj bonfaraj francaj organizaĵoj. En 2008, li kunfondis kun amiko firmaon pri "konsilioj pri komunikado kaj mobilizado".
En 2013, li estis dungata de Avaaz, NRO kiu klopodas pri internaciaj fakoj ekz. klimata ŝanĝigo, homaj rajtoj, koruptado kaj malriĉeco. Ĉi-kadre li partoprenis la liberigon de Sevil Sevimli, franc-turka studantino enprizonigita en Turkio pro ŝia partopreno al koncerto[3].

Aktivula tempo (2005-2018)[redakti | redakti fonton]

Julien Bayou partoprenis multajn agadojn en la fakoj de homaj rajtoj, sociaj malegalecoj, aŭ klimata ŝanĝigo.

En 2005, li kunfondis la movadon Génération précaire ("Kaduka Generacio"), kiu celis malglori amaskomunikile la vivkondiĉojn de staĝantoj.
En 2011, li ĉeestis la duan ŝiparon kiu strebis simbole rompi la blokadon de Gaza[4].
En 2015, li kunfondis la asocion Notre affaire à tous ("Nia komuna afero") kiu strebas jure internaci-skale agnoskigi la plej gravajn atencojn kontraŭ la naturmedio.[5]
En 2016, li partoprenis la eventojn Nuit debout ("Staranta nokto") kaj ĉi-okaze tradukis la prelegon de la greka eksministro pri financoj Janis Varufakis. Li ankaŭ aniĝis al DiEM25, movado por la demokratiigo de Europa Unio[6].

Politika tempo[redakti | redakti fonton]

En 2010, li decidis politike engaĝiĝi ĉe Eŭropo Ekologio La Verduloj por la francaj regionaj balotoj de 2010 kaj estis elektata regiona konsiliano en Francilio. Li agadis en la loĝada kaj ekonomi-disvolviĝa komisionoj.
En 2011, kadre de la francaj ekologiistaj antaŭbalotoj, li subtenis je Eva Joly.
En 2013, li estis elektata kun Sandrine Rousseau proparolanto de la verduloj. Ĉi-kadre, li partoprenis en 2014 du misiojn pri balota observado, en turka Kurdio[7] kaj en Ukrainio[8].
En 2015, li estis relektata regiona konsiliano en Francilio.
En 2017, li malsukcesis elektiĝi nacia deputito en Parizo.
La 30-an de novembro 2019, li estis elektita nacia sekretario de Eŭropo Ekologio La Verduloj[9].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Génération Stagiaire, documenfilmo d'Antoine Gallien
  • Génération-Précaire, derrière les masques, documenfilmo de Ruxanda Medrea, 2006.
  • Les Nouveaux Contestataires, documentfilmo de Delphine Vailly et Alexis Marrant
  • Ainsi squattent-ils, documentfilmo de Marie Maffre (2013)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Le Petit Livre noir du logement, komuna verkaĵo, Eldonejo La Découverte, 2009
  • Dix bonnes raisons d’aimer (ou pas) l’éducation populaire, I love educ pop, komuna verkaĵo estrita de Damien Cerqueus kaj Mikaël Garnier-Lavalley, Eldonejo de l'Atelier, 2010
  • Kerviel, une affaire d'État : 2 milliards pour la Société en général, prefaco de Eva Joly, Eldonejo Arcane 17, 2016
  • Désobéissons pour sauver l'Europe, Eldonejo Rue de l'échiquier, 2018

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franclingve)«En la ekolo-sistemo» [archive], Liberation.fr, 10-a de majo 2011.
  2. (franclingve) Li ekestras le verduloj: 10 sciindaj aĵoj pri Julien Bayou L'Obs, 30-a de novembro 2019
  3. (franclingve) « Turkio: la reiro de Sevil Sevimli, venko de ŝiaj proksimuloj kaj de perreta solidareca impeto», 24-a de februaro 2013, ĉe turquieeuropeenne.eu (konsultita la 18-an de oktobro 2015).
  4. (franclingve) http://leplus.nouvelobs.com/contribution/163902-flottille-pour-gaza-le-blocus-delocalise-a-athenes.html
  5. (franclingve) Nia komuna afero: kiu estas ni? arkivo
  6. (franclingve) Diem25: anoj Arkivigite je 2016-08-04 per la retarkivo Wayback Machine arkivo
  7. (franclingve) Raporto pri observada misio pri balotoj en Turkio
  8. (franclingve) "Mi observis la balotojn en Ukrainio" arkivo ĉe Le Huffington Post, konsultita la 18-an de oktobro 2015
  9. (franclingve) « Por Julien Bayou, nova estro de EELV : “Ni ne plu havas la tempon esti mezaĉaj” » arkivo, ĉe Le Monde, 30-a denovembro 2019 (konsultita la 30-an de novembro 2019).