Julio Aleksandrino de Neŭstejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giulio Alessandrini
(1506-1590)
Methodi medendi libri sex, quibus omnia, verko publikigita en 1554
Methodi medendi libri sex, quibus omnia,
verko publikigita en 1554
Persona informo
Naskiĝo 1506
en Trento,  Italio
Morto 25-a de aŭgusto 1590
en Civezzano, apud Trento,  Italio
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo verkistokuracisto • poeto • tradukisto • kuracisto-verkisto • politikisto vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julio Aleksandrino de Neŭstejno (1506-1590) estis itala kuracisto kaj poeto, privata kuracisto de Ferdinando la 1-a (1503-1564), Maksimiliano la 2-a (1564-1576), kaj Rudolfo la 2-a (1552-1612) kaj arda defendanto de la doktrinoj de Klaŭdo Galeno (121-216).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis medicinon kaj filozofion en la Universitato de Padovo kaj estis aŭtoro de sennombraj verkoj pri Klaŭdo Galeno (121-216), en la latina kun komentoj. Alessandrini estis bonega helenisto kaj latinisto, kaj en 1548, li kompilis la verkon "Galeni enantiomaton aliquot liber", dediĉitan al la princo-episkopo el Trento, Kristoforo Madruzzo (1512-1578). La libro estis plublikigita en Venecio, post kelkaj jaroj al la starigado de la aristotela akademio (aŭgusto 1545), en Trento far Diego Hurtado de Mendoza (1503-1575) kaj Juan Páez de Kastro. Kune kun Ĝirolamo Frakastoro (1476-1553), Alessandrini estis vizitanto de la Akademio de Aristotelo.

Tiel kiel Johann Crato von Krafftheim (1519-1585), Alessandrini ricebis nobelan titolon el la Habsburgoj kaj fariĝis Grafo palatina. Krom esti rimarkinda platona filozofo, li iam engaĝiĝis en varma disputo pri Galeno kontraŭ Ĝirolamo Argenterio[1].

Krom Alessandrini, estis aliaj aŭtoroj de Epistolae medicinales[2]: same kiel Conrad Gesner (1516-1565), Giovanni Manardo (1462-1536), Pietro Andrea Mattioli (1501-1577), Andreas Dudith (1533-1589), Thomas Erastus (1524-1583), Girolamo Mercuriale (1530-1606), inter aliaj. En unu el siaj eldonoj Ulisse Aldrovandi (1522-1605) faris kelkajn laŭdojn al la Habsburga Familio, Luca Ghini (1490-1556), Gabriele Falloppio (1523-1562) kaj Alessandrini.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Giulio Alessandrini, ilustraĵo el Gallica

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]