Kajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
kajano
Cajanus cajan.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Kajano’’ Cajanus
Specio: C. cajan
Cajanus cajan
(L.) MILLSP.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

KajanoKajan-pizo (Cajanus cajan) estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) de la familio de Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto estas kultivata en vastaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

Kajano estas vertikale kreskanta arbustoduonarbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 3 m, kelkfoje ĝis 4 m. La ritidomo de la branĉoj estas okulfrape ripa kajkovrata kun oraj, veluraj triĥomoj.

La folioj estas triope pinataj. La folietoj ests 2,5 ĝis 10 cm longaj, 1,4 bis 3ĝis 5 cm larĝaj, eliptaj ĝis lancetaj, je la fino pinte kojnformaj, la supra surfaco havas verdan koloron.la malsupra surfacp estas pli pala kaj arĝente grize verdaj. La hararo de la supra surfaco konsistas el fajnaj, mallongaj veluraj haroj, la malsupra surfaco havas pli longajn blankecajn harojn. La folitigo longas 1 ĝis 5,5 cm.

Floraro kaj floro[redakti | redakti fonton]

La terminale staranta panikla floraro konsistas el multege de grapolaj floraroj. La forartigoj longas inter 2 ĝis 7 cm. La frue defalantaj stipuloj estas ovformaj kaj longas 8 mm kaj larĝas 5 mm. La unuopaj pedunkloj longas 1 bis 1,7 cm . AĈiuj partoj de la floraro estas flavbrune haraj.

semojde kajano

La duseksa floro estas unusimetria kaj kvinnombra kun duobla involukro. La kaliko konsistas el 5 mm longa kalika tubo kun 4 ĝis 7 mm longaj kalikaj dentoj. La kaliko havas flavbrunaj kaj glandaj haroj. La korolo havas tipan formon de papiliformaj floroj. La baza koloro de la petaloj estas flava kun ruĝbrunaj ĝis malhelruĝaj strioj, la ekstera flanko havas similkoloran nuancon. La korolo estas kun diametro de 1,2 ĝis 1,7 cm preskaŭ ronda. La flugiloj estas flavaj kaj la naveto flave verda.

Frukto kaj semo[redakti | redakti fonton]

La guŝoj estas fojnkoloraj kun violeta- nigra nuanco, haraj kaj glrandaj. La semoj estas flave brunaj, kremkoloraj, brunaj aŭ ruĝecaj kun kaŝtanbruna hilumo. Ĝi longas 6 ĝis 6,5 mm kaj larĝas 4,5 ĝis 5,5 mm.

Cajanus cajan

Popolaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La planto havas tre diversajn nomojn. Ekzemple:

  • tubarika (तुबरिका) en la sanskrita
  • thuvaram paruppu (துவரம் பருப்பு) en la tamila
  • thuvara parippu (തുവരപ്പരിപ്പ്) en la malajalama [1]
  • togari bele (ತೊಗರಿ ಬೇಳೆ) en la kanara
  • tuver' (તુવેર) en la gujarata
  • toor Dal (तूर डाळ) en la marata
  • toor dal (तूर दाल) aŭ arhar dal (अरहर दाल), en la hindia
  • orhor dal (অড়হর ডাল) en la bengala
  • rohor dail (ৰহৰ দাইল) en la asama
  • harada dali en la odia
  • kandi bedalu (కందిపప్పు) en la telugua
  • behliang en la miza
  • no-eye pea
  • red gram
  • tropical green pea
  • gungo pea en Jamaiko
  • gandule bean
  • gandul / guandu en Latinameriko
  • chícharo en Latinameriko
  • arveja en Ekvadoro
  • mgbụmgbụ
  • gungo pea / gunga pea / Congo pea en Afriko
  • mzimbili mussa en Tanzanio
  • nandolo kaj kardis en Malavio
  • fio-fio
  • mbaazi
  • rahar daal (रहर दाल) en la nepala
  • kadyos En Filipinoj
  • "Mbaazi" en Kenjo


Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Kajano estas kultivata en multaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj kaj estas troveblaj en altecoj inter al maro kaj 1450 m super marnivelo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Retligoj[redakti | redakti fonton]

  1. ml:തുവര