Gigantmontaro
Gigantmontaro | |
ĉeĥe: Krkonoše, germane: Riesengebirge, pole: Karkonosze | |
montaro | |
Sněžkaj kaj Obří důl
| |
Oficiala nomo: Krkonoše | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Liberec Ĉeĥio, Regiono Hradec Králové Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Sudetoj |
Najbaras kun | 4
|
Subulaj unuoj | Krkonošské hřbety, Krkonošské rozsochy, Vrchlabská vrchovina |
Nacia parko | KRNAP |
Akvejo | Elbo, Odro |
Plej alta punkto | |
- situo | Sněžka |
- alteco | 1 603 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 44′ 10″ N 15° 44′ 25″ O / 50.73611 °N, 15.74028 °O (mapo) |
Areo | 631,00 km² (63 100 ha) |
Geologia konsisto | granito, skisto, ardezo, kalkoŝtono |
Plantaro | ordinara piceo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Gardisto | Gigantmontarulo mita spirito |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Krkonoše | |
Portalo pri Geografio | |
Noto: Plej alta montaro de Ĉeĥio |
Gigantmontaro[1][2] - laŭaserte ankaŭ Karkonoŝo[mankas fonto] - estas montaro, kiu troviĝas en limregiono de Ĉeĥio kaj Pollando. Oni ankaŭ parolas pri bohemia kaj silezia parto. Tiu ĉi montaro estas la plej alta en la ĉeno de la Sudetoj montaroj. Leviĝanta super ĉirkaŭaĵo, kiu estas 300 ĝis 400 metrojn super la marnivelo , ĝi atingas per Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) altecon de 1.602 m. Ĝia ĉefa kresto atingas altecojn inter 1350 kaj 1450 m kaj etendiĝas laŭ longo de 36 km de okcidento al oriento. Gigantmontaro kovras areon de 454 km² sur ĉeĥa kaj 177 km² sur pola teritorio, do sume 661 km².
En alteco de 1.386 m situas la fonto de la rivero Elbo.
La montaro konsistas el granito kaj metamorfa ŝtonaĵo. Grandan parton de ĝi kovras piceaj arbaroj.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Gravaj turismaj centroj:
Turistoj grandakvante alvenas el Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio, sed ne malmultaj ankaŭ el Nederlando.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Montodorso de Gigantmontaro el la pola flanko
-
Labský důl de akvofalo Pančavský vodopád
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Menciita en pluraj literaturaj tekstoj, ekzemple Mitoj kaj fabeloj pri Rübezahl: montspirito de la silezia Gigant-Montaro, tria volumo de la serio Esperanto-junula biblioteko, aŭtoro Max Klose, traduko de Paul Bröther, eldonejo Heroldo de Esperanto, 1933
- ↑ kaj ankaŭ en iuj retejoj, ekzemple naturephoto-cz
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la ĉeĥa Nacia Parko Gigantmontaro - Krkonosky´národní park (ĉeĥe, angle)
- Oficiala retejo de la pola Nacia Parko Gigantmontaro - Karkonoski Park Narodowy (pole)
- Retejo por la regiono de la Gigantmontaro (ĉeĥe, germane, angle)
- Retejo pri la montaro kun mapo (pole, germane)
- Retejo pri la montaro por turistoj germane