Karmezina rozelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karmezina rozelo
Plenkreskulo en nacia parko Wilsons Promontory (Viktorio, Aŭstralio).
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Genro: Platycercus
Platycercus elegans
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de karmezina rozelo
Arealo de karmezina rozelo
Arealo de karmezina rozelo
Subspecioj
  • Platycercus elegans elegans, (Gmelin 1788)
  • Platycercus elegans flaveolus, Gould 1837
  • Platycercus elegans fleurieuensis, Ashby 1917
  • Platycercus elegans melanopterus, North 1906
  • Platycercus elegans nigrescens, Ramsay, EP 1888
  • Platycercus elegans subadelaidae, Mathews 1912
  • Platycercus elegans adeleidae, Gould, 1841
  • Platycercus elegans filewoodi, McAllan & Bruce, 1989
Sinonimoj

Psittacus elegans, Gmelin
Psittacus pennantii, Latham, 1790
Psittacus gloriosus, Shaw, 1791 [2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karmezina rozelo (Platycercus elegans) estas specio de papagoj en genro Platycercus (rozeloj), kiu estas indiĝena en suda kaj eosta Aŭstralio kaj ankaŭ enkondutita al Novzelando kaj Norfolkinsulo. Ĝia kutima (kvankam ne sola) habitato estas montaj arbaroj, kaj ĝi ankaŭ kutime renkonteblas en homaj ĝardenoj. Du aliaj grupoj de papagoj, kiuj antaŭe estis konsiderataj apartaj specioj, la flava rozelo kaj la Adelajda rozelo, nun estas subspecioj de karmezina rozelo. Laŭ molekulaj esploroj, unu el ruĝaj subspecioj, P. e. nigrescens, estas pli genetike malsama de la tipa subspecio ol ili.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Flava rozelo (Platycercus elegans flaveolus)
En Swifts Creek, Viktorio, Aŭstralio
En Nacia Parko Lamington, Kvinslando, Aŭstralio

Karmezina rozelo estas unue priskribita en 1788 far germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin en lia redakto de Systema Naturae far Karolo Lineo. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj tiam konataj papagoj en genron Psittacus sub dunomo Psittacus elegans.[3] Saman latinan nomon flandra naturalisto Carolus Clusius uzis por ventumila papago en sia libro Exoticorum libri decem de jaro 1605,[4][5] sed tio ĉi okazis antaŭ komenco de formala (Linea) taksonomio.[2]

John Latham faris priskribon de karmezina rozelo laŭ speciano el kolekcio de S-ro Joseph Banks en 1781, kaj donis al ĝi anglan nomon "Beautiful Lory" ("Bela lorio"),[6] kaj en 1787 li nomis ĝin "Pennantian Parrot" ("papago de Pennant", omaĝe al Thomas Pennant).[7][8] Latham, tamen, ne donis al la specio dunomon ĝis 1790, kiam li nomis ĝin Psittacus pennantii.[9]

La genron Platycercus difinis Nicholas Aylward Vigors en 1825 surbaze de distinga arĥitekturo de flugilaj kaj vostaj plumoj, kaj li faris karmezinan rozelon tipa specio sub nomo Platycercus pennantii.[10] Ĝuste la nomon Platycercus pennantii far Vygors kaj Latham oni uzis por la specio ĝis 1891, kiam itala zoologo Tommaso Salvadori pruvis ke P. elegans estas pli frua kaj do havas prioritaton.[11][12]

Edward Pierson Ramsay priskribis subspecion P. e. nigrescens en 1888, rimarkante ke ĝi malsamas de la tipa subspecio je sia pli malhela plumaro, nigra dorso kaj kolo, pli malgranda korpo sed pli relative granda beko.[13] La subspecion oni ankaŭ nomas "norda karmezina papago" aŭ "papago de Campbell" omaĝe al Aŭstralia politikisto Alexander James Campbell.[8]

"Karmezina rozelo" ("Crimson rosella") estas oficie agnoskita kutima nomo de la specio far International Ornithologists' Union (IOC);[14] en 1926. Antaŭ tio ĉi ĝi simple nomiĝis "karmezina papago" kaj la terminon "rozelo" oni uzis nur por eosta rozelo.[8]

Flavan rozelon unue priskribis John Gould sub nomo Platycercus flaveolus. Ĝi rimarkeble malsamaspektas de la tipa karmezina rozelo, ĉar la ruĝa/karmezina koloro en ĝia plumaro estas anstataŭigita per flava. Tamen oni rimarkis ke ĝi hibridiĝas kun aliaj subspecioj de karmezina rozelo en lokoj kie iliaj arealoj kunekzistas. En 1941, Herbert Condon proponis reklasi flavan rozelon kaj Adelajdan rozelon subspecioj de karmezina rozelo.[15] Oni proponis ankaŭ nomon "bluvanga rozelo" por la unuigita specio P. elegans,[16] sed ĝi ne iĝis vaste uzata.[17] Ĝis nun iuj aŭtoritatoj konsideras ke flava rozelo devas esti aparta specio, kvankam tiu ĉi rigardo estas malplimulta.[17]

Inter aŭstralanoj oni nomas karmezinan rozelon ankaŭ red lowry ("ruĝa lorio"), Pennant's parakeet ("papago de Pennant"), Campbell parakeet ("papago de Campbell"), (blue) mountain parrot ("(blua) monta papago"), (blue) mountain lowry ("(blua) monta lorio") aŭ okaze simple lowry (lorio).[18] Sur Norfolkinsulo oni nomas ĝin simple "ruĝa papago", kontraste al "verda papago" kiel ili nomas Norfolkan kakarikon.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni agnoskas jenajn subspeciojn de karmezina rozelo:

  • Platycercus elegans elegans, (Gmelin 1788) - tipa subspecio
  • Platycercus elegans flaveolus, Gould 1837 - flava rozelo
  • Platycercus elegans fleurieuensis, Ashby 1917
  • Platycercus elegans melanopterus, North 1906
  • Platycercus elegans nigrescens, Ramsay, EP 1888 - norda rozelo aŭ rozelo de Campbell
  • Platycercus elegans subadelaidae, Mathews 1912
  • Platycercus elegans adeleidae, Gould, 1841 - Adelajda rozelo
  • Platycercus elegans filewoodi, McAllan & Bruce, 1989 - rozelo de Filewood, subspecio priskribita en 1989 kaj nomita omaĝe al Aŭstralia zoologiisto Lionel Winston Charles Filewood[19][20]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Karmezinaj rozeloj furaĝas sur grundo. Rimarku la buntan kolorigon de iliaj dorsoj
Junulo kun ankoraŭ grandparte verda plumaro

Karmezina rozelo estas mezgranda papago. Ĝi estas ĉ. 36 cm longa sume kun vosto. El sep subspecioj tri estas efektive karmezinaj. P. elegans elegans, la tipa subspecio, troveblas en Viktorio kaj eosta Novsudkimrio, subspecio P. elegans nigrescens en nord-eosta marbordo de Kvinslando, kaj P. elegans melanoptera sur Kanguru-Insulo. P. e. nigrescens estas notinde pli malgranda ol la tipa, kaj P. e. melanoptera pli granda; ambaŭ nigrescens kaj melanoptera havas iom pli malhelan koloron ol la tipa subspecio.

Flava rozelo loĝas apud Murej-rivero kaj ĝiaj alfluantoj. Unue oni konsideris ĝin aparta specio, sed ĝi estas reklasita subspecio P. elegans flaveolus de karmezina rozelo ekde 1968 kiam oni rimarkis ke flavaj kaj karmezinaj rozeloj facile interpariĝas kaj hibridiĝas kie iliaj arealoj kunekzistas. La ĉefa diferenco estas ke en flavaj rozeloj la ruĝa plumarkoloro de tipa subspecio estas anstataŭgita per malhele flava, kaj la vosto estas pli verdeca.[21]

Adelajda rozelo, P. e. adelaidae, renkontebla en kaj ĉirkaŭ Adelajdo kaj en apudaj areoj, ankaŭ estis originale konsiderata aparta specio, sed nun oni kredas ke temas pri hibrida svarmo pro interbredo de karmezinaj kaj flavaj subspecioj. Adelajdaj rozeloj interbredas kun ambaŭ, kaj koloro de iliaj plumaroj varias inter malhele oranĝa en la sudo de ĝia arealo kaj tre pale oranĝece flava en la nordo. La variojn kiuj estas tre proksimaj al la flava subspecio, sed tamen iom oranĝkoloraj, oni metis en apartan subspecion P. e. subadelaidae.[22]

Ĉiuj subspecioj havas bluajn-violkolorajn vangojn kaj voston, buntan dorson, buntajn flugilojn kun bluaj-violkoloraj marĝenoj, pale grizan bekon kaj brunajn irisojn. Bluaj plumoj de karmezina rozelo estas tre ŝatataj far iĉoj de satina laŭbbirdo, kiuj preferas bluajn objektojn por ornami siajn laŭbojn.

Junaj birdoj havas draste malsaman koloron: ilia plumaro estas plejparte verda-olivkolora. Kun aĝo verda koloro estas poiome anstataŭigata per la ruĝa (aŭ per la flava en okazo de flava rozelo) dum kelkaj unuaj mudoj en la procezo iam ŝerce nomata "maturiĝo". Nur junuloj de P. e. nigrescens ne havas tian "nematuran" koloron kaj estas dekomence ruĝaj. Seksa duformismo preskaŭ ne observeblas en karmezina rozelo, plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas saman koloriĝon. La sola observebla diferenco estas ke iĉoj estas rimarkeble (ĉ. 15%) pli grandaj kaj havas iom pli grandajn kaj larĝajn bekojn.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2018). “Platycercus elegans”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22733483A132181501. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22733483A132181501.en. Alirita 11 November 2021.. 
  2. 2,0 2,1 Australian Biological Resources Study (1 September 2014) Subspecies Platycercus (Platycercus) elegans elegans (Gmelin, 1788). Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita 14 August 2019.
  3. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae :secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis /Caroli a Linné 1. Leipzig, Germany: Impensis Georg. Emanuel. Beer, p. 318.
  4. Clusius, Carolus. (1605) Exoticorum libri decem (latine). Lugdunum Batavorum [Leiden]: Ex Officinâ Plantiniana Raphelengii.
  5. General zoology, or, Systematic natural history, by G. Shaw [continued by J.F. Stephens.] (14 April 2018).
  6. Latham, John. (1781) A General Synopsis of Birds 1. Printed for Benj. White, p. 217–218.
  7. Latham, John. (1787) Supplement to the General synopsis of birds. Printed for Leigh & Sotheby.
  8. 8,0 8,1 8,2 Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  9. Latham, John. (1790) Index Ornithologicus, Sive Systema Ornithologiae: Complectens Avium Divisionem In Classes, Ordines, Genera, Species, Ipsarumque Varietates 1 (latine). Leigh & Sotheby.
  10. (1825) “Descriptions of some rare, interesting, or hitherto uncharacterized subjects of zoology”, Zoological Journal London 1, p. 526–42. 
  11. Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Psittaci, or Parrots, in the collection of the British Museum, Catalogue of the Birds in the British Museum 20. London: British Museum, p. 541–543.
  12. Mathews, Gregory M.. (1917) The Birds of Australia 6. London: Witherby & Co., p. 307–308.
  13. Ramsay, Edward Pierson. (1888) Tabular List of all the Australian Birds at present known to the author, showing the Distribution of the Species over the continent of Australia and adjacent islands.. Sydney: Self.
  14. Parrots & cockatoos. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 14 August 2019.
  15. (1941) “The Australian Broad-tailed Parrots (Subfamily Platycercinae)”, Records of the South Australian Museum 7, p. 117–44 [132–37]. 
  16. (1988) Reader's Digest Complete Book of Australian Birds. Surrey Hills, Victoria: Reader's Digest Services Pty Ltd., p. 155. ISBN 0-949819-99-9.
  17. 17,0 17,1 (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing, p. [htt://archive.org/details/systematicstaxon00chri/e/n165 155]. ISBN 978-0-643-06511-6.
  18. Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
  19. McAllan, Ian A. W.. (1988) The Birds of New South Wales: A Working List. Biocon Research Group.
  20. https://www.birdforum.net/threads/platycercus-elegans-filewoodi-mcallan-m-d-bruce-1989.412780/
  21. Crimson Rosella - Birds in Backyards.
  22. . Adelaide Rosellas (2014-02-04). Alirita 2016-08-18.