Kazimierz Nowak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazimierz Nowak (naskiĝis la 11-an de januaro 1897 en Stryj (Lviva provinco), mortis la 13-an de oktobro 1937 en Poznań) estis pola vojaĝisto, kiu en la jaroj 1931-1936 solece trapasis afrikan kontinenton de nordo suden kaj reen (40 mil km per biciklo, perpiede, sur ĉevalo, kamelo, boato kaj trajno).

Kiel infano jam revis pri ekkono de Afriko. Li laboris kiel raportisto en gazetaro de Poznań. Unu el motivoj vojaĝi al Afriko estis volo vivteni familion kontraŭ raportoj, kiuj estis publikigitaj en pola gazetaro kaj ankaŭ franca, itala kaj brita. En siaj leteroj kaj fotoj krom personaj travivaĵoj li registris eksterordinaran kulturon, riĉecon de la naturo, kaj la spiritan vivon de la afrika kontinento. Li esprimis sian opinion interalie kontraŭ koloniismo. Post la reveno, novembre 1936 provis sensukcese eklabori en Francio kiel raportisto. Reveninte al Pollando en decembro 1936 prelegis pri Afriko, kun uzo de lumbildoj. Li mortis apenaŭ duonjaron post sia reveno de la vojaĝo pro pneŭmonio, sekve de malfortigo de la organismo per malario.

Tien kaj reen

Vojo suden:

Starto: novembro 1931 - Tripolo, Bengazi, Tobruk (en Cyrenaica) (Itala Imperio) → Kairo (Egipta Reĝlando) → Ĥartumo, Malakal (en Sud-Sudano) (Anglo-Egipta Sudano) → Kongo BelgaLubumbashi (Norda Rodezio) → Suda RodezioPretorio, Kabo Aguljas, meto: majo 1934 (Unio de Sud-Afriko)

Vojo norden:

Starto: majo 1934 - Kabo Aguljas, Kaburbo (Unio de Sud-Afriko), Vindhuko (Afriko Sud-Okcidenta) → AngoloKinŝaso, Brazavilo (Kongo Belga) → Fort Lamy (Ekvatora Franca Afriko) → Okcidenta Franca Afriko → Alĝero, meto: novembro 1936 (Alĝerio)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj