Klemens Szaniawski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klemens Szaniawski
Persona informo
Klemens Szaniawski
Naskiĝo 3-an de marto 1925 (1925-03-03)
en Varsovio
Morto 5-an de marto 1990 (1990-03-05) (65-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj polaangla vd
Loĝloko Varsovio vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Łódź vd
Familio
Dinastio House of Szaniawski vd
Patro Władysław Junosza-Szaniawski vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo logikometodologiofilozofio de sciencofilozofiopedagogio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klemens Szaniawski (naskiĝis la 3-an de marto 1925 en Varsovio, mortis la 5-an de marto 1990), pola filozofo, logikisto, profesoro de Varsovia Universitato; soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio; malliberulo de koncentrejoj Aŭŝvico kaj Mauthausen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭmilite Klemens Szaniawski frekventis gimnazion en Varsovio kaj dum la germana okupado daŭrigis edukadon sekrete. Post abiturientiĝo en 1942 komencis filozofiajn kaj matematikajn studojn en sekreta Varsovia Universitato. Dum tiu periodo liaj instruistoj estis: Jan Łukasiewicz, Tadeusz Kotarbiński, Władysław Tatarkiewicz, Maria Ossowska kaj aliaj. En 1944, kiel soldato de la Enlanda Armeo, estis sekve de la ribelo de Varsovio forveturigita al Auschwitz, kaj poste al Mauthausen. Tie estis malliberigita ĝis fino de la dua mondmilito. Post liberigo unu monaton pasigis en usona malsanulejo. Junie 1945 revenis al Pollando.

La 1-an de septembro li rekomencis studi kaj eklabori kiel asistanto en Universitato de Lodzo en Katedro de Scienco pri Moraleco. Tie renkontiĝis kun geedzoj Janina kaj Tadeusz Kotarbiński kaj kun Maria kaj Stanisław Ossowski. En 1947 ricevis titolon de magistro surbaze de laboraĵo Morał bajki dydaktycznej La Fontaine'a (Moralo de didaktika fabelo ĉe La Fontaine). En 1949 li estis translokigita kun la tuta katedro al Varsovia Universitato. En 1950 doktoriĝis pri la temo: Analizo de la nocio honoro fone de la kavaliroj de mezepoka Eŭropo. Du jarojn poste oni likvidis la katedron kaj lin translokigis al Katedro de Logiko, tiutempe gvidata de Tadeusz Kotarbiński. En la jaroj 1957/1958 li restis kiel stipendiulo en Cambridge, kie havis okazon kunlabori kun Braithwhit kaj Neyman. En 1961 Klemens Szaniawski habilitiĝis surbaze de disertaĵo: Ĉe la fundamento de statistika indukto. En 1968 estis nomumita dekano de la Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio. En 1969 akiris la titolon de eksterordinara profesoro kaj en 1977 oni atribuis al li ordinaran profesorecon.

Li laboris en Logika Fako de la Instituto pri Filozofio kaj Sociologio de Pola Scienca Akademio, gvidata de Kazimierz Ajdukiewicz.

La 12-an/13-an de decembro 1981 estis arestita kaj malliberigita en internigejo en Białołęka. Dum la milita stato en Pollando aktivis en subteraj strukturoj de Solidareco kaj interalie ankaŭ en Socia Komitato de Scienco.

La lastan vivjaron pasigis en Usono en The Wilson Center (Vaŝingtono). Aŭtune 1989 revenis al la lando kaj mortis pro serioza malsano.

La 3-an de majo 2007, prezidento Lech Kaczyński distingis postmorte Klemens Szaniawski per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.

Bibiografio[redakti | redakti fonton]

Libroj

Kunaŭtoreco:

  • kune kun J. Pelc kaj M. Przełęcki, Prawa nauki. Trzy szkice z zakresu logiki (Leĝoj de la scienco. Tri skizoj pri la logiko), Warszawa 1957
  • kune kun R. Bartoszyński kaj Z. Pawlak, Matematyczne przyczynki do rozwoju prakseologii (Matematikaj kontribuoj al evoluo de prakseologio), Warszawa 1963

Redakto:

  • Metody statystyczne w socjologii: wybrane zagadnienia (Statistikaj metodoj en sociologio: elektitaj problemoj), Warszawa 1968
  • Metody matematyczne w socjologii: zagadnienia wybrane (Matematikaj metodoj en socjologio: elektitaj problemoj, Wrocław 1971
  • kune kun M. Przełęcki kaj R. Wójcicki, Formal Methods in The Methodology of Empirical Sciences, Dordrecht/D.Reidel 1976
  • The Vienna Circle and The Lvov-Warsaw School, Dodrecht/Nijnhoff International Philosophy Series 38
  • kune kun Z. Cackowski kaj J. Kmita, Filozofia a nauka. Zarys encyklopedyczny (Filozofio kaj scienco. Enciklopedia skizo)
  • kune kun J.L. Auspitz, W. Gasparski kaj M.K. Mlicki, Praxiologies and The Philosophy of Economics, New Brunswick and London 1992

Artikoloj fremdlingvaj

  • Some Remarks Concerning the Criterion of Rational Decision Making, Studia Logica IX, 1960, p. 221-239
  • A Note on Confirmation of Statistical Hypotheses, Studia Logica X, 1960, p. 111-118
  • On Some Basic Patterns of Statistical Inference, Studia Logica XI, 1961, p. 77-87
  • A Method of Deciding Between N Statistical Hypotheses, Studia Logica XII, 1961, p. 135-143
  • Inference or Behaviour?, Studia Filozoficzne, n-ro fremdlingva 1, 1962, p. 171-179
  • A Pragmatic Justification of Rules of Statistical Inference, en: The Foundation of Statements and Decision, 1965, p. 301-310.
  • The Value of Perfect Information, Synthese 17, 1967, p. 408-424
  • Some Remarks on the Philosophy of Science, Zagadnienia Naukoznawstwa 2 (14), 1968, p. 26-32
  • Logic of Economic Calculus, en: Social Sciences: Problems and Orientation, Hago 1968, p. 160-166
  • Rol'ocenok v poznavatelnom processe, Voprosy Filosofii, [[Moskvo] 1969, p. 56-59
  • Zamietki o matematizacji socjologii, en: Sociologia i matematika, Novosibirsk 1970, p. 18-31
  • Mathematical Models and Social Facts, The Polish Sociological Bulletin 2, 1970, p. 103-106
  • Information and Decision as Tools of Philosophy of Science, Danish Yearbook of Philosophy 10, Kopenhago/Munskgaard 1973, p. 47-59
  • Questions and Their Pragmatic Value, en: Bogdan, R.J., Niiniluoto, I. Logic Language and Probability, Dodrecht/D. Reidel, 1973, p. 121-123
  • Sociology and Models of Rational Behaviour, Dialectics and Humanism 2, 1974, p. 133-144
  • Two Concepts of Information, Theory and Decision 5, Dodrecht/D. Reidel, 1974, p. 9-21.
  • On the Value of Information in Games, en: Th\'eorie de la d\'ecision et applications, Paris, CNIPE Edition, 1975, p. 37-44
  • Formal Analysis of Evaluative Concepts, International Social Sciences Journal 3 (27), New York – Paris/Unesco, 1975, p. 446-457
  • Analyse formelle des concepts evaluatifs, Revele Internationale des Sciences Sociales 3 (27), Paris/Unesco, 1975, p. 471-483
  • La connaissance et le souci des valeurs, en: Maria Ossowska (1896-1974), krompresaĵo Organon 11, 1975, p. 343-347
  • On Sequential Inference, en: Bogdan, R.J. (red.) Local Induction, Dodrecht/D. Reidel, 1976, p. 171-182
  • Types of Information and Their Role in the Methodology of Science, en: M. Przełęcki, K. Szaniawski, R. Wójcicki, Formal Methods in metodology of empirical sciences, Wrocław 1976, p. 297-308
  • Interpretations of The Maximum Likelyhood Principle, en: M. Przęłecki, R. Wójcicki, (red.) Twenty-five Years of Logical Maethodology in Poland, Warszawa 1977
  • kune kun W. Gasparski, Praxeology and Decision Theory, en: H. Jungermann, G. De Zeeuw (red.), Decision Making and Change in Human Affairs, Dodrecht/D. Reidel 1977, p. 491-506
  • Philosophy of the Concrete, en: Dialectics and Humanism 1, 1977, p. 67-72
  • Information in Decision Making. Some Logical Aspects, en: Problems of Formalization in Social Sciences, Wrocław 1977, p. 77-90
  • Introduction, en: Problems of Formalization in Social Sciences, Wrocław 1977, p. 7-10
  • Decision Making and Future Research. Some Theoretical Problems, en: Future-Planning-Decision Making, Wrocław 1978
  • On Formal Aspects of Distributive Justice, en: E. Saarinen et al. (red.) Essays in Honour of Jaakko Hintikka, Dodrecht/D. Reidel 1979, p. 135-146
  • Creativity and Values, Dialectics and Humanism 3, 1979, p. 73-79
  • Sociology and Models of Rational Behaviour, en: J.J. Wiatr (red.) Polish Essays in The Methodology of The Social Sciences, Dodrecht/D.Reidel 1979, p. 211-224
  • Philosophy of Decision Making, en: Acta Psychologica 45, Amsterdam 1980, p. 327-341
  • Poland, en: J.R. Burr, J.R. (red.), Handbook of World Philosophy, Westpork 1980, p. 281-295
  • Science as an Information-Seeking Process, Postępy Cybernetyki 3 (4), 1981, p. 23-31
  • Probability, en: W. Marciszewski (red.), Dictionary of Logic as Applied in the Study of Language, Martinus Nijhoff 1981
  • The Concept of Unreliable Information, en: J. Łoś (red.), Studies in Economic Theory and Practice, Amsterdam/North-Holland 1981, p. 135-139
  • Plus ratio quam vis, Dialectics and Humanism 1, 1982, p. 43-50
  • Rationality and Its Value, Dialectics and Humanism 2, 1984
  • Philosophical Ideas of T. Kotarbiński, Reports on Philosophy 8, 1984, p. 25-32
  • On Defining Information, Philosophia Naturalis 3/4 (21), 1984, p. 244-249
  • Ajdukiewicz on Non-Deductive Inference, Danish Yearbook of Philosophy 23, 1986
  • Philosophy of Science in Poland, en: W. Krajewski (red.), Polish Philosophers of Science and Nature in the 20th Century, Amsterdam/New York, 2001

Libroj dediĉitaj al Klemens Szaniawski

  • G. Lissowski, Prawa indywidualne a wybór społeczny (Individuaj leĝoj kaj socia elekto), Warszawa 1992
  • T. Tyszka, T. Zaleśkiewicz, Racjonalność decyzji. Pewność i ryzyko (Racieco de decidoj. Certeco kaj risko), Warszawa 2001.