Kokia frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kokia frankolino
Kokia frankolino
Kokia frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. coqui
Francolinus coqui
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Kokia frankolino (Francolinus coquiPeliperdix coqui) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundo, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Temas pri birdo kun rimarkinda ruĝecbruna kapo, nigreca orelareo makulo, malhelgrizaj flugiloj, kaj blankecaj subaj partoj tre fajne kaj markate striecaj horizontale per nigreca strieco en kolo, brusto kaj flankoj; la kruroj estas flavecaj kaj la beko nigreca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]