Saltu al enhavo

Kutĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kutĉoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Dormanta kutĉa virino, en Nirona-Vilaĝo, norde de Bhuj. La brakringoj kiujn ŝi portas super la kubuto estas tipe por edziniĝitinoj.

La Kutĉoj ( guĝarata lingvo : કચ્છી, sinda lingvo : کچھی ) tradicie vivas en Kutĉ-Distrikto de la nordokcidenta barata subŝtato de Guĝarato kaj en Sindo, provinco de Pakistano. Nuntempe la kutĉoj forlasis Kutĉujon por iri al la proksimaj komercaj havenoj kiel ekzemple Ahmadabado, Vadodara, kaj Mumbajo, kaj al najbaraj ŝtatoj kiel ekzemple Raĝastano, Maharaŝtro, kaj Panĝabo, dum en Pakistano, la kutĉoj migris de kamparaj areoj kaj ekloĝis en urbaj areoj de Pakistano kiuj inkludas diferencajn provincojn kiajn ekzemple Sindon, Baluĉistanon, Panĝabon plejparte situante en Karaĉio, Hajderabado, Pasni, Lahoro.

La kutĉa lingvo estas unu el la pali-prakrita lingvofamilio. Inter la elmigrintaj kutĉoj, vivantaj ekster Barato, gravaj populacioj troveblas en landoj kiel Pakistano, Sud-Afriko, Kenjo, Tanzanio, Kanado, Usono, Ugando kaj Britujo. Ili ankaŭ parolas parencajn lingvojn kiel ekzemple guĝaratan lingvon, sindan lingvon kaj memonan lingvon, aparte tiuj kiuj vivas en kosmopolitaj urbegoj kiel ekzemple Mumbajo kaj subŝtatoj kiel Keralao. Ankaŭ la kutĉoj kiuj elmigris al Afriko adoptis iujn svahilajn esprimojn kaj tiuj kiuj setlis en Britujo aldonis anglajn idiomaĵojn en la lingvon.

Komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Estas multaj kastoj en tipa kutĉa komunumo, kiel Rahima, Arbab, Nohrija, Garana, Lohar Vadha, Hingora, Halajpotra, Sangar, Jat, Rathor, Khatri, Bhati, Hingorja, Khalifa, Hala, Memon-popolo, Ĝirahi, Batala, Kumbha, Ĝanĉ, Jakohi, Wahgair, Juneja Vara, Mistri, Lohanas, Nandvanas, Nagar Brahmin, Kutĉaj Gurjar Kshatrijas, Mali, Megvalh-Marvada, Ĉaranija, Maheŝvari-Barmatipanti, farjar k.t.p.

La kutĉoj ĉefe adheras al religioj de vajŝnavisma hinduismo, ĝajnismo, kapadi kaj islamo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]